Jen astronomia temo, prezentita de Manuel Pancorbo dum la 71a Hispana Esperanto-Kongreso. Tio ne estas do neta astrologia temo, sed memoru, ke astronomio estas la bazo, la deirpunkto de astrologio.
1 ago 2012
La signo de la lingvo internacia: Leono!
La astra karto de aĵoj
kaj okazaĵoj
La unua kaj plej precipa ilo en astrologio estas la astra
karto. Ĝi estas speco de mapo de la ĉielo, speco de “filmero” de la ĉielo,
haltigita ĵus je la momento tiam, kiam iu aŭ io naskiĝis. Jes, iu aŭ io. Aĵoj ankaŭ
havas siajn proprajn astran karton, kondiĉe ke oni sciu ekzakte la daton de la “nasko” de tiuj aĵoj. Registaroj, regnoj, organizaĵoj, traktatoj,
entreprenoj, firmaoj, libroj, produktoj (certa tipo de aŭtomobilo, aŭ ia ilo
ajn), ĉiuj ĉi aĵoj povas havi siajn proprajn astrajn kartojn. Kaj ankaŭ
lingvoj! La problemoj pri la etnaj lingvoj estas, ke neniu scias kun certeco
kiam ili “naskiĝis”, kaj plej verŝajne tia naskiĝo daŭris fakte multajn
jarcentojn.
La astra karto de la Unua Universala Kongreso de Esperanto. La astra karto estas kvazaŭ kartografio de la ĉielo dum iu traktata momento aŭ dato kaj super iu specifa loko de la Tero. |
Temante pri aĵoj aŭ okazaĵoj la afero komplikiĝas, ĉar, kiam
ekzakte iu aĵo “individuiĝas”? Kiam ekzakte estas la “nasko” de iu okazaĵo? La
respondo dependas de la pritraktata aĵo aŭ okazaĵo en si. Se ni konstruis
domon, la momento kiam ĝi estis jam pretigita por loĝado, tiu estas la dato de
“nasko” de tiu domo. Kaj pli precize, laŭ aliaj astrologiistoj: la naskodato de
la domo estas tiu, kiam ĝi finfine estis loĝata unuafoje, ĉar tiam ĝi vere komencis
plenumi sian funkcion. Se temas pri alia tipo de konstruaĵo, ekzemple kontruaĵo
el laborejoj, la naskodato estas tiu, kiam la tuta konstruaĵo estis publike
inaŭgurita. Plej ofte inaŭgurado de io estas la naskodato konsiderota por
estigi la respondan astran karton. Laŭ la astrologio pri naskodato, iu kongreso
estas "naskita" tiam, kiam oni inaŭguris ĝin. Iu registaro "naskiĝas" tiam, kiam la
eksiĝanta prezidanto transdonas sian postenon al la nove elektita prezidanto.
Se iu teritorio estas kolonio de lando aŭ regno, kaj tiu kolonio faras publikan
deklaracion de sendependeco, tiu estas la naskodato de la nova sendependa
lando, ĉar tiam la kolonio iĝas “regnido”, individuiĝante de sia “patroregno”.
Filmero de la ĉielo je la 9a de aŭgusto 1905 super Francujo. La astra karto supren montras grafike tion, kion ni vidas en tiu ĉi filmero. La ruĝaj linioj estas la orbitoj de la planedoj. |
Krome de la duobla naturo de la lingvo (aĵo kaj okazaĵo) kaj
de la paradoksa karaktero de ties “individuiĝo” per sia propra publikiĝo, ni
povas konsideri la publikigadon de la
Unua Libro kiel la astrologia naskodato por grafiki la astran
karton de nia lingvo. Tiu naskodata momento estis la 26-an tagon de julio 1887.
Laŭ tiu dato, Esperanto estas signo Leono. Nia lingvo estas do Leonulo!
Sub la fajro de la
patro kaj de la filo
Astrologie ekzistas tre forta akordo inter Zamenhof kaj
Esperanto, ĉar ambaŭ estas estoj el fajraj signoj. Vi povas diri, ke oni ne
endas esti geniulo por vidi akordecon inter la planlingvisto kaj la kreaĵo.
Prave. Sed astrologie mi ne parolas pri la komprenebla supraĵa akordeco inter iu
kreinto kaj la kreitaĵo. Mi parolas astrologie pri ia interna profunda akordeco,
harmonio. Ĉu ne estas vere, ke ne ĉiam ekzistas harmonio inter iu kreinto kaj
la kreitaĵo? En la astraj kartoj de Volapuko kaj de Johann Martin Schleyer, mi trovis tiklajn kontraŭsencojn pri la elementoj. Schleyer estis Kankro kaj havas Plutonon ĉe Virŝafo. Volapuko estas Virŝafo kaj havas la Lunon ekzekte en la sama punkto de Kankro, kie kuŝas la Suno de Schleyer. Estas do kvadraturo (aspekto pri 90 gradoj) inter la plej ĉefaj astroj de la kreinto kaj de la kreitaĵo. Tie ekzistis do konflikto, malharmonio inter “patro” kaj “filo”, ne nur pro tio, ke Schleyer estis el akvo (Kankro) kaj Volapuko el fajro (Virŝafo), sed ankaŭ pro la kvadraturo, kiun ili havas inter tre gravaj astroj: Suno, Luno, Saturno kaj Plutono. La Luno en Kankro de Volapuko estas bona pozicio, ĉar ĝi povus doni flekseblecon kaj ebligi evoluojn kaj transformojn, kio estas necesa en ĉiu homa lingvo. Sed la Suno de la "patro" ĝuste sur la Luno de la "filo" en Kankro eksplikas la troan "enamiĝon" de Schleyer por sia planlingvo, kio malpermesis ĉian ŝanĝon en la kreitaĵo. Aldone la Plutono (planedo reganta la ŝanĝojn kaj la transformojn) de Schleyer kuŝas ekzakte sur la Suno kaj Saturno de Volapuko en Virŝafo. Tio estas tre malfacila, problema konjunkcio! Konjunkcio inter Suno kaj Saturno supozas fortajn problemojn por la kreskado de la iu esto, ĉar Saturno esence emas limigi ĉion, kio volas kreskiĝi, pligrandiĝi... Plutono tie signifas, ke Volapuko ŝanĝis la vivon de Schleyer, sed li sukcesis ŝanĝi nenion en sia kreitaĵo, kvazaŭ tiu lasta volus esti ĉiam senŝanĝa, ĉiam la sama. Tio estas plie klarigita de la kvadraturo inter la Suno-Saturno kaj la Luno en la astra karto de Volapuko.
La konfliktoj pro la malsameco de la elementoj estas io, kion ni trovas ĉiutage
inter homoj: patro de fajra signo plej eble havos baraktojn kun filo de tera
signo; kaj persono de akva signo havos plej eble neharmonian kunvivadon kun
persono de aera signo. Tio okazas, laŭ astrologio, pro tio, ke Aero kaj Akvo
malas inter si, dum Fajro kaj Tero malas inter si. Aero kaj Fajro ja bone funkcias kune, sed kun kelkaj kompromisoj. Same pri Fajro kaj Akvo. Sed tiaj du lastaj kombinoj estas tre delikataj. Ili dependas de la rezisto de tre bezonataj kontaktoj. Ĝenerale vi plej eble havos harmonian
interagon kun persono de via sama signa elemento. Tio validas ankaŭ pri aĵoj
kaj okazaĵoj.
La astra karto de Johann Martin Schleyer kaj la emblemo de Volapuko. Estas interesa la uzo de la kaduceo, kio estas tradicia simbolo de planedo Merkuro (kaj de Hermeso), kiu regas la komercon. |
Zamenhof estas signo Arkpafanto. Tiu signo kaj Leono
estas fajraj signoj. La patro de Esperanto estis do fajrsigna same kiel sia
kreitaĵo, nia lingvo! Sed la tri fajraj signoj (Virŝafo, Leono, kaj Arkpafanto)
temas pri tri malsamaj specoj da fajroj. Virŝafo estas ĉefpunkta signo de fajro. Ĝi reprezentas la plej vivantan fajron, la plej povohavan, la fajron tiun, kiu komencas ĉion. Virŝafo reprezentas tutan komencon kaj plenan miismon. (Volapuko estas Virŝafa. Jen la miisma fajro, kiu ne volas fari kompromisojn kun la medio. Pro tio, laŭ astrologio, Virŝafuloj ofte estas egoismaj.) Male, Arkpafanto estas ŝanĝema signo de fajro, iom malpli movanta fajro, iom malpli povohava. Ĝi reprezentas la lastan
fajron, la fajron tiun, kiu finas ion. Se Virŝafo estas la sunleviĝo de la fajro (Volapuko komencis ĉi tiun aventuron!),
Arkpafanto estas la sunsubiro. Pro tio Arkpafantuloj emas farti iom malsanemaj el ĉiuj fajraj signoj. Virŝafulo agas kvazaŭ li bezonas neniel la
helpon de la aliaj, kvazaŭ li povas kontraŭ ĉiu kontraŭstarado, eĉ se tio temu pri memtrompo, pri mempercepta fantazio. Arkpafantulo
jam ne havas tiom da energio kaj povo: li agas kun la plena konscio, ke li
bezonas la helpon de la aliaj, ke li sola ne povas kontraŭ la baroj. Tiel agis
Zamenhof. Laŭ astrologio, se Zamenhof estintus Virŝafulo, li antaŭenirigintus nian
lingvon tute sendepende de la helpoj de aliaj homoj, tute senkonsiderante la
kontraŭstaradojn, la kondiĉarojn kaj la barojn, se tio estintus eble, kompreneble.
Leono reprezentas tipon de fajro inter la Unua (Virŝafo, la Ĉefpunkta
fajro) kaj la Lasta
(Arkpafanto, la Ŝanĝema fajro). Se la fajro de Virŝafo estas la esperplena
fajro de la sunleviĝo, kaj la fajro de Arkpafanto estas la iom lacigita helpobezona
fajro de la sunsubiro, tiam la fajro de Leono estas la plej brila kaj ekvilibra
fajro de la tagmezo. Leono estas fiksa signo. Ĉiuj tiuj tri signoj emas esti
kreivaj, sed la tipo de fajro, kiujn ili reprezentas, montras la tipon de
kreitaĵoj, kiujn ili produktas. Pro tio, ke Arkpafanto rigardas la mondon laŭ
la lacigita, movomanka kaj povomanka sunsubira fajro, ĝi jam volas krei novan
mondon. Ĝi jam vidas la mondon kiel ion finan. Ĝi malakceptas malnovajn
strukturojn. Ĉiu fajra signo parolas iel iam pri libereco kaj espero, sed la vidpunkto
de Arkpafanto estas la vidpunkto de tiu, kiu vivas meze de la mallibereco kaj de la malespero. Arkpafanto havas ĉiam ene de si ian intuicion, ian pezan impreson
pri finiĝo, pri lasteco. Pro tio, ĝi decidas esti la libereco kaj la espero,
kiujn ĝi jam ne trovas ĉirkaŭ si mem. Kaj pro tio la emblemo de Arkpafanto
estas la centaŭro Kirono, la
Majstro , kiu povas senprobleme sanigi la aliajn sed kiu ne
kapablas sanigi sin mem. Kirono estis la ununura saĝa kuracisto, kiu ne povis sanigi
sin mem, kaj pro tio ĵetadis siajn sagojn el fajro por ŝanĝi, sanigi kaj
liberigi la mondon. Tiel estas la simbolo Arkpafanto!
Leono reprezentas tamen staton antaŭan al tiu de Arkpafanto.
Leono portas sian fajron kiel la plejan lumon, kiel la Tagmezon , kiel la plej
grandan fajron. La kreitaĵo de Zamenhof estas astrologie ekzemplero de tia
fajro. Estas interese, ke Esperanto postvivis multajn reformojn, male ol aliaj
lingvoj. Astrologie oni povas aserti, ke tio eblis, ĉar la fajro de Leono estas
fiksa: ĝi ne volas moviĝi al la sunsubiro, ĝi ne volas malpliigi sian forton
kaj lumon, ĝi volas ĉiam brili meze de la ĉielo. Tiu fajro de Leono ja celas
ŝanĝi la mondon (kiel ni vidas en la vivoj de multaj politikistoj kaj politikaj
estroj) sed ĝi neniel permesas arbitrajn ŝanĝojn sur si mem. Mi opinias, ke se
Esperanto estintus Arkpafanta kiel sia iniciatinto, tiam plej eble la reformoj
okazintus sen neado, ĉar la fajro de Arkpafanto estas mola, cedema, ŝanĝema. Ĉu
ne estas vero, ke Zamenhof mem, Arkpafantulo, cedis foje al la kritikoj kaj
proponoj pri reformoj por la lingvo? Estis la unua komunumo de
esperantoparolantoj tiuj, kiuj decidis ne reformi aŭ ŝanĝi la lingvon. Sed la Leona fajro mem, la fiksa
fajro, estas malmola, obstina, rezistema. Kaj tiel, jes ja, estas nia lingvo!
La dua astra karto de
nia lingvo
Estas alia momento je kiu Esperanto rejesis sian “individuiĝon”
disde la kreinto, la iniciatinto. Tiu momento estas la Unua Universala Kongreso de
Esperanto je 1905. en tiu kongreso, la libro Fundamento de Esperanto estis
donita kaj certigita kiel la “konstitucion” de nia lingvo. Temante pri regnoj,
oni povas grafiki la astran karton laŭ la dato de la efektivigo de la
konstitucio de la traktata regno. Nia lingvo havis kvazaŭ du naskodatojn: la
publikigo de la Unua Libro
kaj la publikigo de la
Fundamento de Esperanto, kio koincidis kun la Unua Universala Kongreso. La
dato de la Fundamento
de Esperanto estigas la duan astran karton por nia lingvo. Kaj tiu dua dato
konfirmas, ke Esperanto estas fakte Leona!
Tio donis ideon al mi jam de longe. Mi ankoraŭ legas foje
pri kelkaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj plendas pri la simboloj kaj
emblemoj de nia lingvo. Se oni demandus al mi, mi senhezite proponus novajn simbolojn laŭ la astrologia signo Leono. Mi proponus ekzemple flagon flavan
anstataŭ la tradicie verda. Flavo kaj ruĝo estas la koloro de la signo Leono. Kaj plej
bone estus, ke la flago estu ora! La leono mem povus esti emblemo aŭ simbolo
ene de la flago. Oni povus daŭre uzi la kvinpintan stelon sed oran aŭ flavan.
Flavo estas koloro pli viva, pli energia ol verdo. Kaj leono estas simbolo pli
forta, pli firma, ol ekzemple la malrapida timema heliko, kiun mi trovis ie... Se Esperanto povus
paroli, mi preskaŭ povus aŭdi ĝin krii: “Ne heliko! Ĝi estas tre malmojosa
simbolo por mi!”
Kiel estas kaj estu Leonulo?
Tio dependas de aliaj konsideroj. Unu astra karto montras
interplekton de pluraj elementoj kaj energioj, kiuj formas inter si unu tutaĵon
tre kompleksan. La signo, kie kuŝas la
Suno , la Suna
signo (Leono por Esperanto) estas ja la plej grava. Sed la aliaj signoj, kiuj
entenas la aliajn planedojn, estas ankaŭ atentindaj. La Luna signo de la
Unua Libro estas Pesilo, dum la Luna signo de la Fundamento estas
(surprizo!) Arkpafanto. Pesilo kiel Luna signo signifas, ke estante Leona, nia
lingvo reagas (kaj indas reagi) al la eksteraj eventoj kun ekvilibro, justeco
kaj diplomatio. Tio diras nenion novan al ni, sed tio ja eksplikas astrologie
kial nia lingvo sukcesis pli ol iu alia planlingvo ajn. (La Luna signo de Volapuko estas Kankro, signo malpli mensa, neglektanta la logikon, kaj tre neantaŭvidebla.) Pesilo kiel Luna signo
igas Esperanton moviĝi kun zorgo kaj pripensado en la mondo. Pesilo ne nur emas
esti justa kaj bonedukiteca: ĝi ankaŭ emas al la artoj kaj amas la belecon en ĉiuj
formoj eblaj. Arkpafanto kiel Luna signo signifas, ke estante Leona, nia lingvo
ankaŭ havas tian flekseblecon, kiun mankas en la Leona fiksa obstina fajro. Tiu Arkpafanta ŝanĝema
fajro eksplikas kiel nia lingvo povis kaj daŭre povas evolui kaj adapti sin al
la ĉiam ŝanĝantaj cirkonstancoj de la mondo kaj ankaŭ kial la ligo inter Zamenhof kaj sia lingvo neniam rompiĝas, malgraŭ la fakto, ke li tute fordonis ĝin kiel donacon al la homaro. La Luno reprezentas la kapablon reagi kaj la sentan
meĥanismon de la esto. Nia lingvo do devas reagi laŭ la Pesilaj kaj Arkpafantaj
manieroj. La Arkpafanta Luno
de la Fundamento
signifas, ke nia lingvo neniam ĉesos havi sian idealan flankon, sian “internan
ideon”, kvankam la Pesila
Luno de la Unua Libro
povus fari, ke oni ja parolu pri absoluta neŭtraleco aŭ senemocia pragmateco.
Merkuro kaj la Luna Norda
Nodo kuŝas en la astra karto de la Unua
Libro sur la signo Leono. Merkuro tie diras, ke la komunikada
kaj mensa manieroj aŭ kutimoj de nia lingvo devas ankaŭ preni la trajtojn de la
signo Leono. Tio signifas plej ĝenerale komunikado de alta energio kaj tre
altaj intelektaj enhavoj en la korpo mem de la lingvo. Mi pensas, ke tion jam
nia lingvo realigas. La
Luna Norda Nodo reprezentas la celon mem de la lingvo: jen
denove la trajtojn de la signo Leono. La Fundamento havas Merkuron kaj la Lunan Nordan Nodon sur la signo
Virgulino. Zamenhof havas sian Lunon sur la tria grado de Virgulino, kaj tio
estigas konjunkcion inter la Luno
de Zamenhof kaj la Luna Norda
Nodo de la Fundamento !
Jen alia mirinda “koincido”. Virgulino estas do la alia grava signo por nia
lingvo. Ĝi estas la Luna
signo de Zamenhof, la Venusa
signo de la Unua Libro
kaj la signo en la astra karto de la Fundamento , sur kiu kuŝas Merkuro kaj la
Luna Norda Nodo. Tio donas, en la astrologia strukturo de nia lingvo, grandan gravecon al Merkuro, kaj tio ja estas bona afero, ĉar Merkuro regas la lingvojn, la paroladojn kaj la komunikadojn en nia mondo. Kiam Esperanto ne kondutas Leone (Luna Norda Nodo de la Unua Libro), tiam ĝi endas konduti Virguline (Luna Norda Nodo de la Fundamento kaj Unua UK). Virgulino diras al ni: atentu ĉiam la propran bonfarton, ne manĝu ĉion, kio ŝajnas manĝebla, kaj ĉiam, ĉiame, gardu certan staton de mema pureco. Pro tio nia lingva komunumo malakceptas "malpurajn" ulojn kaj "malpurajn" elementojn.
Merkuro regas la kapablon interkomuniki, la paroladon, la skribadon,
kaj la mesaĝosendadon. La fakto, ke la Luna
Norda Nodo de la Fundamento kaj ties Merkuro estu en Virgulino, kaj
ke la Venuso
de la Unua Libro
estu ankaŭ en Virgulino, estas perfekta, ĉar tio eksplikas kial nia lingvo
sendube funkcias bone por tio, pro kio ĝi estis kreita: la temoj de Merkuro
supren menciitaj. Astrologie mi povas aserti, ke la antaŭo estis ebla pro tio,
ke la Luna signo
de la kreinto de la lingvo estis Virgulino. Ni trovas ja tre ofte tiujn multajn
signifoplenajn ligojn inter la kreinto de io kaj tio kreita. Se tiuj
signifoplenaj ligoj ne ekzistas, tiam la rilato inter la kreinto kaj la
kreitaĵo neniiĝas. Merkuro ankaŭ regas la merkaton kaj la komercon. Tiu estas
parto de la destino de nia lingvo, kiu ankoraŭ estas neglektata: la uzo de
Esperanto en la merkata kaj komerca mondo. La alia flanko de Merkuro, la
literaturan kaj intelektan flankon, jam estas sufiĉe provita: nun mankas provi la
alian flankon, la lingvo kiel monero, kiel transportanto de mono inter la
nacioj. Vi denove povas pensi, ke oni ne bezonas esti geniulo por havi tiun
lastan ideon. Ke Esperanto povas ja disvastiĝi amase se oni uzas ĝin rilate al
mono kaj komerco, estas tute komprenebla ideo... Sed ke tio estu en la astraj
kartoj de la lingvo mem estas sendube animskua signifa “koincido”, ĉu ne?
27 mar 2012
Oktobro 2012: La unua Astrologia Semajnfino en esperanto (ASE).
"La 13an-14an disvolviĝos la unua Astrologia Semajnfino en esperanto (ASE). Temas pri studrondo iniciatita de gec-anoj Francisco Xavier Martín Gomez, Mariangela Varese kaj aliaj. Ĝi estas la unua kultura iniciato gastigota en la nova Esperanto-Domo.
La unua ASE, preparota per diskutlisto, havas du celojn: perfektigi la fakan leksikografion kaj produkti interesajn studojn kaj materialojn pri astrologio, ankaŭ en formo de eseoj en esperanto-periodaĵoj."
Jen la plena notico: http://www.esperantio.net/index.php?id=1887
La unua ASE, preparota per diskutlisto, havas du celojn: perfektigi la fakan leksikografion kaj produkti interesajn studojn kaj materialojn pri astrologio, ankaŭ en formo de eseoj en esperanto-periodaĵoj."
Jen la plena notico: http://www.esperantio.net/index.php?id=1887
3 dic 2011
Nuntempaj konjunkcioj: Suno kaj Merkuro, Venuso kaj Plutono.
Nun okazas en Karakaso, ĉefurbo de Venezuelo, la Pinto de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, hispanlingve CELAC (Comunidad de Estados Latinoamericanos y Caribeños). Tiu organizaĵo kunigas 33 amerikajn landojn, plimulte hispanlingvajn, kaj celas esti ia alternativo al OAŜ (Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj), kiu inkluzivigas la ceterajn landojn de Ameriko, nome Usono kaj Kanado. Kio okazas en la ĉielo dum ĉi pinto? Mi ne volas skribi detalan priskribon sed nur marki ĉefajn konsiderojn. Kvankam nuntempe Merkuro retroiradas (kaj tio tradicie signas tempon por ne subskribis kontraktojn aŭ traktatojn), okazas ĵus nun konjunkcio inter Merkuro kaj Suno. Laŭ mia opinio, tia konjunkcio (ĉiam meze de la retroirado de Merkuro) nuligas ĉiun negativan influon ajn, kiu aperus komence kaj fine de la retroirado de tiu planedo. Ĉi konjunkcio Merkuro-Suno okazas sur la zodiaka signo Arkpafanto, la celo-trafanto de l´ Zodiako: tio havas tre klaran signifon astrologie. Aldone, la konjunkcio okazas precize sur la Norda Nodo Luna, la zodiaka lumturo, la punkto de la ĉielo, kiu ĵetas lumon pri la celoj kaj bezonoj de la aferoj de nia mondo nuntempe. Ĉu ĉio ĉi nur hazardo?
Alia grava konjunkcio okazas ankaŭ nuntempe: Venuso kaj Plutono troviĝas komence de la signo Kaprikorno, hodiaŭ nur kun tri gradoj inter la du planedoj. Kaprikorno estas la stariganto de la plej sukcesaj entreprenoj, ekzemple la Eŭropa Unio. Sed Plutono defias la povojn, la fortojn de ĉiu ajn kaj ĉio ajn. Plutono regas la riĉecojn, eligas ilin por meti ilin en aliaj spacoj. Pro tio la plej grandaj monaj/financaj entreprenoj de la mondo --astrologie parolante-- estas suferantaj krizojn nuntempe, kaŭze de la malrapida trairado de Plutono sur Kaprikorno. Tamen Venuso aldonas malsaman energion al tio. Eble la terura kaj belega Reĝo de la Subtero donas al si nuntempe iom da venusa diboĉo kaj libereco... Kia estos la rezulto? Nun la tempo klarigos tion. Memoru, ke Plutono kaj Venuso konjunkciantaj spegulas la antikvan miton pri la Hadesa Reĝo (en astrologio: Plutono) kaj Afrodito (en astrologio: Venuso), kiuj estis dum kelka tempo amantoj.
Alia grava konjunkcio okazas ankaŭ nuntempe: Venuso kaj Plutono troviĝas komence de la signo Kaprikorno, hodiaŭ nur kun tri gradoj inter la du planedoj. Kaprikorno estas la stariganto de la plej sukcesaj entreprenoj, ekzemple la Eŭropa Unio. Sed Plutono defias la povojn, la fortojn de ĉiu ajn kaj ĉio ajn. Plutono regas la riĉecojn, eligas ilin por meti ilin en aliaj spacoj. Pro tio la plej grandaj monaj/financaj entreprenoj de la mondo --astrologie parolante-- estas suferantaj krizojn nuntempe, kaŭze de la malrapida trairado de Plutono sur Kaprikorno. Tamen Venuso aldonas malsaman energion al tio. Eble la terura kaj belega Reĝo de la Subtero donas al si nuntempe iom da venusa diboĉo kaj libereco... Kia estos la rezulto? Nun la tempo klarigos tion. Memoru, ke Plutono kaj Venuso konjunkciantaj spegulas la antikvan miton pri la Hadesa Reĝo (en astrologio: Plutono) kaj Afrodito (en astrologio: Venuso), kiuj estis dum kelka tempo amantoj.
1 sept 2011
Stellarium: komputila programo por rigardi la ĉielon
La ĉielo estas unu por ĉiuj ni, teranoj, sed ekzistas ankaŭ multaj ĉieloj. Do, multaj bildoj de la ĉielo, ĉar ĝi elmontriĝas malsame en ĉiu parto de la Tero. Ni, modernuloj, jam perdis tiun ĉi spertecon pri la ĉielkonoj. Ni jam ne memoras, ke la stelaroj en nordaj landoj ne estas la samaj de la sudaj landoj; ke la Suno leviĝas je malsamaj anguloj dum la jaro kaj depende de la vidloko; ke ekzistas en la ĉielo ia gravega "bendo" (la astronomia-astrologia Zodiako), kie la planedoj, la Suno kaj la Luno (antaŭe nomitaj "la vagantoj") travojaĝas ĉiujare, ktp. Kaj por tiuj homoj, kiuj volas repreni tiujn ĉi konojn, ekestas alia problemo: niaj urboj estas invadataj de la elektra lumo, kiun ni mem estigis, kaj tia urba lumo malpermesas al ni vidi la stelojn.
Sed ni havas akcepteblan solvon: Stellarium estas senpaga programo, kiun vi povas elŝuti kaj instali en via komputilo. Pere de ĝi oni havas bonegan reprezenton de la ĉieloj. La bildoj estas ja realismaj. Kaj vi povas elekti la urbon, de kie vi rigardos la ĉielon! Surprizis min, ke mia propra urbo (Maturín) estas en la datenbazo de la programo! Stellarium havas multajn agordojn kaj ilojn. Kaj por mi, ili estas tre bone pensitaj. Ekzemple, vi povas "ŝalti" kaj "malŝalti" --tio estas, (mal)videbligi-- la reprezenton de la teran horitonton, la bluan helan lumon de nia atmosfero, la orbitojn de la planedoj, la liniajn figurojn kaj la artajn desegnojn de la stelaroj, rigardi la ĉielon je iu specifa dato, akceli la movojn de la planedoj, ktp. Por mi, kiu havas egan intereson pri la ĉielo kaj la steloj, Stellarium estas mojose pleja! Kaj ĝi disponeblas en Esperanto!
Vi povas elŝuti ĝin de la jena ligilo:
Kaj jen kelkaj bildoj de la programo (klaku sur la bildojn por pligrandigi ilin):
Jen rigardo de la ĉielo, poste de malŝalto de la reprezento de la Tera horizonto. La ruĝaj linioj estas la orbitoj de la planedoj. Vi povas elekti vian propran urbon kiel punkto de rigardo. |
La ĉiela ekvatoro kaj la ekliptiko tiel, kiel mi povis rigardi ilin hieraŭ de mia propra urbo en Stellarium. |
28 ago 2011
Astra mapo, Kvina Parto: Relativaj pozicioj de la planedoj
La astra mapo montras la relativajn ŝajnajn poziciojn de la planedoj de nia sunsistemo. Rigardante de nia naskiĝloko sur la Tero, laŭ la astrologio, ne gravas la ekzaktaj relativaj pozicioj de la planedoj, ĉar la astrologiaj influoj de la planedoj ne estas fizikaj fortoj: ili ne dependas de la fizika proksimeco aŭ malproksimeco de iu planedo. Por ni, ĉar estante etaj estaĵoj sur la Tero, nur gravas la punkto tiu, kie la planedo kuŝas sur la ekliptiko aŭ sur la Zodiaka bendo. Tiaj relativaj pozicioj estas montrataj en la astra mapo, pere de la gradoj de la Zodiakaj Signoj.
La astra mapo montras la poziciojn de la planedoj tiel, kiel ili estis tiam, kiam iu persono naskiĝis. Do tiusence la astra mapo estas la astra naskiĝakto (aŭ naskiĝcertigilo aŭ atestilo) de la persono. Tamen la astra mapo ankaŭ povas esti la astra naskiĝakto de iu okazaĵo, entrepreno, firmao, regno, aĵo, ktp. Per la sekvanta bildo oni povas vidi ekzemple la relativajn poziciojn de la planedoj dum la Atenco de Sarajevo (28-a junio 1914), okazaĵo komencinta la Unuan Mondmiliton:
Tiu ĉi bildo ne estas astra mapo: ĝi estas ia mapo de la sunsistemo dum la menciita dato, por ke vi povu vidi la relativajn poziciojn de la planedoj. Atentu, ke la realaj distancoj inter la planedoj ne estas montrataj tie ĉi, pro tio, ke la ena sunsistemo iĝus nevidebla en la bildo. La flava punkto ĉe la centro estas la Suno. La nebula griza linio inter la orbitoj de Jupitero kaj Marso estas la kampo de asteroidoj. La Zodiaka bendo montriĝas ekstere de la orbito de Plutono, por ke oni vidu pli-malpli la 30-gradajn segmentojn de la Zodiakaj Signoj.
Pri tiu ĉi astra mapo, la pozicio de la Luno estas ankoraŭ konfirmota. |
Tiu ĉi bildo ja estas astra mapo pri la Atenco de Sarajevo. La Tero troviĝas ĉiam ĉe la centro de la astra mapo, ĉar la Tero estas la naskiĝloko de ni ĉiuj kaj ankaŭ la “okazloko” de ĉiu homa afero esplorata de astrologio. La centro de la astra mapo estas kvazaŭ la malplena linio de la naskiĝakto tie, kie devas esti la nomo kaj naskiĝloko de la naskinto. Kaj ĉiu astra mapo (almenaŭ ĉiuj teranaj astraj mapoj) havas la Teron kiel naskiĝlokon. Se la Suno estus ĉe la centro de la astra mapo, ĝi estus kvazaŭ la naskiĝakto de la Suno, kaj tia kono ne eblas por ni.
Ĉiu planedo estas montrita tie, kie ĝi ŝajnis esti (rigarde de la Tero) dum la esplorita okazaĵo. Je la 28-a junio 1914, la Suno estis je la 6º de la Signo Kankro. Do, ne de la Stelaro Kankro, sed de la Zodiaka Signo Kankro (legu la antaŭajn artikolojn). Merkuro estis je la 28º de Kankro. Venuso estis je la 10º de Leono. Marso estis je la Unua grado de Virgulino. Jupitero estis je la 22º de Akvisto. Saturno estis je la 23º de Ĝemeloj. Urano estis je la 11º de Akvisto. Neptuno estis je la 27º de Kankro. Plutono estis je la grado nul de Kankro (ĝuste inter Ĝemeloj kaj Kankro). Kaj la Luno estis je la 6º de Virgulino. Tiuj ĉi ne estas la tuto de la eroj tiuj, kiujn povas montri la astra mapo. La astra mapo ankaŭ devas montri la aspektojn tiujn, kiujn la planedoj estigas inter si. Ni lernos tion per sekvantaj artikoloj.
26 ago 2011
Mapo de la Sunsistemo
Por kompreni bone tion, kio estas la Zodiakaj Stelaroj kaj kio estas la Zodiakaj Signoj, jen mapo de la sunsistemo, kiu montras ambaŭ aferojn. Oni vidas tie ĉi la sunsistemon de supre, kvazaŭ la ekliptiko formus pladon kaj kvazaŭ ni estus rigardantaj tiun ĉi pladon de supre. En la bildo la ruĝlinia cirkleto estas la sunsistemo. La nebulaj flavetaj formoj ĉe la fono de la bildo reprezentas nian galaksion, la Lakta Vojo. Atentu, ke la sunsistemo estas turnita sur la ekvatora ebeno de la galaksio tiel, kiel rado estas pli-malpli orta rilate al la planko. Pro tio, la “suda poluso” de nia sunsistemo direktiĝas al la centro de la galaksio, dum la “norda poluso” direktiĝas eksteren de la galaksio. La punktigita linio, kiu signas maldekstren, markas pli-malpli la movo-direkton de la sunsistemo, kiu ŝajnas translokiĝi al la stelo Vego.
La stelaroj Perseo kaj Oriono ne estas en la Zodiaka bendo. Sed, ekzemple, por trovi la unuan, oni rigardu inter Taŭro kaj Virŝafo, kaj direktu la rigardon iomete al la Ĉiela Poluso. |
Ĉirkaŭe de la sunsistemo oni vidas la dek du segmentojn 30-gradajn de la Zodiakaj Signoj. Kiel estis klarigita per antaŭaj artikoloj en tiu ĉi blogo, la Zodiakaj Signoj estas nur segmentoj imagitaj, kiuj dividas la ekliptikon de nia sunsistemo en dek du egalaj segmentoj. Tiuj segmentoj nomiĝas laŭ antikvaj stelaroj: Virŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgulino, Pesilo, Skorpio, Arkpafanto, Kaprikorno, Akvisto kaj Fiŝoj. Tiuj estas la dek du nomoj de la dek du segmentoj, kiuj formiĝas la Zodiakaj Signoj astrologiaj.
La dek du stelaroj, kiuj donas siajn nomojn al la dek du Zodiakaj Signoj, estas montritaj en la bildo per grasaj ruĝaj linioj. Tiuj stelaroj ne troviĝas ekzakte en la sama loko de la Zodiakaj Signoj, kaŭze de la fenomeno nomita precesio de la ekvinoksoj. Ekzemple: la Unua Punkto de Arieso (tio estas, la grado nul de Virŝafo), kiu markas la komenciĝon de printempo kaj de la astrologian jaron, troviĝas ie sur la stelaro Fiŝoj. La precesio de la ekvinoksoj faros, ke tiu ĉi Unua Punkto de Arieso retroiru ĝis la stelaro Akvisto. En la bildo oni povas vidi ankaŭ tri nezodiakajn stelarojn. Unu el eli, Ofjuko, lokiĝas (preskaŭ tute sur la ekliptiko) inter Skorpio kaj Arkpafanto.
La Astra Mapo, Kvara Parto.
La malsamecon inter Zodiakaj Stelaroj kaj Zodiakaj Signoj estis klarigita en la antaŭa artikoleto. Nun vi scias, ke la Zodiakaj Signoj estas egallarĝaj segmentoj de 30 gradoj, kiuj dividas la Zodiakan bendon en dek du partojn. Tiuj ĉi segmentoj estas montrataj en la astra mapo.
Klaku sur la bildo por pligrandigi ĝin. |
Dum la Tero moviĝas ĉirkaŭ la Suno, ŝajnas al ni, ke la Suno staras fronte de unu el la 30-gradaj segmentoj de la Zodiakaj Signoj. La tempodaŭro de tiu ĉi staro estas la zodiaka monato. Ekzemple: en la bildo, je punkto A, ni havas la 23-an de oktobro. Rigardante de la Tero, la Suno ŝajnas trairi de Pesilo al Skorpio. Tio ĉi estas la komenciĝo de la astrologia monato de Skorpio (ne de la fizika stelaro, sed de la Zodiaka Signo). Iom post iom la Tero moviĝas antaŭen, kaj tiam ni havas punkton B: la 22-a de novembro. Je tiu ĉi punkto la Suno jam trairis la tutan longon de la segmento Skorpio, kaj nun eniras la sekvantan segmenton, Arkpafanto. Tiel la Suno trairas ĉiu segmento de la Zodiako je tempodaŭro po pli-malpli unu monato. Kiam iu persono naskiĝas inter la 23-a oktobro kaj la 22-a novembro, la Suno estas sur la segmento Skorpio, sekve la Suna Signo de tiu persono estas Skorpio.
Zodiakaj Signoj kaj Zodiakaj Stelaroj
En la antaŭa artikoleto oni lernis kiel la planedoj rondiras ĉirkaŭ la Suno. Rigardante de la eno de nia sunsistemo, oni vidas areon en la spaco, kie (de la Tero) ŝajnas moviĝi la planedoj kaj la Suno kaj la Luno. Tiu ĉi mallarĝa bendo en la ĉielo estas la ekliptiko. La plej grandaj korpoj de nia sunsistemo (Suno, Luno, planedoj) NENIAM moviĝas ekster de tia ĉiela bendo, kiu ne havas pli ol 14 gradojn da larĝo. Se oni pligrandigas iomete tiun ĉi bendo, oni havos pli larĝa areo, kie la Zodiakaj Stelaroj troviĝas. Do, la Suno, la Luno kaj la planedoj ŝajnas trairi sur tiuj ĉi Zodiakaj Stelaroj, kiuj kutime estas nur dek du. Tiuj stelaroj ŝanĝigas siajn formojn tra jarmiloj kaj povas aperi en la zodiaka bendo iun novan stelaron. Ekzemple, Ofjuko aperis inter Arkpafanto kaj Skorpio. Sed oni devas klarigi, ke la fizikaj Zodiakaj Stelaroj ne estas ekzakte la Zodiakaj Signoj. Tiuj ĉi estas du malsamaj aferoj.
Bildo 1-a. Kluku sur la bildo por pligrandigi ĝin. |
En Bildo 1-a ni vidas la sunsistemon. Ekster la orbito de Plutono formiĝas (ŝajne) la Zodiaka bendo. Sur tiu ĉi bendo oni povas vidi ĉiujn Zodiakajn Stelarojn, eĉ tiujn, kiuj kutime ne estas oficiale rekonitaj, ekzemple Ofjuko. Kelkaj el tiuj fizikaj zodiakaj stelaroj estas pli grandaj ol la aliaj. La Zodiakaj Signoj estas alia afero: ili estas segmentoj egallongaj je 30 gradoj sur la sama Zodiaka bendo, kie la fizikaj stelaroj troviĝas. La 30-gradaj segmentoj astrologiaj havas la nomojn, kiujn ni jam konas: Virŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, kaj cetere. Tamen la Zodiaka Stelaro Virŝafo ne troviĝas ekzakte en la 30-grada segmento astrologia, kiun ni nomas Virŝafo. Iam estinte la stelaro Virŝafo ja estis en tiu 30-grada segmento, sed, kaŭze de la precesio de la ekvinoksoj, la Unua Punkto de Arieso (Virŝafo) translokiĝas tre malrapide, paŝante sur la Zodiakaj Stelaroj. Nuntempe la grado nul (aŭ Unua Punkto de Arieso) de la astrologia Virŝafo troviĝas sur la stelaro Fiŝoj. Kelkaj jardekoj estonte tiu ĉi punkto eniros Akviston, inaŭguronta la Eraon de Akvisto. Pro tiu malsameco inter la Zodiakaj Stelaroj kaj la Zodiakaj Signoj (kiuj ĉiam estas nur dek du), Ofjuko ne indas iĝi Zodiaka Signo. Kaj kaŭze de la precesio de la ekvinoksoj, la fizikaj Zodiakaj Stelaroj ne egalas al la astrologiaj.
Suscribirse a:
Entradas (Atom)
La Zodiakaj Signoj
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Oni ne sukcesis subteksti la videon, kaj la traduko al Esperanto de youtube ne estas bona, do oni metis la tekston de la video ĉi malsupren,...
-
Ĉi-jare dum la 2a Virtuala Kongreso de Esperanto, dum 25 minutoj ni prezentos la klubon. Tio okazos je la 17:30 UTC. Se vi estas partoprena...