4 ene 2011
Tiel estos la ĉielo dum la jaro 2011 (Dua Parto).
2 ene 2011
Tiel estos la ĉielo dum la jaro 2011 (Unua parto)
2) Nepre ne provu vidi la konjunkciojn de
4) Pri la retroira movo de la aliaj planedoj mi publikigos en venonta artikoleto.
23 dic 2010
La plej bona tempo de la jaro por fari ion.
19 dic 2010
La du ĉefaj zodiakaj signoj de oni
18 dic 2010
Retroira movo de Merkuro
12 nov 2010
Kelkaj ideoj pri la tri planedaj konjunkcioj okazantaj nuntempe.
11 nov 2010
Tri planedaj gravaj eventoj nuntempaj.
Konjunkcio inter Merkuro kaj Marso
Konjunkcio inter Jupitero kaj Urano
Konjunkcio inter Plutono kaj la Luna Norda Nodo
5 nov 2010
25 sept 2010
LA SIGNOJ, LA KONSTELACIOJ, KAJ LA ANTAŬCEDO DE LA EKVINOKSO
LA EKLIPTIKO
24 oct 2007
LA NATURA RADO ( ASTRA DIAGRAMO, MAPO, TEMO AŬ ĈARTO)
Desegnu unu grandan cirklon; poste dividu ĝin en 12 partojn po 30 gradojn ĉiu el ili, laŭ la desegnaĵo kiun ni donas ĉi sube.
La lineo horizontala en la orienta punkto (kutime ĉe via maldesktra flanko), kiu dividas la 12-a Domo disde la 1-a Domo, oni nomas "ascendanto" ( ankaŭ ascendejo aŭ supreniranto)) kaj montras la verton de la 1-a Domo. Desegnu la glifon de Arieso, tie kie la horizontala lineo tuŝas la cirklon. Ĝuste la kontraŭa punkto en tiu ĉi horizontala lineo oni kutime nomas "descentanto" (ankaŭ descendejo), kaj disiĝas la 6a domo disde la 7a domo.
Poste, malsupreniru 30°, en la kontraŭhorloĝa direkto; kaj tie faru streketon super la cirklon. Tie estas la divid-punkto inter la 1-a kaj 2-a Domoj. Desegnu ĉi tie la glifon de Taŭro. Faru same kaj skribu la glifojn de ĉiuj aliaj signoj, finigante per la glifo de fiŝoj.
LA ASTROLOGIA ALFABETO
Oni ankaŭ nomas ilin glifojn .
Jen ili: http://eo.wikipedia.org/wiki/Zodiako
1 oct 2007
KIO ESTAS HOROSKOPO?
15 ago 2007
KIO ESTAS LA SIGNOJ?
Tiel, la signoj estas kalkulitaj komencante ekde tio, kio la astrologoj nomiĝas eniron en Virŝafo, aŭ la punkto kie la Suno atingas la 0° de Virŝafo. Tiu punkto nun estas lokita en la konstelacio de Fiŝoj.
Se vi trovas iun kiu scias pri astronomio aŭ pri siderala astrologio, klopodos ridindigi vin kaj malfidi je vi kaj viaj ideoj pri astrologio. Ambaŭ pravas pri siaj opinioj, ĉar parolas pri la sama afero, kaj vi jam estas avertita ke nuntempe Virŝafo komencas en la konstelacio de Fiŝoj kaj ne en tiu de Virŝafo mem.
KIEL ONI DIVIDAS ASTROLOGION?
- NATURA AŬ FIZIKA : temas pri la influo de la planedoj sur la maroj, la klimato, la atmosfero kaj la sezonoj.
- MONDUMA AŬ JUSTICA: temas pri astrologio de la nacioj, ŝtatoj, pri ilia ekonomio kaj la politikaj cikloj.
- NASKIĜA AŬ GENETIKA: estas astrologio pri la individuoj kaj la studado de iliaj naskiĝmapoj.
- HORARA: temas pri la studado de iu difinita demando, kiu okazas en difinitaj loko kaj momento
KIO ESTAS ASTROLOGIO?
Astrologio ankaŭ traktas kun la anguloj inter la planedoj kaj la observado de iliaj efektoj sur la homaro. La signoj estas maniero dividi la ĉielo; la Domoj ankaŭ, malgaru tio ke ili baziĝas en la naskiĝloko. La signo povas esti konsiderita kiel agad-kampo; la Domo estas la loko kie okazas la agon, kaj la planedo estas la ekagad- povo aŭ forto.
Astrologio instruas nin pri la ekzisto de harmonio kaj simetrio en la universo, kaj ke ĉiuj ni estas parto de unu ĉio. Tiel, oni devas klopodi kompreni astrologion kiel filozofio, kiun helpas klarigi la vivon, kaj ne kiel prediktiva arto aŭ scienco. La celo de astrologio ne estas kulpigi la planedojn pro tio, kio okazas al ni, sed male, lerni pri ni per la planedaj indikoj. Kiam ni vidas nin klare, ni povas malkovri nocajn ecojn en ni mem, kaj tiel niaj vivoj povas igi pli plenaj, pli produktivaj kaj cel-plenplena.
17 abr 2007
KIAL STUDADI ASTROLOGION?
- ĜI ESTAS SIMBOLA LINGVO: Pli ol arto, astrologio estas lingvo. Ĝi donas simbolajn ŝlosilojn por distingi kaj esprimi nuancojn en la menso de la popolo. Ĝi povas esti eksterordinare riveliga kiam oni sukcesas kompreni sin mem kaj aliulojn. Laŭ la lumo de astrologia ĉarto, pluraj agoj kaj motivigaj fortoj en la popolo subite prenas malsaman dimension- kaj la astrologia interpretado donas la signifojn-.
- MEM MALKOVRO: Astrologio estas povuma ilo por mem malkovrado. Granda parto de la esenca studado en astrologio estas studi la propran ĉarton, en preskaŭ ĉiaj eblaj modoj, klasdesegnaĵoj, ktp. Ĉiu nova maniero por desegni la ĉarton, estas alia spegulo, ŝancon por reflekti specialan eron de si mem. Baldaŭ vi elkovros ke tiujn bazajn elrigardojn pri vi mem, rapide ŝanĝos kaj nova lumo permesos al vi malkovri la kialojn de viaj agoj kaj elektoj en la pasintenco. Novaj ŝlosiloj kaj facetoj estos rivelitaj kaj permesos al vi ekkomenci transformigan laboron de via esto.
- STUDADO DE SIMBOLISMO : Astrologio estas eble la plej ampleksa sistemo starigita pri simbola pensado. Tial, ĝi estas vera vojo por eniri en la studado de simbolismo, kiu poste povas esti aplikata al ĉiuj kampoj, ekde plantoj ĝis sonĝoj, tra medicino kaj kemiaj disvolviĝo.
23 ago 2006
LA PLANEDOJ TRA LA UNUA DOMO
LUNO :Emociaj pli-malplioj
MERKURO :Sociaj komunikadoj kaj aktivecoj
VENUSO :Beleco kaj pligrandiĝo de persona ĉarmo
MARSO :Agresemaj impulsoj
JUPITERO: Ebla pligrandiĝo de pezo
SATURNO: Lacemo kaj manko da viveco
URANO :Nervozismo kaj troa aktiveco
NEPTUNO: Emo al reviĝo
PLUTONO : Drastaj personaj ŝanĝoj
27 mar 2006
JUPITERO EN ASTROLOGIO
Fiziologie ĝi rilatas la hepato, la arteria sango, la grasoj, la flarsenso, la posta lobulo de la pituitaria glando, kiu regas kreskiĝo. Ĝi povas pligrandigi dikecon en la matureco.
Jupitero domicilias ĉe Arkpafanto.
12 mar 2006
MARSO EN ASTROLOGIO
Ĝi rilatas al la viraj seksaj glandoj, la urogenitala aparato, la suprarena sistemo, la sango, la ruĝaj globetoj, la kapo, la nazo kaj la muskola sistemo.
Ĝi regas aŭ domicilas en Arieso.
VENUSO EN ASTROLOGIO
Venuso montras la plaĉojn rilate al modo, persona imago, beleco kaj arto; krome kiel estas la ideo pri amo, kia estos la plej eltirema partner(in)o, la fianĉiĝaj rilatoj aŭ la distraj kaj manĝaj plaĉoj. Estas do ĉio kio plaĉas al mi.
Fiziologike Venuso rilatas al vejnosa circukado, lumba regiono, renoj, gorĝo, kolo, ovarioj,pankreto, tiroida glando, la ekstera parto de la inaj seks-organoj, la tuŝosenso kaj paratiroidoj.
Venuso regas aŭ domicilas en Taŭro kaj Pesilo.
4 mar 2006
MERKURO EN ASTROLOGIO
Tiel, ĉiu homo bezonas komuniki siajn pensojn kaj starpunktojn.
Fizike, Merkuro rilatas kun la spira sistemo, la sens-organoj, la nervoza sistemo, la glandulo tiroido, la mensaj kapabloj, la spiro, la ŝultroj, la brakoj, la manoj, la kunordigo de la movad-sistemo, la pulmoj kaj cerbo. Krome, ĝi regas ankaŭ ĉio kio rilatas al inteligenteco, movileco, adaptiĝo, la racio, la memesprimado, la percepto, la junaj homoj, la verkistoj, la komunikistoj, la instruistoj kaj vojaĝantoj.
Kun Merkuro troviĝas la personoj ŝanĝemaj, entreprenemaj, emaj ĉion scii sed superflue; ankaŭ ĝi donas elokventeco kaj facileco je parolo. Ĝi estas la plej adaptiĝema kaj movila el la astroj.
Ĝia domicilo troviĝas en Ĝemeloj kaj Virgulino.
LA LUNO EN ASTROLOGIO
Ĝi tre intime rilatas kun la instinkto, la emocioj, la memoro, la protektado, ĉio kio hejmas, la domŝatego, la rolo kiel patro aŭ patrino, la familiaj sentoj, la patriotismo, la nutrado, la fruktodono kaj la patrino. Krome, ĝi konektiĝas kun la mondo de la sonĝoj, la nekonscio, ĉio kio estas fantazio, la kapablojn imagan kaj poetan. Sed ankaŭ ĝi asocias kun mallaboremo, la ripozo, la timemo. La luno regas la pretigadon, komercadon kaj ellaboradon de nutraĵoj.
LA SUNO EN ASTROLOGIO
Ĝi estas asociigia kun la koro, la dorso, la frunto, la dekstra okulo, la vertebra kolumo, kaj la arteroj kaj vejnoj kiuj akvumas la homan korpon. Malfacilaj aspektadoj je tiu ĉi planedo faras ke la persono estu ema je suferi en tiuj ĉi organoj: koro kaj cirkula sistemo.
Ĝi ankaŭ rilatas al la viveco, digneco, la vireca principo, la memfido, la memestimo, la boneco, la viro kaj la patro.
Ĝia domicilo estas Leono.
13 dic 2005
2003 UB313
2003 UB313 estas la en 2005 malkovrita 10a planedo de nia sunsistemo. Oni ĝin jam observis en la jaro 2003, sed nun venis konfirmo ke efektive temas pri planedo. La malkovrintoj estas Mike BROWN, Chad TRUJILLO kaj David RABINOWITZ.
La provizore nomita nova planedo 2003 UB313 havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono kaj troviĝas je distanco de 97 foje la distanco inter la tero kaj la suno.
Malkovro
Je la 21a de oktobro 2003 per la teleskopo de Samuel-Oschin oni jam prenis fotojn de UB313, sed oni nur malkovris ke la astro moviĝis kiam 15 monatojn poste je la 8a de januaro 2005 re-ekzamenis la fotojn. La malkovron oni anoncis al la gazetaro je la 29a de julio 2005.
Karakterizoj
La nova planedo turniĝas en orbito kun dekliva angulo de 45 gradoj ĉirkaŭ la suno. Tio estas la ĉefa kaŭzo kial oni nur nun malkovris la planedon; ĝis nun malmultaj personoj tie serĉis.
Planeda statuso
2003 UB313 same kiel Quaoar, Varuna kaj ankaŭ Plutono estas Kuiperzona objekto. Plutonon oni ĉiam konsideris kiel planedo, la ceterajn ne. La malkovro de 2003 UB313 klarigegas la bezonon je difino de planedo. Multaj sciencistoj opinias ke Plutono ne estas planedo aŭ, se Plutono tamen estas planedo, ke ankaŭ multaj aliaj objektoj nomiĝu tiel.
11 dic 2005
NEPTUNO
* Diametro: 49.528 km
* Liberiga rapido: km/s
* Pezo: 102,47 . 1024 kg (17,15 da Tero)
* Loko: la 8-a planedo, 4 504,30 milionoj km for de la Suno (30,06 AU).
* Tago: 57,78 ks (16h 3m)
* Jaro: 5 200,3 Ms (164,79 Ter-jaroj)
* Gravito: 11,6 m/s2 (1,18 da Ter-gravito)
* Temperaturo: 48 K
* Atmosfero: 74% hidrogeno, 25% heliumo, 1% metano
* Koloro: blua
* Lunoj: 13 (5 sennomaj): Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Tritono, Nereido, S/2002 N 1, S/2002 N 2, S/2002 N 3, Psamato, S/2002 N 4
* Eltrovinto: Adams en 1846, sed ĝia ekzisto kaj eĉ loko estis antaŭkalkulita de matematikistoj el la movo de Urano.
* Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.
PLUTONO
- Nomo: Plutono (Sol IX)
- Alteco: 2,34 Mm
- Maso: 1,32 . 1022kg (0,0022 de la Tero)
- Loko: la 9-a planedo, 5,91352 . 1012m for de la Suno (39,44 A).
- Tago: 552,1 ks (6t 9h 22min)
- Jaro: 7,8163 Gs (247,69 terjaroj)
- Gravito: 0,49 m/s2 (0,05 de la tergravito)
- Temperaturo: 37 K
- Atmosfero: metano kaj nitrogeno
- Koloro: nekonata
- Satelitoj: 3 (2 sennomaj): Ĥarono, S/2005 P 2, S/2005 P 1
- Eltrovinto: Clyde TOMBAUGH, en la jaro 1930
- Naskiĝtago: antaŭ 4,6 . 109 jaroj.
Plutono estas nuntempe la plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaŭ unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Ĉar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno, ol Neptuno, ĝi eble iam estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima de la Suno, ol Neptuno, ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999. Ĝi nun restos la naŭa planedo ĝis la jarcento 23-a).
Plutono havas atmosferon de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusajn glaciojn.
Ĉu estas Plutono vera planedo? Ĝi estas tre malgranda: Merkuro estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo (luno), Ganimedo, Kalistoo, Titano (luno) kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis ties vera luno. Aliflanke, Plutono povas esti nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (inter 30 A kaj 100 A), estante frato de la asteroido Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la strio de Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno.
Du novaj satelitoj eble estis malkovri en 2005.
La Zodiakaj Signoj
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Oni ne sukcesis subteksti la videon, kaj la traduko al Esperanto de youtube ne estas bona, do oni metis la tekston de la video ĉi malsupren,...
-
Ni komencis grandan laboron por unuecigi la vortumadon en la retejo pro tio, ke diversaj artikoloj uzas malsamaj vortoj por la sama afero....