19 nov 2005

Suno

suno kun ekflamegoj

La Suno estas mezgranda, flava stelo, kiu estas la centro de nia sunsistemo. La planedoj kun siaj lunoj, la asteroidoj, la kometoj, kaj la meteoroidoj iras ĉirkaŭ nia suno. La suno estas la sola korpo aŭ astro de la sunsistemo, kiu eligas ĝian propran lumon.

Kiel la aliaj steloj en la universo, la suno estas grandega globo de varmegaj gasoj. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la suno. La stelo plej proksima al la suno estas Alpha Centauri. La lumo de tiu stelo bezonas 4,35 lumjarojn por atingi la Teron. La lumo de la suno bezonas nur 8,3 minutojn por atingi nin.

La maso de la suno konsistas precipe el hidrogeno (pli da 75%) kaj heliumo kaj 70 aliaj elementoj. Sed la suno estas tiel varmega, (de 5.500 ĝis 15.000.000 gradoj Celsiuso), ke tutaj la elementoj tie estas en la gasa stato, aŭ eĉ plasma stato (t.e. miksaĵo de nukleoj kaj elekronoj senligaj). La suna maso estas 331.950 fojojn pli granda ol la maso de la Tero. La diametro de la suno estas 1.400.000 km.

Astrologia simbolo de Suno
Pligrandigu
Astrologia simbolo de Suno

La suno estas speco de granda nuklea forno. Per nuklea fuzio la suno eligas varmon kaj lumon, kiam la hidrogeno konvertiĝas en heliumon. Sed tio estas tre longa procezo. La sciencistoj taksas, ke la suno formiĝis antaŭ 4.600.000.000 jaroj, kaj ĝia vivo daŭros 5 mil milionojn da jaroj plu.

Ni povas vidi la sunan koronon dum totala suna eklipso. Tiam la astronomoj povas studi la grandajn ekflamegojn, kiuj elĵetiĝas de la suna kromosfero. Ili ankaŭ studas la sunmakulojn, kiuj povas fari perturbojn en la teraj telekomunikadoj. (Averto: oni ne devas rigardi rekte la sunon.)

Kiel brilas la Suno ?

La giganta kvanto de energio kiu elradias de nia Suno dum kvin miliardoj da jaroj estis longdaŭra enigmo por astronomoj. Kiaj energio-fontoj povus provizi tiom da energio dum tiom longa epoko? Se la tuta Suno estus farita de karbo, ĝia brul-energio sufiĉus nur por kelkmiloj da jaroj. Gravita energio - malrapida ŝrumpo de la Suno pro la propra pezo - povus daŭri nur 30 milionojn da jaroj. La mistero de la suna energio solviĝis nur en la 20a jarcento kiam oni malkovris la nuklean energion. Evidentiĝis, ke la sola fonto kiu estas sufiĉe abunda por klarigi la sunan energion estas nuklea brulado. Kvar nukleoj de hidrogeno, la elemento plej abunda en la Suno kaj en la Universo, kunfandiĝas al unu nukleo de heliumo. Tia brulado provizas la energion de ĉiuj steloj en la "ĉefa sekvenco", kiel nia Suno. Kiam elĉerpiĝas la provizo de hidrogeno en la stela centro, heliumaj nukleoj povas bruli kaj produkti pli pezajn nukleojn kiel karbono, nitrogeno, oksigeno ktp.


La plejparto de antikvaj socioj diigis la Sunon (Helios, aspekto de Apolonio en greka mitologio, Sol en romia mitologio), kaj aktualaj novpaganoj kultas ĝin kiel aspekton de la Virdio. La suno, kiel la plej videbla astro, formas la bazon por multaj kalendaroj, inkluzive de la Okcidenta gregoria kalendaro. La tago dimanĉo nomiĝas por la Suno en la angla (Sunday) kaj en la germana (Sonntag). En alkemio kaj blazono, la Suno asociiĝis al la metalo oro.



Sunsistemo
Suno | Merkuro | Venuso | Tero | Marso | Jupitero | Saturno | Urano | Neptuno | Plutono | 2003 UB313
Listo de la objektoj de la sunsistemo.

Ŝafo aŭ Virŝafo

VirŝafoŜafo, latine Aries, estas stelfiguro de la Zodiako

La steloj de Aries estas malfortaj. La plej gravaj estas α Ari (Hamal) kaj β Ari (Sharatan).

Laŭ Astrologio, Ŝafo estas zodiaka signo por naskitoj inter la 21-a de marto kaj la 19-a de aprilo. La ĝustaj datoj laŭ la siderea zodiako estas la 19-a de aprilo ĝis la 13-a de majo.

La Zodiako

La zodiako estas la zono de konstelacioj, kiun la Suno trapasas, vidita el la Tero. La linio tra kiu la Suno sin movas estas nomata ekliptiko; la zodiako estas la zono, 8 gradojn norden kaj ok gradojn suden, en kiu ankaŭ la Luno kaj la planedoj sin movas (ĉiam viditaj el la Tero). Nur Plutono iafoje vagas eksteren.

Tradicie, laŭ astrologio, estas 12 konstelacioj de la zodiako (la datoj estas kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio laŭ Okcidenta astrologio):

signonomo latine de ĝis
Ŝafo Aries Mar 21 Apr 19
Taŭro Taurus Apr 20 Maj 20
Ĝemeloj Gemini Maj 21 Jun 21
Kankro Cancer Jun 22 Jul 22
Leono Leo Jul 23 Aŭg 22
Virgulino Virgo Aŭg 23 Sep 22
Pesilo Libra Sep 23 Oct 22
Skorpio Scorpius Okt 23 Nov 21
Sagitario Sagittarius Nov 22 Dec 21
Kaprikorno Capricornus Dec 22 Jan 19
Akvisto/Amforo Aquarius Jan 20 Feb 18
Fiŝoj Pisces Feb 19 Mar 20

Laŭ astronomio, estas 13 konstelacioj de la zodiako (kun la datoj kiam la Suno estas en ĉiu konstelacio kaj la daŭro):

signonomo latine de ĝis daŭro (tagoj)

Ŝafo Aries Apr 19 Maj 13 25
Taŭro Taurus Maj 14 Jun 19 37
Ĝemeloj Gemini Jun 20 Jul 20 31
Kankro Cancer Jul 21 Aŭg 9 20
Leono Leo Aŭg 10 Sep 15 37
Virgulino Virgo Sep 16 Okt 30 45
Pesilo Libra Okt 31 Nov 22 23
Skorpio Scorpius Nov 23 Nov 29 7
Ofiuĥo Ophiuchus Nov 30 Dec 17 18
Sagitario Sagittarius Dec 18 Jan 18 32
Kaprikorno Capricornus Jan 19 Feb 15 28
Akvisto/Amforo Aquarius Feb 16 Mar 11 24
Fiŝoj Pisces Mar 12 Apr 18 38

11 nov 2005

Astrologio laŭ Vikipendio

Astrologio estas interpreta sistemo, kiuj provas kunligi ĉielan movadon de la astroj sur la zodiako, plano de la suna translacio laŭ tercentra vidpunkto, al samtempaj okazaĵoj en la vivo, bazitaj sur propra astrologia sistemaro nomita "astra ĉarto", kiu konsideras la ekliptikan longitudon de la planedoj (inkluzive, pro historiaj kialoj, suno kaj luno), iliajn interangulojn (aspektoj), la signojn de la planedoj kaj la surteran projekcion de tiu sistemo (teraj domoj). Astrologiistoj uzas la dividon de la loka ĉielo en 12 partoj, la zodiako en 12 signoj kaj la situon de la suno, luno, kaj planedoj videble tiam kaj tie homo naskiĝis por prognozi sian vivon kaj personecon.

Astrologio ne estas la sama kiel astronomio. Astrologoj dividas la zodiakon en 12 signoj, malgraŭ la ekzisto de 13 konstelacioj, laŭ nuna astronomio, kiuj estas intersektitaj de la plano de ekliptiko (zodiaka plano). Astronomoj kaj astrologoj uzas la saman ĉielan sistemon, tamen etendas sian analizon laŭ propraj metodoj. Astronomio estas scienco kaj haltas en la konsidero de la ĉielo mem kaj astrologio estas interpreta sistemo por aliaj simbolismaj kurilatoj de la astroj al teraj okazintaĵoj aŭ okazontaĵoj. Do, astrologio, dependas de kredo por siaj konstatoj, kaj scienco ne. Ĉar ili pensas ke astrologio ne sekvas sciencan metodon, plejpartaj Okcidentaj sciencistoj konsideras astrologion kiel pseŭdosciencon. Tamen, al la astrologoj ne koncernas la konsideroj de scienco por sia hodiaŭa praktikado. Statistike, ĉirkaŭ 75 % de legantoj de tagĵurnaloj legas horoskopan sekcion.

Tamen, astrologio iufoje profunde interligis kun astronomio: nome la fondinto de la okcidenta astrologio nomita Ptolemeo kiu estis matematikus kio signifis, en la dua jarcento post Jesuo Kristo, fakulo pri matematiko, astrologio kaj astronomio, laŭ nia moderna terminaro. Sed la divido inter la tri fakoj tute ne ekzistis tiatempe kaj klara disigo inter la tri sciencoj komenciĝis nur ĉirkaŭ Galilejo. Li eble estis la unua, kiu uzis sciencan metodon por ekzameni senopiniajn asertojn pri la ĉielo.

Multaj estimatoj el frua astronomio ankaŭ estis astrologioj, inkluzivante Tycho BRAHE, Johannes KEPLER, kaj Galilejo mem. Isaac NEWTON kelkfoje ekzempliĝis kiel astronomiisto, sed proponita pruvo ne staras bone al strikta ekzamenado. Ne ekzistas iu ajn vorto skribita per mano de Newton pri la subjekto, kaj la kelkaj libroj de lia librejo kiuj menciis astrologio, ĉefe priigis aliajn subjektojn.

Astrologio eligis el Babilonio. Tre frue ĝiaj konceptaĵoj disvastiĝis orienten ĝis Hindio (kie ĝi iĝis kaj ĝis nun restas grava preokupo en la vivo, edziĝoj kaj elekto de tagoj, ktp) okcidenten en Egipto (en Dandera troviĝas fama zodiako, la plej malnova plutrovebla), Grekio kaj tial poste moderna Okcidenta kulturo.

4 nov 2005

Saluton! Bonvenon al nia ttt-ejo pri astrologio en esperanto. Espereble vi ĝuos ĝin.!!

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...