Mostrando las entradas con la etiqueta marso. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta marso. Mostrar todas las entradas

9 mar 2015

La Suno, La Luno kaj la Planedoj

La Suno, la Luno kaj la Planedoj rolas individuajn partojn en horoskopo. Iliaj signifoj estas jenaj:
  • La Suno reprezentas vian propran esencon, deziron, individuecon, vitalecon, kaj povuman deziron.  Pli ol aliaj planedoj, ĝi reprezentas tiun, kiu vi estas. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas viron. 
  • La Luno reprezentas viajn emociojn, subkonscion, instinktojn, kutimojn kaj memoron. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas virinon. 
  • Merkuro simbolas vian komunikad-stilon, vian razonad-kapablecon, kaj la la manieron kiel vi pensas.
  • Venuso reprezentas tiujn partojn el via vivo, kiuj rilatas al amo, atrakcio, beleco, posedaĵoj, kaj arto.
  • Marso estas la planedo pri deziro kaj agreso. Ĝi reprezentas vian fizikan energion, batalemon, entreprenemon, kaj kuraĝon. 
  • Jupitero estas la planedo pri ekspancio kaj bona fortuno. Ĝi reprezentas kreskiĝon, prosperecon, abundecon, saĝecon, sindonemon,  kaj la altajn pensojn. Kie Jupitero troviĝas en via horoskopo, diros kie vi estas bonŝanca.
  • Saturno reprezentas limiĝon, restriktiĝo, zorgemon, organizadon, malmolecon, kaj disĉiplinon. Ĝi rakontas pri kie vi devas alfronti viajn timojn kaj ankaŭ kie vi estas ambiciema.
  • Kirono malgranda planedo malkovrita en 1977, ĝi reprezentas la pasintajn vundojn kaj la futurajn saniĝojn. Astrologoj, ne ĉiuj kiuj uzas Kironon, ofte rilatas ĝin kun tuteca kuracado. 
  • Urano reprezentas originalecon, sendepediĝon, rebeliĝon, kreivecon, la enrigardon, kaj ĉion neatendeblan.
  • Neptuno reprezentas spiritecon, sonĝojn, psiĥajn kapablecojn, intuicion, disiĝon, kompaton, memoferon, trompon, kaj iluzion.
  • Plutono reprezentas eliminadon, detruadon, regeneradon, renoviĝon, kaj transformiĝo. 
Unu maniero por igi pli simpla la aferon, estas doni nur unu vorton - kiel ŝlosilo por ĉiu planedo. Do jen tiaj ŝlosilaj vortoj:

Ŝlosiloj por la Planedoj
Planedo
Ŝlosilo
Simbolo
Suno
Mem


Luno
Emocioj


Merkurio
Komunikado


Venuso
Amo


Marso
Agado


Jupitero
Ekspansiĝo


Saturno
Restrikteco


Kirono
Saniĝo
Urano
Revolucio


Neptuno
Imago


Plutono
transformiĝo



12 mar 2006

MARSO EN ASTROLOGIO

Marso reprezentas la fizikan energion, la forton, la movadon, la kuraĝon, la dinamismon, la senpaciencon, la sincerecon, la militon, la pasion, la deziron, la varmon, la junajn virojn, la konkurencan spiriton, la agresemon, la malbonan karakteron, la estraremon, la aventuron, la riskon, la perforton kaj, kelkfoje, la senprudencon. Estas nia maniero konduti sin, fari aferojn.
Ĝi rilatas al la viraj seksaj glandoj, la urogenitala aparato, la suprarena sistemo, la sango, la ruĝaj globetoj, la kapo, la nazo kaj la muskola sistemo.
Ĝi regas aŭ domicilas en Arieso.

27 nov 2005

Marso

 

Vidu ankaŭ dio Marso. Ne konfuzu ĝin kun mardomarto.


  • Nomo: Marso (Sol IV)
  • Diametro: 6794 km
  • Maso: 0,64219 . 1024 kg (0,107 da tero)
  • Loko: la 4-a planedo, 227,94 milionoj km for de la Suno (1,52 AU).
  • Tago: 88 642,6 s (24h 37m 22,6s)
  • Jaro: 59,355 Ms (686,98 tertagoj)
  • Gravito: 3,7 m/s2 (0,38 da tergravito)
  • Temperaturo: 190 K – 240 K
  • Atmosfero: 95% karbona dioksido, 3% nitrogeno, 1,6% argono (premo: 7 mb)
  • Koloro: ruĝa (hejmo de giganta, ruĝa porko, laŭ melanezianoj)
  • Lunoj: 2: Fobo, Dejmo
  • Eltrovinto: antikvulo
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
  • Nuna loko en la Zodiako: Virgo (decembro 2002)

Marso, frato de Tero kaj Venuso, estas malgranda, malvarma, dezerta mondo. Simile al Tero, ĝia tago daŭras 24,6 horoj, ĝi havas sezonojn, polusan glacion kaj eble iam havis riverojn kaj grandan maron. Aliflanke, Marso estas multe pli malgranda ol Tero, tial ĝi ne povas teni sufiĉan aeron, sub sia roza ĉielo, por varmigi sin kaj allasi grandan floradon de vivo : la nuna aero estas tiel maldensa kaj malvarma, ke akvo ne povas esti fluida, kaj eĉ akva glacio ne fandas sed bolas (kiel glacio de karbona dioksido sur Tero). Se vi starus sur Marso sen premovesto, al vi estus tre malvarma sed via sango bolus!


Geografio

Kvankam Marso estas pli malgranda ol Tero, la areo de tero seka estas la sama.

La nordo atestas pri antikva akvofluado – pri riveroj kaj eĉ granda maro – sed la sudo estas tre kraterita, kiel la Luno aŭ Merkuro. La suda tero estas multe pli alta ol la nordo.

Marso, kiel la Tero, havas polusan glacion, glacio akva ĉe la norda poluso kaj glacio karbon-dioksida ĉe la sudo.

Marso havas la plej altan monton konatan al homo, Olympus Mons ("monto Olimpo"), kiu estas 24 km alta de bazo al pinto! Eĉ ĉe la bazo (500 km en diametro), la klifo estas 6 km en alteco. Marso ankaŭ havas grandegan kanjonon, Valles Marineris, kiu estas 4000 km en longeco kaj 2–7 km en profundeco. En la sudo estas kratero mezuranta 2000 km en diametro kaj 6 km en profundo: Hellas Planitia ("Helenio ebenaĵo"). Por komparo, la pinto de Monto Everesto sur Tero estas 8,850 km super la maro.

(Laŭ internacia konsento, la nomoj de marsaj lokoj estas en la latina).

 

Vivo?

Klare, la granda demando estas: Ĉu Marso ebligas – nun aŭ iam – vivon?

Tra 20-a jarcento, la penso kaj kredo pri la ekzisto de marsa vivo alternadis:

Dum la 1930-aj jaroj, inteligenta vivo sur Marso ŝajnis tiel probabla, ke usona radioprezento reĝisorita de Orson WELLES pri La Milito de Mondoj laŭ romano de H. G. WELLS pri invado de marsanoj sur Tero, estis kredita kiel prava novaĵo!

Astrologia simbolo de Marso
Pligrandigu
Astrologia simbolo de Marso

Tia kredo en anglalingvaj landoj estis instigita de mistraduko de verko de la kolorblinda, itala astronomo, Schiaparelli. En 1877 li diris, ke li eltrovis kanalojn sur Marso. Sed la angla lingvo havas du vortojn por "kanalo": canal por kanalo artefarita kaj channel por kanalo natura. Schiaparelli pensis pri kanalo natura, sed lia vorto estis tradukita en la anglan kiel canal – kanalo artefarita, implicinte vivon inteligentan sur Marso. La usona astronomo Lowell, ekscitite de la "eltrovo", konstruis observatorion en la dezerto de Arizono en 1894 por mapi Marson. Lowell eltrovis (probable preter la povo de sia teleskopo!) pli ol 500 tiajn kanalojn artefaritajn, produkton de civilizo mortanta. Tia Marso estis priverkita de la sciencfikciaj aŭtoroj H. G. WELLS en 1898 en Milito de la Mondoj kaj Edgar Rice BURROUGHS en la 1930-aj jaroj en sia serio pri Barsoom (la indiĝena nomo por Marso, laŭ Burroughs. Burroughs ankaŭ verkis la serion pri Tarzano, homo de la ĝangalo). Ankaŭ en Rusio romano kaj filmo "Aelita" traktis la "marsan imperion".

Sed dum la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj, robotoj senditaj al Marso eltrovis planedon dezertan kaj kruelan. En 1976, Viking 1 & 2 vojaĝis al Marso por eltrovi proprainstrumente, ĉu vivo ja ekzistas sur Marso. Kvankam iuj el ĝiaj eksperimentoj sukcesis, aliaj malsukcesis. Ne havante sufiĉan pruvon, sciencistoj konkludis, ke vivo ne ekzistas sur Marso. La espero (kaj eĉ timo) pri marsa vivo disfalis.

Sed dum la 1990-aj jaroj, la bildo ŝanĝiĝis ankoraŭ denove. En 1996 roko de Marso, kiu falis al Tero, estis eltrovita, kiu ŝajne atestis pri vivo antikva sur Marso. En la roko kemiaĵoj estas trovitaj, kiuj ordinare estas formitaj de vivo, ne de iu ajn alia procezo konata.

La Nova Flugaro

La nova flugaro de robotoj, kiu estas sendata al Marso inter 1996-2005, eble plue klarigos la demandon pri vivo. La unuaj robotoj alvenis al Marso je la somero de 1997 por mapi Marson en detalo kaj esplori la supraĵon. La misio de Pathfinder ankaŭ alvenis en la sama somero, en Ares Vallis ("valo de Ares, helena samvalorulo de romia Marso"), kie antaŭ 1-3 miliardoj jaroj estis grandega inundo. Pathfinder sendas robotan veturilon, Sojourner, por esplori la terenon.

En 1999 alia misio al Marso estis senditaj de Usono por esplori la sudan poluson, sed ĝi fiaskis. Kiel rezulto, en 2000, Usono malambiciigis sian programon por Marso, kaj ĝia espero venigi marsajn rokojn al la Tero estis detruita.

La sekvonta roboto sendita al Marso estis Beagle 2 el Eŭropo (Beagle 1 estis la ŝipo de Darvino). Ĝi estis lanĉita de orbitulo Mars Express (lanĉita de Tero la 2-an de junio 2003) kaj surmarsiĝis la 25-an de decembro 2003. Ĉar poste neniam establiĝis radia kontakto, ĝi supozeble estis detruita. Mars Express funkcias kaj faris multajn fotojn de la marsa surfaco.

Komence de 2004 sukcese almarsiĝis la usonaj sondiloj Spirit (MER-A) kaj Opportunity (MER-B). En aŭgusto 2005 estis lanĉita la usona mars-sondilo Mars Reconnaissance Orbiter.

En 2003, Marso estis 56 milionojn da km proksime de Tero -- la plej proksima distanco ĝis 2287.

La planedo Marso nomiĝas laŭ la romia Dio Marso, verŝajne pro sia sangruĝa koloro.

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...