- La Suno reprezentas vian propran esencon, deziron, individuecon, vitalecon, kaj povuman deziron. Pli ol aliaj planedoj, ĝi reprezentas tiun, kiu vi estas. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas viron.
- La Luno reprezentas viajn emociojn, subkonscion, instinktojn, kutimojn kaj memoron. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas virinon.
- Merkuro simbolas vian komunikad-stilon, vian razonad-kapablecon, kaj la la manieron kiel vi pensas.
- Venuso reprezentas tiujn partojn el via vivo, kiuj rilatas al amo, atrakcio, beleco, posedaĵoj, kaj arto.
- Marso estas la planedo pri deziro kaj agreso. Ĝi reprezentas vian fizikan energion, batalemon, entreprenemon, kaj kuraĝon.
- Jupitero estas la planedo pri ekspancio kaj bona fortuno. Ĝi reprezentas kreskiĝon, prosperecon, abundecon, saĝecon, sindonemon, kaj la altajn pensojn. Kie Jupitero troviĝas en via horoskopo, diros kie vi estas bonŝanca.
- Saturno reprezentas limiĝon, restriktiĝo, zorgemon, organizadon, malmolecon, kaj disĉiplinon. Ĝi rakontas pri kie vi devas alfronti viajn timojn kaj ankaŭ kie vi estas ambiciema.
- Kirono malgranda planedo malkovrita en 1977, ĝi reprezentas la pasintajn vundojn kaj la futurajn saniĝojn. Astrologoj, ne ĉiuj kiuj uzas Kironon, ofte rilatas ĝin kun tuteca kuracado.
- Urano reprezentas originalecon, sendepediĝon, rebeliĝon, kreivecon, la enrigardon, kaj ĉion neatendeblan.
- Neptuno reprezentas spiritecon, sonĝojn, psiĥajn kapablecojn, intuicion, disiĝon, kompaton, memoferon, trompon, kaj iluzion.
- Plutono reprezentas eliminadon, detruadon, regeneradon, renoviĝon, kaj transformiĝo.
9 mar 2015
La Suno, La Luno kaj la Planedoj
8 mar 2015
La Ecoj de la Zodiakaj Signoj
ECOJ DE LA SIGNOJ
|
Elementoj: Dividante la zodiakon per kvar
Fajro: kunportas vitalecon, ekzitiĝon, kaj intensecon. La fajraj signoj estas Safo, Leono kaj Arkpafanto.Fajro donas varmon aŭ bruligas, donas plezuron aŭ kaŭzas malkomforton, brulas kaj konsumas.
Ĉefaj trajtoj: La signoj de fajro estas entuziasmaj, gajaj, viglaj, memfidaj, ardaj, aktivaj, pasiaj, intensaj je emocioj, amikoj de la bona vivo kaj sportoj. Aventuremaj, ili ne timas danĝeron aŭ eksponon; nek donas multan gravecon al doloro aŭ sufero. Ili haltas mallonge ĝui siajn atingojn, ĉar unufoje ili sukcesas ion, ili tuj starigas novan celon.
Difektoj: Tro da fajro povas esti danĝera; la pasio inklinas al ekscesoj kaj neatenditaj reagoj, aroganteco, troa fiereco kaj maltoleremo. Manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas, ke la homo malhavas entuziasmon kaj vivecon kaj havas materiismajn tendencojn. Ili povas esti deprimaj aŭ pesimismaj homoj. Fajro kombinas bone kun Aero, ĉar ĝi vivigas kaj ŝaltas ĝin. Anstataŭe ĝi iras malbone kun la Akvo ĉar ĝi malŝaltas ĝin, kaj kun Tero ĉar ĝi sufokas ĝin.
Tero: donas stabilecon, komunan senson, kaj kapablecon por ke la aferoj estu farataj. La teraj signoj estas Taŭro, Virgo kaj Kaprikorno. Tero provizas subtenon, stabilecon kaj sekurecon.
Ĉefaj trajtoj: Homoj, en kiuj ĉi tiu elemento superregas, estas solidaj, sekuraj, praktikaj, lertaj kaj kutime laboras malmole. Simplaj kaj posedantaj grandan komunan sencon, ili estas inteligentaj kaj cerbaj, zorgemaj, singardaj, malvarmaj, malfidaj kaj kalkulemaj. Tre respondecaj, persistaj kaj konstantaj, ili povas fariĝi hezitemaj antaŭ homoj tre deciditaj aŭ de forta karaktero.
Difektoj: Eksceso de Tero inklinas al la manko de idealismo kaj mallarĝa pensmaniero. Ili estas homoj tro materialismaj, kiuj kredas nur en faktoj, en palpebla kaj konkreta realo. Ili zorgas tro multe pri rutino kaj ordo. La manko de ĉi tiu elemento indikas, ke la homo ne kapablas atingi palpeblajn kaj utilajn rezultojn. Ĝi igas la individuon nepravigebla, nerespondeca, lasas aferojn duonfaritaj, malstabila, malorganizita kaj malkonstanta. Tero kombinas bone kun Akvo, ĉar ĝi malvarmigas ĝin; Anstataŭe ĝi iras malbone kun Fajro ĉar ĝi brulas ĝin, kaj kun Aero ĉar ĝi sekigas ĝin.
Aero: vigligas la intelekton kaj pligrandigas sociiĝemon. Ĝi servas por spiri kaj estas la ilo per kiu la sono vojaĝas. La aeraj signoj estas Ĝemeloj, Pesiloj kaj Akvisto.
Ĉefaj Trajtoj: Homoj kun tiu ĉi elemento kiel superreganto, donas multe da graveco al komunikado, kiel ajn ĝi okazu. Ili emas ĉiam rezoni, studi kaj enketi. Ili estas inteligentaj, pli bone rafinita kaj pensemaj, idealistaj kaj avidaj por ekkoni la veron. Ili estas bonaj partneroj kaj ekvilibritaj, ili emas kunlabori kun aliuloj. Ili bezonas scii pli ol senti aŭ agadi.
Difektoj: Ili emas havi malmulte da profundeco en sentoj;ili povas esti disaj, supraĵaj, nervozaj, sendankaj, nekonstantaj, influemaj, nefidindaj kaj nepraktikaj.
Ĉefaj Trajtoj: Homoj el tiuj signoj estas tre sentemaj, intuiciaj, inspiritaj, komprenemaj, protektemaj, hejmemaj, revemaj, varmakoraj, romantikaj, imagivaj, sindonemaj, magnetaj, adapteblaj kaj rezervitaj. Emoncie, ili estas profundaj, tre singardaj kaj antaŭvidaj, kaj ege malŝatas superregajn aŭ bruemajn homojn.
Difektoj: La ekscesoj de akvo en horoskopo produktas timidecon, suspektemon, malfidon je si mem kaj je aliaj. Ili povas esti tre influemaj, sentemaj kaj malstabilaj homoj, kun profundaj tendencoj retiriĝi aŭ kaŝi sentojn.
Kvarupleco: Dividante la Zodiakon per tri
- Ĉefaj Trajtoj: Kardinalaj homoj atingas rezultojn per sia penado, energio kaj iniciato. Ili estas entreprenemaj, aktivaj, havas la kapablon atingi aferojn, gvidi aliajn kaj progresi. Ili scias kiel batali por vivo kaj fari sian vojon tra sia propra penado. Ĉi tiu kvalito estos esprimata diversmaniere de ĉiu signo laŭ la responda elemento: Ŝafo faros ĝin en energia, entuziasma kaj decidita maniero (Fajro); Kankro aplikos sian intuician fakultaton aŭ ĝiajn emociojn (Akvo); Pesilo estos pli entreprenema per sia intelekta aŭ mensa agado (Aero) kaj Kaprikorno manifestos sian entrepreneman kapablon per siaj praktikaj klopodoj (Tero).
- Difektoj:
- Ĉefaj Trajtoj:
- Difektoj:
- Ĉefaj Trajtoj:
- Difektoj:
Polarizeco: Dividante la Zodiakon per du
- Pozitivaj signoj (yang) estas pli elokventaj, objektivaj, direktaj kaj asertemaj.
- Negativaj signoj ( yin) estas pli malparolemaj, subjektivaj kaj ricevemaj.
13 oct 2012
Astrologio kaj la sciencistoj
Astrologio estas konosistemo, unu el multaj. Scienco estas moderna konosistemo, sed ankaŭ ekzistas aliaj konosistemoj pli malnovaj kaj malpli materiismaj ol la scienco: la numerologio, la taroko, la kiromancio, la kamparana terkulturado, la gastronomio, ktp. Kelkaj el ĉi tiuj konosistemoj ŝajnas sciencaj, aliaj estas klare artoj, aliaj ŝajnas esti kombinaĵo el arto kaj scienco. Ili estas diversaj kaj liberformaj en siaj internaj koherecoj, male ol nia moderna scienco, kiu estas plej struktura kaj plej sistema ene de sia propra denaska materiismo.
La "scienca" verko baziĝas klare sur evidentaj simpligoj, troigoj kaj ĝeneraligoj. La "astrologio" taksata de tiu sciencisto ne estas la profesia, la rafinita kaj kompleksa astrologio (ekzemple de Dane Rudhyar aŭ de Julia kaj Derek Parker). Plej ruze, la sciencistoj kritikaj al astrologio analizas kaj taksas la version "pop" de la astrologio, tiun misan svagan astrologion profitatan de revuoj kaj televido. Kaj ankaŭ plej ruze la sciencistoj argumentas, ke astrologio devas esti simpla por esti vera aŭ scienca. Ĉu ne disponeblas pli kontraŭscienca argumento ol tiu ĉi lasta? Mi ne asertis ankoraŭ, ke astrologio estas iu scienco, sed... Ĉu biologio, fiziko, kosmologio, genetiko, geologio, ktp, estas simplaj?
En mia hispanlingva blogo mi publikigas multe pri astrologio. Ne kiel rimedo por konvinki aŭ varbi "kredantojn", sed kiel prezentado de la astrologiaj teorioj kaj kiel oni povas science trakti tiujn teoriojn. Kompreneble mi ne estas sciencisto, sed tre ofte, fakte tro ofte, la skeptikaj argumentoj kontraŭ astrologio estas tiom mallogikaj kaj tiom kontraŭsciencaj, ke mi ne povas ilin ne ridindigi kaj analizi. Tio intelekte amuzas min! Mi notis, ke preskaŭ la duono de miaj artikoloj pri astrologio en mia hispanlingva retnotejo konsistas fakte el analizoj de la logikaj trompoj kutimaj en la skeptikaj "raciaj" "sciencaj" argumentoj kontraŭ la astrologio. Tio certe atestas malbone pri la astrologi-malŝatantoj kaj pri ilia malplaĉo, kiu plej ofte rilatas neniel al la nebiasa serĉado de la scienca vero.
29 sept 2012
Pri la sunpasado de Venuso la 6a de junio 2012 (Manuel Pancorbo)
1 ago 2012
La signo de la lingvo internacia: Leono!
La astra karto de la Unua Universala Kongreso de Esperanto. La astra karto estas kvazaŭ kartografio de la ĉielo dum iu traktata momento aŭ dato kaj super iu specifa loko de la Tero. |
Filmero de la ĉielo je la 9a de aŭgusto 1905 super Francujo. La astra karto supren montras grafike tion, kion ni vidas en tiu ĉi filmero. La ruĝaj linioj estas la orbitoj de la planedoj. |
La astra karto de Johann Martin Schleyer kaj la emblemo de Volapuko. Estas interesa la uzo de la kaduceo, kio estas tradicia simbolo de planedo Merkuro (kaj de Hermeso), kiu regas la komercon. |
27 mar 2012
Oktobro 2012: La unua Astrologia Semajnfino en esperanto (ASE).
La unua ASE, preparota per diskutlisto, havas du celojn: perfektigi la fakan leksikografion kaj produkti interesajn studojn kaj materialojn pri astrologio, ankaŭ en formo de eseoj en esperanto-periodaĵoj."
Jen la plena notico: http://www.esperantio.net/index.php?id=1887
La Zodiakaj Signoj
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Oni ne sukcesis subteksti la videon, kaj la traduko al Esperanto de youtube ne estas bona, do oni metis la tekston de la video ĉi malsupren,...
-
Ni komencis grandan laboron por unuecigi la vortumadon en la retejo pro tio, ke diversaj artikoloj uzas malsamaj vortoj por la sama afero....