Mostrando las entradas con la etiqueta bazaj konoj. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta bazaj konoj. Mostrar todas las entradas

13 nov 2019

Esenca Naturo de la Planedoj

Jen simpla resumo de kelkaj trajtoj de ĉiu planedo:

  • SUNO: elektra, energia, potenca, aktiva, esenca, fajra, forta, konstruema kaj modere fekunda.
  • LUNO: magneta, ŝanĝema, plastika, limfa, romantika, emocia kaj fruktodona.
  • MERKURO: neŭtra, aktiva, nerva, adaptebla kaj modere fekunda.
  • VENUSO: Magneta, paca, mola, hardita, amema, modera, amuza, pasiva, afabla kaj fruktodona.
  • MARSO: elektra, energia, aktiva, detrua, dinamika, vigla kaj senfrukta.
  • JUPITERO: elektra, ekspansiema, viviga, hardita, esenca, sanga, societema kaj fruktodona.
  • SATURNO: magneta, bremsanta, kontrolita, konstanta, kvieta, postulema, solidiga kaj senfrukta.
  • URANO: neŭtrala, nekalkulebla, ekscentra, originala, malstabila, intuicia kaj modere fruktodona.
  • NEPTUNO: magnetika, ĥaosa, estetika, neŭrotika, falĉa, ofendiĝema kaj modere fruktodona.
  • PLUTONO: elektra, troa, profunda, aŭtotransformanta, potenca kaj fruktodona.

12 nov 2019

Plej Gravaj Planedaj Klasifikoj

En astrologio estas kelkaj klasifikoj por priskribi ecojn de la planedoj. Ni donos tiajn klasifikojn, malgraŭ ke nuntempe ne ĉiuj astrologistoj uzas ilin:
  1. Superaj kaj malsuperaj planedoj:  La superaj planedoj estas tiuj kiuj havas orbitojn pli vastaj ol tiu de la Tero. Ili estas Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono. Malsuperaj planedoj havas orbitojn pli interne ol la tiu de la Tero, ili estas do Merkuro kaj Venuso.
  2. Inaj kaj Malinaj planedoj: Oni diras ke la planedoj estas inaj aŭ malinaj laŭ la mitologia dio aŭ diino. Malinaj planedoj estas Suno, Merkuro, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno, kaj Plutono.Inaj planedoj, estas Luno kaj Venuso.
  3. Elektraj aŭ Pozitivaj; Magnetaj aŭ negativaj kaj variablaj aŭ neŭtraj: La elektraj planedoj havas kiel econ de ekstera, ekstroversa kaj ampleksiga aktiveco, dissendas kio estas eco de Suno, Marso, Jupitero kaj Plutono. Magnetaj planedoj havas ecojn pri akceptemo kaj altiro, kaptas, kaj tio estas eco de Luno, Venuso, Saturno kaj Neptuno. Variablaj planedoj havas malsamajn ecojn laŭ la signo en kiu ĝi troviĝas kaj la rilatojn kun la aliaj planedoj. Do, ili povas esti kaj aktivaj kaj akceptemaj. Se ni devus elekti inter pozitivaj kaj negativaj, ĉi tiuj planedoj estas pli elektraj ol magnetaj. Ili estas Merkuro kaj Urano.
  4. Utilaj aŭ  Harmoniaj kaj Malutilaj aŭ Malharmoniaj: Utilaj aŭ Harmoniaj Planedoj La dua koncepto ( harmonia - malharmonia) estas pli taŭga, ĉar ili povas esti neharmoniaj pro aliaj faktoj de la horoskopo, sed precipe kaj pro natura esenco, ili estas kongruaj aŭ ekvilibriga forto. Ili donas utilajn ecojn al memo kaj provizas agrablajn aŭ feliĉajn spertojn. Maĵora Harmonia estas Jupitero, kaj Harmonia Minora estas Venuso. Suno eblas konsideri kiel inklina al harmonio. Malutilaj aŭ Malharmoniaj ili povas fariĝi harmoniaj se ili havas bonan pozicion en la horoskopo, sed esence ili havas energion, kiu povas generi malekvilibrojn aŭ malfacilajn spertojn kun iom da facileco, kaj ankaŭ doni malfacilan psikologian karakteron. Maĵora Malharmonia estas Saturno; Minora Malharmonia estas Marso. La Luno povas esti konsiderata inklina esti malharmonia.
  5. Ekstremaj: ili estas la supraj tri oktavoj, foje konsiderataj de iuj aŭtoroj kiel malharmoniaj planedoj, kio ne ĝusta. Kio okazas, estas ke ĝia influo, pro sia tre forta vibrado, ĉiam iras de unu flanko de sia atribua skalo al la alia. Ĉi tio estas pro ĝia malfacileco kontrolebla, ĉar oni povus diri, ke la homo en sia nuna stato lernas administri ĉi tiujn energiojn: intuo kaj revolucio (Urano), mistikismo kaj evasio (Neptuno), interna energio kaj sekseco (Plutono). Kio kutimas, estas ke en spirite evoluinta homo ĉi tiuj steloj pruvas siajn trajtojn aŭ, almenaŭ, la homo iom post iom regas la eblajn komplikaĵojn, kiujn ĉi tiuj planedoj povas generi. En nematura estaĵo tiuj steloj estas pli verŝajne fonto de signifaj malekvilibroj.
  6. Fertilaj aŭ  Fruktodonaj: lokitaj en iuj horoskopaj pozicioj donas tendencon al fekundeco, koncerne infanojn. Luno, Venuso, Jupitero kaj Plutono. Modere Fruktodonaj estas Suno, Merkuro, Urano kaj Neptuno. Senfruktaj, en pozicioj rilataj al ĝi ili donas inklinon al senfrukteco aŭ malfacileco en gravedeco. Ili estas Marso kaj Saturno.
  7. Artaj: Suno, Luno, Venuso kaj Neptuno.
  8. Sportaj:Suno, Marso kaj Jupitero.
  9. Intelektaj: Merkuro, Saturno kaj Urano.
  10. Religiaj:Luno kaj Neptuno.
  11. Gajaj: Suno, Venuso kaj Jupitero.
  12. De Fizika Laboro: Suno, Marso, Saturno kaj Plutono.
  13. Malgajaj: Luno, Saturno, Neptuno kaj Plutono.

9 mar 2015

La Suno, La Luno kaj la Planedoj

La Suno, la Luno kaj la Planedoj rolas individuajn partojn en horoskopo. Iliaj signifoj estas jenaj:
  • La Suno reprezentas vian propran esencon, deziron, individuecon, vitalecon, kaj povuman deziron.  Pli ol aliaj planedoj, ĝi reprezentas tiun, kiu vi estas. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas viron. 
  • La Luno reprezentas viajn emociojn, subkonscion, instinktojn, kutimojn kaj memoron. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas virinon. 
  • Merkuro simbolas vian komunikad-stilon, vian razonad-kapablecon, kaj la la manieron kiel vi pensas.
  • Venuso reprezentas tiujn partojn el via vivo, kiuj rilatas al amo, atrakcio, beleco, posedaĵoj, kaj arto.
  • Marso estas la planedo pri deziro kaj agreso. Ĝi reprezentas vian fizikan energion, batalemon, entreprenemon, kaj kuraĝon. 
  • Jupitero estas la planedo pri ekspancio kaj bona fortuno. Ĝi reprezentas kreskiĝon, prosperecon, abundecon, saĝecon, sindonemon,  kaj la altajn pensojn. Kie Jupitero troviĝas en via horoskopo, diros kie vi estas bonŝanca.
  • Saturno reprezentas limiĝon, restriktiĝo, zorgemon, organizadon, malmolecon, kaj disĉiplinon. Ĝi rakontas pri kie vi devas alfronti viajn timojn kaj ankaŭ kie vi estas ambiciema.
  • Kirono malgranda planedo malkovrita en 1977, ĝi reprezentas la pasintajn vundojn kaj la futurajn saniĝojn. Astrologoj, ne ĉiuj kiuj uzas Kironon, ofte rilatas ĝin kun tuteca kuracado. 
  • Urano reprezentas originalecon, sendepediĝon, rebeliĝon, kreivecon, la enrigardon, kaj ĉion neatendeblan.
  • Neptuno reprezentas spiritecon, sonĝojn, psiĥajn kapablecojn, intuicion, disiĝon, kompaton, memoferon, trompon, kaj iluzion.
  • Plutono reprezentas eliminadon, detruadon, regeneradon, renoviĝon, kaj transformiĝo. 
Unu maniero por igi pli simpla la aferon, estas doni nur unu vorton - kiel ŝlosilo por ĉiu planedo. Do jen tiaj ŝlosilaj vortoj:

Ŝlosiloj por la Planedoj
Planedo
Ŝlosilo
Simbolo
Suno
Mem


Luno
Emocioj


Merkurio
Komunikado


Venuso
Amo


Marso
Agado


Jupitero
Ekspansiĝo


Saturno
Restrikteco


Kirono
Saniĝo
Urano
Revolucio


Neptuno
Imago


Plutono
transformiĝo



8 mar 2015

La Ecoj de la Zodiakaj Signoj

ECOJ DE LA SIGNOJ
SIGNO
POLARIZECO
MODALECO
ELEMENTO
Ŝafo
Pozitiva
Kardinala
Fajro
Taŭro
Negativa
Fiksa
Tero
Ĝemeloj
Pozitiva
Ŝanĝebla
Aero
Kankro
Negativa
Kardinala
Akvo
Leono
Pozitiva
Fiksa
Fajro
Virgulino
Negativa
Ŝanĝebla
Tero
Pesilo
Pozitiva
Kardinala
Aero
Skorpiono
Negativa
Fiksa
Akvo
Arkpafanto
Pozitiva
Ŝanĝebla
Fajro
Kaprikorno
Negativa
Kardinala
Tero
Akvisto
Pozitiva
Fiksa
Aero
Fiŝoj
Negativa
Ŝanĝebla
Akvo





Kiam vi jam bone scias la ordon de la zodiakaj signoj, estas facile doni al ili iliajn korektajn polarizecon, modalecon, kaj elementon, ĉar tiuj klasifikoj ĉiam okazas laŭsekvence. Vidu la kadron ĉisupre. Ĉi tiuj klasifikoj kunportas grandan kvanton de informo. Se vi nur konas la polarizecon, la modalecon, kaj la elementon, vi jam scias multege!
Ekzemple, prenu Kankro. Ĝi estas signo de negativa kardinala akvo. Ĉi tio diras al vi, ke Kranko emas esti malelokventa kaj ricevema(nagative), kun granda kvanto de iniciatemo ( kardinala), kaj forta emociemo ( akvo).
Aŭ Leono, kiu loĝas tre proksime de Kankro, sed ĝuas tute malsaman personecon ( kiel estas tre kutime la kaso kun proksimaj signoj ). Leono estas signo de pozitiva fiksa fajro. Ĉi tio signifas, ke la nativoj emas esti elokventaj ( pozitiva), determinitaj (fiksa), kaj plenplena da ekscitiĝo ( fajro).

Elementoj: Dividante la zodiakon per kvar

Por priskribi la temperamenton de ĉiu zodiaka signo per la atribuado al ĉiu el ili de unu el la kvar malnovaj elementoj, estas probable la plej fama metodo pri klasifikado. La kvar elementoj estas fajro, tero, aero, kaj akvo.

Fajro: kunportas vitalecon, ekzitiĝon, kaj intensecon. La fajraj signoj estas Safo, Leono kaj Arkpafanto.Fajro donas varmon aŭ bruligas, donas plezuron aŭ kaŭzas malkomforton, brulas kaj konsumas.

Ĉefaj trajtoj: La signoj de fajro estas entuziasmaj, gajaj, viglaj, memfidaj, ardaj, aktivaj, pasiaj, intensaj je emocioj, amikoj de la bona vivo kaj sportoj. Aventuremaj, ili ne timas danĝeron aŭ eksponon; nek donas multan gravecon al doloro aŭ sufero. Ili haltas mallonge ĝui siajn atingojn, ĉar unufoje ili sukcesas ion, ili tuj starigas novan celon.

Difektoj: Tro da fajro povas esti danĝera; la pasio inklinas al ekscesoj kaj neatenditaj reagoj, aroganteco, troa fiereco kaj maltoleremo. Manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas, ke la homo malhavas entuziasmon kaj vivecon kaj havas materiismajn tendencojn. Ili povas esti deprimaj aŭ pesimismaj homoj. Fajro kombinas bone kun Aero, ĉar ĝi vivigas kaj ŝaltas ĝin. Anstataŭe ĝi iras malbone kun la Akvo ĉar ĝi malŝaltas ĝin, kaj kun Tero ĉar ĝi sufokas ĝin.

Tero: donas stabilecon, komunan senson, kaj kapablecon por ke la aferoj estu farataj. La teraj signoj estas Taŭro, Virgo kaj Kaprikorno. Tero provizas subtenon, stabilecon kaj sekurecon. 

Ĉefaj trajtojHomoj, en kiuj ĉi tiu elemento superregas, estas solidaj, sekuraj, praktikaj, lertaj kaj kutime laboras malmole. Simplaj kaj posedantaj grandan komunan sencon, ili estas inteligentaj kaj cerbaj, zorgemaj, singardaj, malvarmaj, malfidaj kaj kalkulemaj. Tre respondecaj, persistaj kaj konstantaj, ili povas fariĝi hezitemaj antaŭ homoj tre deciditaj aŭ de forta karaktero. 

Difektoj: Eksceso de Tero inklinas al la manko de idealismo kaj mallarĝa pensmaniero. Ili estas homoj tro materialismaj, kiuj kredas nur en faktoj, en palpebla kaj konkreta realo. Ili zorgas tro multe pri rutino kaj ordo. La manko de ĉi tiu elemento indikas, ke la homo ne kapablas atingi palpeblajn kaj utilajn rezultojn. Ĝi igas la individuon nepravigebla, nerespondeca, lasas aferojn duonfaritaj, malstabila, malorganizita kaj malkonstanta. Tero kombinas bone kun Akvo, ĉar ĝi malvarmigas ĝin; Anstataŭe ĝi iras malbone kun Fajro ĉar ĝi brulas ĝin, kaj kun Aero ĉar ĝi sekigas ĝin.

Aero: vigligas la intelekton kaj pligrandigas sociiĝemon. Ĝi servas por spiri kaj estas la ilo per kiu la sono vojaĝas. La aeraj signoj estas Ĝemeloj, Pesiloj kaj Akvisto.

Ĉefaj Trajtoj: Homoj kun tiu ĉi elemento kiel superreganto, donas multe da graveco al komunikado, kiel ajn ĝi okazu. Ili emas ĉiam rezoni, studi kaj enketi. Ili estas inteligentaj, pli bone rafinita kaj pensemaj, idealistaj kaj avidaj por ekkoni la veron. Ili estas bonaj partneroj kaj ekvilibritaj, ili emas kunlabori kun aliuloj. Ili bezonas scii pli ol senti aŭ agadi. 

Difektoj: Ili emas havi malmulte da profundeco en sentoj;ili povas esti disaj, supraĵaj, nervozaj, sendankaj, nekonstantaj, influemaj, nefidindaj kaj nepraktikaj.

La manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas malmultan esprimon, grandan malfacilecon por manifestiĝi aŭ komuniki kun aliaj.Indikas, ke la persono estas ekstreme introvertita.Aero kombinas bone kun Fajro, ĉar ĝi sekigas ĝin. Anstataŭe, ĝi fuŝiĝas kun Tero kaj Akvo, ĉar kun ambaŭ, iel, ĝi perdas liberecon.

AkvoLa akvo servas por refreŝigi, lavi kaj helpi kreskon. Ankaŭ por mildigi la batojn de la vivo; kaj plifortigas la emociojn kaj intuicion. La akvaj signoj estas Kankro, Skorpiono kaj Fiŝoj.

Ĉefaj Trajtoj: Homoj el tiuj signoj estas tre sentemaj, intuiciaj, inspiritaj, komprenemaj, protektemaj, hejmemaj, revemaj, varmakoraj, romantikaj, imagivaj, sindonemaj, magnetaj, adapteblaj kaj rezervitaj. Emoncie, ili estas profundaj, tre singardaj kaj antaŭvidaj, kaj ege malŝatas superregajn aŭ bruemajn homojn. 
 
DifektojLa ekscesoj de akvo en horoskopo produktas timidecon, suspektemon, malfidon je si mem kaj je aliaj. Ili povas esti tre influemaj, sentemaj kaj malstabilaj homoj, kun profundaj tendencoj retiriĝi aŭ kaŝi sentojn.                                                               

La manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas, ke la persono inklinas al manko de sentemo kaj supraĵeco.
Akvo iras bone kun la Tero, ĉar ĝi estas absorbita kaj enhavita de ĝi. Aliflanke, ĝi misfunkcias kun Fajro ĉar ĝi igas ĝin boli kaj vaporiĝi kaj kun Aero ĉar ĝi ankaŭ vaporigas ĝin.

Kvarupleco: Dividante la Zodiakon per tri

La tri kvaruplecoj priskribas la malsamajn agmanierojn,  sinesprimadon kaj movoj de ĉiu signo, jene:

Kardinalaj Signoj: Ili estas entreprenemaj. Ili ekkomencas la ŝanĝojn kaj igas aferojn okazi. La ĉefpunktaj signoj estas : Ŝafo, Kankro, Pesilo kaj Kaprikorno.
    • Ĉefaj TrajtojKardinalaj homoj atingas rezultojn per sia penado, energio kaj iniciato. Ili estas entreprenemaj, aktivaj, havas la kapablon atingi aferojn, gvidi aliajn kaj progresi. Ili scias kiel batali por vivo kaj fari sian vojon tra sia propra penado.                                                                        Ĉi tiu kvalito estos esprimata diversmaniere de ĉiu signo laŭ la responda elemento: Ŝafo faros ĝin en energia, entuziasma kaj decidita maniero (Fajro); Kankro aplikos sian intuician fakultaton aŭ ĝiajn emociojn (Akvo); Pesilo estos pli entreprenema per sia intelekta aŭ mensa agado (Aero) kaj Kaprikorno manifestos sian entrepreneman kapablon per siaj praktikaj klopodoj (Tero).
    • Difektoj:

Fiksaj Signoj: Ili aranĝas kaj prezervas ŝanĝojn. Ili tre centrigas sin kaj estas ege determinitaj. La fiksaj signoj  estas : Taŭro, Leono, Skorpiono kaj Akvisto. 
  • Ĉefaj Trajtoj:
  • Difektoj:

Ŝanĝiĝemaj Signoj: Ili estas flekseblaj kaj modifemaj. La ŝanĝiĝemaj signoj estas Fiŝoj, Ĝemeloj, Sagitario kaj Virgo. 
  • Ĉefaj Trajtoj:
  • Difektoj:

Ene de la zodiaka ciklo, la tri kvaruplecoj venas unu post la alia. Kardinalaj signoj ekkomencas la ŝanĝojn, fiksaj signoj profundigas siajn ecojn kaj eltenas la aktualan situacion kaj la ŝanĝiĝemaj signoj agordiĝas kaj/aŭ akomodiĝas laŭ la ŝanĝiĝemaj cirkunstancoj. 

Polarizeco: Dividante la Zodiakon per du

Oni povas diveni la polarizecon de ĉiu signo dividante la zodiakon per duono. Komenzante ĉe Ŝafo (Arieso) ses pozitivaj masklaj signoj alterniĝas kun ses negativaj femalaj signoj. Verdire, tiu tre seksisma alvoko iomete ĝenas nuntempe, do oni pli bone uzus la vortojn "yin" kaj "yang" por anstataŭi ilin. Nomu ilin kiel vi volu, sed la signifo estas jena:
  • Pozitivaj signoj (yang) estas pli elokventaj, objektivaj, direktaj kaj asertemaj.
  • Negativaj signoj ( yin) estas pli malparolemaj, subjektivaj kaj ricevemaj.
La zodiako povas ankaŭ esti divita en paroj de opoziciaj signoj. Ili estas: Ŝafo kaj Pesilo; Taŭro kaj Skorpiono; Ĝemeloj kaj Arkpafanto; Kankro kaj Kaprikorno; Leono kaj Akvisto; kaj Virgo kaj Fiŝoj.

30 abr 2011

Pri la vorto konjunkcio kaj aliaj astrologiaj terminoj

Nia bela lingvo estas tiel rafinita, ke ĝi disponeblas bone je abunda nombro da ebleco por multaj esprimmanieroj. Ekzemple, la vorto konjunkcio: ĝi havas en la esperanta lingvo unu signifon prigramatikan kaj unu signifon primatematikan. Do, parolante pri astrologio/astronomio, se ni uzas la vorton konjunkcio, ĝi nur pravas je sia ĝenerala signifo pri "kunigo". En la ĉielo, kiam du planedoj aŭ korpoj de nia sunsistemo kuniĝas, tiam okazas astrologia/astronomia konjunkcio. Tio estas, la du planedoj aŭ korpoj ŝajnas kuniĝi aŭ ligiĝi pli-malpli en la sama loko de la ĉielo. Nu! Pli-malpli signifas tie ĉi la jeno: kuniĝo de ne pli ol ok gradoj!

Mi skribas kune astrologion kaj astronomion pro tio, ke la koncepto pri konjunkcio estas ne nur koncepto priastrologia, sed ankaŭ priastronomia. Multfoje astrologio kaj astronomio ankaŭ kuniĝas koncepte. Kiam tio ĉi okazas, oni povas bone uzi la vorton stelscienco, kiu ne distingas inter astrologio kaj astronomio. Do, jen tri vortoj en nia bela lingvo Esperanto, kiuj havas rajton ekzisti kaj kiuj iel pravas, ĉiu laŭ sia propra nuanco. Kompreneble, anstataŭ konjunkcio oni povas diri kuniĝon aŭ ligiĝon, vortoj tiuj, kiuj bone klarigas la kernon de la afero. Kaj kiel okazas planedaj konjunkcioj, tiel ankaŭ okazas malkonjunkcioj. Planedoj aŭ sunsistemaj korpoj plej malproksimaj inter si (tio estas, ĉirkaŭ 180 gradoj da disiĝo en la ĉielo), estas planedoj aŭ korpoj je malkonjunkcio. Oni ja povas uzi la vorton opozicio, sed tiu vorto havas fortan sencon pripolitikan en la esperanta lingvo, escepte se ni uzas ĝin kun la ĝenerala signifo kontraŭstaro. Ĉar malkonjunkcio estas ekzakte kontraŭstaro de du objektoj aŭ korpoj. Do, malkonjunkcio, "opozicio" kaj kontraŭstaro estas pli-malpli sinonimoj en la astrologia terminaro.

Klaraj difinoj de la vortoj estas bone por la scienco. Sed ankaŭ tia vortoproviza riĉeco de nia lingvo estas bone por la scienco. Jen alia maljusta kritiko al la astrologio: la signifo de la vorto planedo... En stelscienca terminologio, la vorto planedo temas ankaŭ pri la Suno kaj la Luno. Astronomia difino de planedo estas la jena: "astro ne memlumanta, rondiranta ĉirkaŭ stelo kaj balaanta la ĉirkaŭaĵon de sia orbito". Laŭ tiu ĉi difino, nek Suno nek Luno estas planedoj, ĉar unu el ili (la Suno) estas memlumanta kaj ne rondiranta ĉirkaŭ stelo, kaj la alia (la Luno) ne rondiras ĉirkaŭ stelo, sed ĉirkaŭ planedo (nia Tero). Kelkaj astronomiistoj ankoraŭ ne komprenas (aŭ ne volas akcepti), ke la vorto planedo en astrologio konservas sian arĥaikan signifon devenanta de la greka kaj de la latina lingvoj. La origina signifo de la vorto planedo estas "vaganto, transiranto", tio estas, astra korpo tiu, kiu vagas, kiu transiras. Stelscienco distingis nur du klasojn de astraj korpoj: 1) la tiel nomitaj fiksaj steloj (korpoj ekster nia sunsistemo), kaj 2) la vagantaj lumoj (la planedoj de nia sunsistemo kune kun la Suno kaj la Luno). Laŭ tiu ĉi malnova signifo, kaj nia Suno kaj nia Luno estas ankaŭ planedoj. Tia stelscienca difino daŭre ekzistas en astrologio, kvankam ne en astronomio.

Oni ne devas lasi tiun ĉi terminaran diferencon surprizi onin. Ĝi ekzistas ankaŭ multe en aliaj sciencoj. Ekzemple, en fiziko la sciencistoj daŭre uzas la vorton atomo, kvankam tiu ĉi vorto havis (ĝis ne tre mallonga tempo) la signifon "materia ero ne disigebla". Se ekzistus vorto ekvivalenta en nia lingvo al la vorto atomo, ĝi estus io kiel "seneraĵo" aŭ "senpartaĵo" aŭ "nedisigeblaĵo". Sed atomoj ja estas "disigeblaĵoj" aŭ "parto-havaj aĵoj" aŭ "ero-havaj aĵoj". Malgraŭ la origina signifo de la vorto atomo, kiu jam ne havas sencon, sciencistoj daŭre uzas ĝin. Malgraŭ la nova signifo de la vorto planedo, astrologio daŭre uzas la malnovan...

Resume:

Astrologia aŭ astronomia konjunkcio: ŝajna kuniĝo aŭ proksimiĝo de du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ekde nul gradoj ĝis ok gradoj da disigo inter si.

Astrologia aŭ astronomia opozicio: kontraŭstaro aŭ malkonjunkcio inter du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ĉirkaŭe de cent okdek gradoj da disigo inter si.

Planedo: laŭ astrologia terminologio, ĉiuj el la astronomiaj planedoj de la sunsistemo plus Suno kaj Luno. Laŭ astronomia terminologio: en nia sunsistemo nur Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono (nuntempe nomita nanplanedo aŭ planedeto).

Stelscienco: pratempa konosistemo, kiu kunigis astronomiajn sciojn kaj astrologiajn teoriojn kaj praktikojn. Ankaŭ la koncepta kunigo de astrologiaj kaj astronomiaj scioj.

Astrologio: konosistemo devenanta de pratempa stelscienco kaj daŭre havanta teorie kaj koncepte konekton kun la pratempa stelscienco. Astrologio estas de kelkaj sciencistoj taksita kiel ŝajnscienco.

Astronomio: moderna konosistemo scienca ankaŭ devenanta de pratempa stelscienco, sed ne havanta nuntempe teoriajn konektojn kun ĝi. Astronomio distingiĝas nuntempe disde astrologio.

24 oct 2007

LA NATURA RADO ( ASTRA DIAGRAMO, MAPO, TEMO AŬ ĈARTO)

Por alkitimiĝi al la starigo de astrologaj mapoj, vi nun povas lerni kiel komeci tion fari, kaj lokigi akurate ĉiun signon, en la korekta domo.
Desegnu unu grandan cirklon; poste dividu ĝin en 12 partojn po 30 gradojn ĉiu el ili, laŭ la desegnaĵo kiun ni donas ĉi sube.
La lineo horizontala en la orienta punkto (kutime ĉe via maldesktra flanko), kiu dividas la 12-a Domo disde la 1-a Domo, oni nomas "ascendanto" ( ankaŭ ascendejo aŭ supreniranto)) kaj montras la verton de la 1-a Domo. Desegnu la glifon de Arieso, tie kie la horizontala lineo tuŝas la cirklon. Ĝuste la kontraŭa punkto en tiu ĉi horizontala lineo oni kutime nomas "descentanto" (ankaŭ descendejo), kaj disiĝas la 6a domo disde la 7a domo.
Poste, malsupreniru 30°, en la kontraŭhorloĝa direkto; kaj tie faru streketon super la cirklon. Tie estas la divid-punkto inter la 1-a kaj 2-a Domoj. Desegnu ĉi tie la glifon de Taŭro. Faru same kaj skribu la glifojn de ĉiuj aliaj signoj, finigante per la glifo de fiŝoj.





LA ASTROLOGIA ALFABETO



La astrologia alfabeto korespondas al la grafika reprezentado de la diversaj planedoj, signoj kaj rilateblecoj inter ili.
Ili ne estas tro malfacilaj por parkerigi, kaj ni instruos ilin laŭ la aplikado kaj aperado de niaj artikoloj.
Oni ankaŭ nomas ilin glifojn .
Jen ili: http://eo.wikipedia.org/wiki/Zodiako


1 oct 2007

KIO ESTAS HOROSKOPO?

La vorto horoskopo signifas "hormontrilo". Ĝi estas mapo aŭ diagramo de la ĉielo starigita kun la celo determini la potencojn kaj karakterojn de iu persono naskita en certa dato kaj loko sur la planedo Tero. Tiu ĉi diagramo estas ankaŭ nomita naskiĝ-dato, radika maponaskiĝ-ĉarto. Por ellabori precizan horoskopon, estas bezonata havigi la ĝustan naskiĝdaton kaj -horon kaj la latitudo kaj longitudo de la naskiĝloko. Oni devas memori, ekde la komenco, ke oni ne devas starigi horoskopon sen ĝustaj datumoj bazitaj sur oficialaj registroj. La patrina atesto, kiu diras ke ŝia filo naskiĝis je tiu al tiu alia horo povas esti nekorekta. Precizigi la korektan horon estas urĝa, ĉar male tio povas kaŭzi erarojn kaj igi la horoskopon duba kaj misfamigi astrologion

15 ago 2007

KIO ESTAS LA SIGNOJ?

La signoj estas dividiĝo el la blua spaco de cirklo nomata "ekliptiko". La ekliptiko estas la vojo, en la ĉielo, tra kiu verŝajne la planedoj kuras. Estas 360° en cirklo, kaj ekzistas 12 signoj, ĉiu el ili okupas parton kun ekzakte 30°. Virŝafo estas la nomo donita al la unua parto de 30° el la spaco, komencante per la printempa ekvinokso.
Tiel, la signoj estas kalkulitaj komencante ekde tio, kio la astrologoj nomiĝas eniron en Virŝafo, aŭ la punkto kie la Suno atingas la 0° de Virŝafo. Tiu punkto nun estas lokita en la konstelacio de Fiŝoj.
Se vi trovas iun kiu scias pri astronomio aŭ pri siderala astrologio, klopodos ridindigi vin kaj malfidi je vi kaj viaj ideoj pri astrologio. Ambaŭ pravas pri siaj opinioj, ĉar parolas pri la sama afero, kaj vi jam estas avertita ke nuntempe Virŝafo komencas en la konstelacio de Fiŝoj kaj ne en tiu de Virŝafo mem.

KIEL ONI DIVIDAS ASTROLOGION?

Origine, astrologio estis dividita en kvar partoj:
  • NATURA AŬ FIZIKA : temas pri la influo de la planedoj sur la maroj, la klimato, la atmosfero kaj la sezonoj.
  • MONDUMA AŬ JUSTICA: temas pri astrologio de la nacioj, ŝtatoj, pri ilia ekonomio kaj la politikaj cikloj.
  • NASKIĜA AŬ GENETIKA: estas astrologio pri la individuoj kaj la studado de iliaj naskiĝmapoj.
  • HORARA: temas pri la studado de iu difinita demando, kiu okazas en difinitaj loko kaj momento
Krome estas du klasoj de astrologio praktikataj en Okcidenta mondo. Unu estas nomata astrologio tropika; la alia estas siderala. Tropika Astrologio donas la lokiĝon de planedo per signo. Siderala Astrologio donas la lokiĝon per konstelacio. por kompreni la diferencon inter ili ambaŭ, estas bezonate kompreni la diferencon inter signoj kaj konstelaciojn. Ambaŭ havas la samajn nomojn, kio povas esti iom konfuza por komencantoj. Jam for 4 mil jaroj kiam dum la printempa ekvinokso, la unua tago de printempo, la suno estis en la konstelacio de Virŝafo (Arieso aŭ Ŝafo), tute ne estis diferenco. La signoj kaj konstelacioj koincidis plene. Nuntempe pro la precesio, tio estas, la malrapida turniĝo de la Tero super ĝia akso, la Suno eniras en la printempan ekvinokso tra Virŝafo, sed en la konstelacio de Fiŝoj.

KIO ESTAS ASTROLOGIO?

Astrologio estas la scienco, kiu enketas pri la agado de la bluaj korpoj super la animitaj kaj neanimitaj aĵoj, kaj la reago el tiuj ĉi al tia influo. Astrologio aperas inter la unuaj homaj lernadoj. Ĝi estas la patrino de astronomio; dum multaj jaroj, ambaŭ estis nur unu sama scienco. Nuntempe, astronomio estas scienco pri distancoj, grandoj, masoj, movoj, rapidecoj, lokiĝoj ktp, surbaze de observadoj faritaj per iloj kiel la teleskopio. Astronomio povas do esti nomata "objektiva scienco", dum astrologio devas esti nomata "subjektiva scienco". Tiel, starigo de naskiĝ-karto estas, fakte, astronomia proceduro; la interpretado aŭ priskribo de la naskiĝ-karto estas astrologia proceduro.
Astrologio ankaŭ traktas kun la anguloj inter la planedoj kaj la observado de iliaj efektoj sur la homaro. La signoj estas maniero dividi la ĉielo; la Domoj ankaŭ, malgaru tio ke ili baziĝas en la naskiĝloko. La signo povas esti konsiderita kiel agad-kampo; la Domo estas la loko kie okazas la agon, kaj la planedo estas la ekagad- povo aŭ forto.
Astrologio instruas nin pri la ekzisto de harmonio kaj simetrio en la universo, kaj ke ĉiuj ni estas parto de unu ĉio. Tiel, oni devas klopodi kompreni astrologion kiel filozofio, kiun helpas klarigi la vivon, kaj ne kiel prediktiva arto aŭ scienco. La celo de astrologio ne estas kulpigi la planedojn pro tio, kio okazas al ni, sed male, lerni pri ni per la planedaj indikoj. Kiam ni vidas nin klare, ni povas malkovri nocajn ecojn en ni mem, kaj tiel niaj vivoj povas igi pli plenaj, pli produktivaj kaj cel-plenplena.

17 abr 2007

KIAL STUDADI ASTROLOGION?

Jen tikla demando, ĉar homoj ofte pensas ke astrologio estas nek scienco, nek ion lernenda. Do, ĉi tie ni donas kelkajn kialojn, laŭ kiu vi povas eklerni ĝin:

  • ĜI ESTAS SIMBOLA LINGVO: Pli ol arto, astrologio estas lingvo. Ĝi donas simbolajn ŝlosilojn por distingi kaj esprimi nuancojn en la menso de la popolo. Ĝi povas esti eksterordinare riveliga kiam oni sukcesas kompreni sin mem kaj aliulojn. Laŭ la lumo de astrologia ĉarto, pluraj agoj kaj motivigaj fortoj en la popolo subite prenas malsaman dimension- kaj la astrologia interpretado donas la signifojn-.
  • MEM MALKOVRO: Astrologio estas povuma ilo por mem malkovrado. Granda parto de la esenca studado en astrologio estas studi la propran ĉarton, en preskaŭ ĉiaj eblaj modoj, klasdesegnaĵoj, ktp. Ĉiu nova maniero por desegni la ĉarton, estas alia spegulo, ŝancon por reflekti specialan eron de si mem. Baldaŭ vi elkovros ke tiujn bazajn elrigardojn pri vi mem, rapide ŝanĝos kaj nova lumo permesos al vi malkovri la kialojn de viaj agoj kaj elektoj en la pasintenco. Novaj ŝlosiloj kaj facetoj estos rivelitaj kaj permesos al vi ekkomenci transformigan laboron de via esto.
  • STUDADO DE SIMBOLISMO : Astrologio estas eble la plej ampleksa sistemo starigita pri simbola pensado. Tial, ĝi estas vera vojo por eniri en la studado de simbolismo, kiu poste povas esti aplikata al ĉiuj kampoj, ekde plantoj ĝis sonĝoj, tra medicino kaj kemiaj disvolviĝo.

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...