22 may 2022
La Zodiakaj Signoj
8 mar 2015
La Ecoj de la Zodiakaj Signoj
ECOJ DE LA SIGNOJ
|
13 oct 2012
Astrologio kaj la sciencistoj
Astrologio estas konosistemo, unu el multaj. Scienco estas moderna konosistemo, sed ankaŭ ekzistas aliaj konosistemoj pli malnovaj kaj malpli materiismaj ol la scienco: la numerologio, la taroko, la kiromancio, la kamparana terkulturado, la gastronomio, ktp. Kelkaj el ĉi tiuj konosistemoj ŝajnas sciencaj, aliaj estas klare artoj, aliaj ŝajnas esti kombinaĵo el arto kaj scienco. Ili estas diversaj kaj liberformaj en siaj internaj koherecoj, male ol nia moderna scienco, kiu estas plej struktura kaj plej sistema ene de sia propra denaska materiismo.
La "scienca" verko baziĝas klare sur evidentaj simpligoj, troigoj kaj ĝeneraligoj. La "astrologio" taksata de tiu sciencisto ne estas la profesia, la rafinita kaj kompleksa astrologio (ekzemple de Dane Rudhyar aŭ de Julia kaj Derek Parker). Plej ruze, la sciencistoj kritikaj al astrologio analizas kaj taksas la version "pop" de la astrologio, tiun misan svagan astrologion profitatan de revuoj kaj televido. Kaj ankaŭ plej ruze la sciencistoj argumentas, ke astrologio devas esti simpla por esti vera aŭ scienca. Ĉu ne disponeblas pli kontraŭscienca argumento ol tiu ĉi lasta? Mi ne asertis ankoraŭ, ke astrologio estas iu scienco, sed... Ĉu biologio, fiziko, kosmologio, genetiko, geologio, ktp, estas simplaj?
En mia hispanlingva blogo mi publikigas multe pri astrologio. Ne kiel rimedo por konvinki aŭ varbi "kredantojn", sed kiel prezentado de la astrologiaj teorioj kaj kiel oni povas science trakti tiujn teoriojn. Kompreneble mi ne estas sciencisto, sed tre ofte, fakte tro ofte, la skeptikaj argumentoj kontraŭ astrologio estas tiom mallogikaj kaj tiom kontraŭsciencaj, ke mi ne povas ilin ne ridindigi kaj analizi. Tio intelekte amuzas min! Mi notis, ke preskaŭ la duono de miaj artikoloj pri astrologio en mia hispanlingva retnotejo konsistas fakte el analizoj de la logikaj trompoj kutimaj en la skeptikaj "raciaj" "sciencaj" argumentoj kontraŭ la astrologio. Tio certe atestas malbone pri la astrologi-malŝatantoj kaj pri ilia malplaĉo, kiu plej ofte rilatas neniel al la nebiasa serĉado de la scienca vero.
1 ago 2012
La signo de la lingvo internacia: Leono!
La astra karto de la Unua Universala Kongreso de Esperanto. La astra karto estas kvazaŭ kartografio de la ĉielo dum iu traktata momento aŭ dato kaj super iu specifa loko de la Tero. |
Filmero de la ĉielo je la 9a de aŭgusto 1905 super Francujo. La astra karto supren montras grafike tion, kion ni vidas en tiu ĉi filmero. La ruĝaj linioj estas la orbitoj de la planedoj. |
La astra karto de Johann Martin Schleyer kaj la emblemo de Volapuko. Estas interesa la uzo de la kaduceo, kio estas tradicia simbolo de planedo Merkuro (kaj de Hermeso), kiu regas la komercon. |
23 dic 2010
La plej bona tempo de la jaro por fari ion.
25 sept 2010
LA SIGNOJ, LA KONSTELACIOJ, KAJ LA ANTAŬCEDO DE LA EKVINOKSO
15 ago 2007
KIO ESTAS LA SIGNOJ?
Tiel, la signoj estas kalkulitaj komencante ekde tio, kio la astrologoj nomiĝas eniron en Virŝafo, aŭ la punkto kie la Suno atingas la 0° de Virŝafo. Tiu punkto nun estas lokita en la konstelacio de Fiŝoj.
Se vi trovas iun kiu scias pri astronomio aŭ pri siderala astrologio, klopodos ridindigi vin kaj malfidi je vi kaj viaj ideoj pri astrologio. Ambaŭ pravas pri siaj opinioj, ĉar parolas pri la sama afero, kaj vi jam estas avertita ke nuntempe Virŝafo komencas en la konstelacio de Fiŝoj kaj ne en tiu de Virŝafo mem.
3 dic 2005
Kankro
Kankro latine Cancer estas stelfiguro de la Zodiako
Astronomio
ĉefaj steloj kaj ĉielaj objektoj:
Ne estas en tiu stelfiguro rimarkinde videblaj steloj, plej brilaj estas magnitude 3 aŭ pli.
- la plej brila estas asellus borealis distanca 220 l.j. precize lokita sur la Ekliptiko
- cetere videblas nudokule kiam ĉielo bone nigras la stelamaso M 44, distanca 515 l.j.
Astrologio
Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « kankraj »
- virinoj :
-
- Korpo kaj sano
Ili surhavas mienon el mildo, trajtoj, kiuj plurestas longtempe infanaspektaj, “cervina okulo » konstante iel “ĉaspersekutita”, aŭ gandaj okuloj, kiuj “manĝas la vizaĝon”, ŝi estas pli kortuŝa ol bela. Ŝi precipe havas multe da ĉarmo, beletan freŝan haŭtkoloron, rideton tre junan eĉ ĝis dum maljuneco. Trovatas du ĉefaj tipojn da ili : la « infana-virino », kaj la « nutreca patrino », sed foje la du renkontiĝas samtempe ĉe la sama virino. Ŝi havas emon malbonfartiĝi ekde kiam ŝi havas zorgojn aŭ angorojn, somatikeco (akiro de malsanoj ŝajne korpaj sed kaŭzitaj pro psikostato) oftas. La "kankraj" emas ricevi pezajn krurojn kaj reteni patologie akvon en la histoj. Al ili ofte “doloras ĉie”, spertas abruptajn kramfojn. Ili havas nervosistemon fragilan, emocieman naturon, ilia saneco dependas de ilia feliĉo. Ofte ili trovas sian ekvilibron en patrineco, kaj amegas infanojn. Ili facile ekploras, malamas maljunecon, tiun de aliuloj, kaj sian propran eĉ pli, eĉ iĝintaj mem maljunaj ili plu kritikas la maljunulinojn !
-
- Kiel ŝi reagas ?
La „kankra“ virino multe revas. Infano ŝi ŝategas maski sin. Ŝi ege emas mensogi, aplombe, per bezono maskvesti la veron. Ŝiaj juĝokapablo ĝenerale estas falsita per sia subjektiveco. Ankaŭ ĉi tie patrineco povas igi ŝin malsama persono : pli respondeca, kun abruptaj ekflgroj da ordonemo, kaj pli da mensforto, ŝi ofte interesiĝas plu nur pri sia idaro. Maltrankvileco igas ŝin elspezi monon, aĉetante sian tujan revaĵon por konsoli sin, eĉ se ŝia buĝeto ne prudente permesus tion. « Fikseco » je la infanaĝo estas ege forta, ĝis plej alta aĝo. Foje oni trovas ŝin maljuna fraŭlino, neniam dicidinte forlasi siajn gepatrojn ; tiam ŝi enfosigos ilnn kaj malsanniĝos, ne elportante nek iliaj mortoj, nek sian solecon. Ŝi estas ege sociema, nehontema, kaj sensinĝena, ridema, petolema.
-
- Je kio ŝi taŭgas ?
Trovatas ŝi en ĉiuj la profesioj « patrinecaj » : bebovartistinoj, psikilogoj por infanoj, rekapabligistino, flegistino, ktp. Ŝi ofte ricevas kvazaŭ miraklajn rezultojn dank’ al la kontaktema virto, kiun ŝi havas kun junuloj. Ŝi povas sukcesi ankaŭ en profesioj kaj agadoj rilataj al doma ornamo, meblaro. Dotita de fantazpovo kaj poezisento, ŝi verkas porinfanajn fabelojn. Ŝi havas senton pri koloro, desegnarto kaj pentrado allogas ŝin. Ŝi faras bonajn fotojn. Ŝi estas ofte aktorino aprezita pro ties ĉarmo kaj kvvazaŭ natureco.
-
- Kiel ŝi amas ?
Ŝi estas foje iom neŭroze « infano-virino », kio lasas ŝin malkontenta, kio daŭre malekvilibras ŝin. La ekvilibra kankra virino strebos edziniĝon kaj infanojn, se ŝi devas iam elekti inter sia profesia kariero kaj siaj infanoj, ŝi elektos la infanojn. Ŝi ofte dediĉas al tiuj ĉi malutile al sia edzo, kiu povas tiam iĝi ĵaluza je la infanoj.
- viroj:
-
- Korpo kaj sano
La korpo emas esti remburita, la karno pala. Mieno iom nematura. Li estas iel la « nostalgia poeto », kun la malkarnaj lipoj la okulo kvazaŭ revema, rigardanta preter la videblaj formoj. La unua malsano de la kankrulo estas ties hipoĥondrio, li konstate timas esti malsana, kaj fantaziigas al si malsanojn, kies li fine spertas simptomojn. Li timas morton kaj doloron, plezuriĝas priskribadante siajn malordojn, kuracigas sin per tri kuracistoj samtempe, senĉese fonante por partigi al ili siajn ektimojn. Kiam li sentas sin malbone, li instaliĝas en regresa stato: tio povas esprimiĝi per troa dormemo, drinkemo, aĉetado de kukoj aŭ per malplenigi sian fridujon dumnokte, au travagi la urbon de trinkejo al trinkejo. Male al la trodormema kankrulo, estas ankaŭ tiu noktvagula, kiu ade trovas pretekstojn por prokrasti enlitiĝon, konjekteble subkonscia formo de lia timo kontraŭ morto. Ofte li suferas alergiajn malsanojn, urtikario, psoriazo. Li estas tre emociema kaj impresiĝema.
-
- Kiel li reagas ?
L « kankra » estas estaĵo ĉarma, sentema kaj revema, sed ĉefe li estas nelacigebla atentkaptiga rakontisto. Des pli ke li posedas bonegan memoron, sed ankaŭ imagpovon ! Sed lia plej valora doto estas tiu pri intimeco. Ĉe li oni tuj sentas bone, sensinĝena, en fido. Li estas la plej alloga amiko. Eble ĉar li havas la naturecon kaj spontanecon de infaneco. Kaj ankaŭ tiu animfreŝeco, kiu gardas lin kontraŭ ĉia maljuniĝo. Liaj reagoj estas elstare sujektivaj, li forte sentas tion, kion li spertas, kaj tio malhelpas lin elkateniĝi el sia emocia vidpunkto. Li logtempe plurestas «dika bebeto », ĉiam strebante al iu patrino. Lia komforto, dorlotita kaj protektita vivo, kiu favoras lian pasivan flankon ŝajnas al li nepraj. Fakte tiu falsa maldiligentulo laboras pli ol oni kredas, sed neniam li aspektas klopodi. Diletanto, ĉiontuŝulo, brila, kun multflanka inteligento, li interesiĝas pri mil temoj, en kiuj li malmulte enprofundiĝas, sed sentas.
-
- Je kio li taŭgas ?
Ĉio fantazia konvenas al li : kino, poezio, ĉefe romana verkado, ankaŭ pentrado (prefere “naiva” aŭ superrealisma). Li ankaŭ havas bonegan kontakton kun amasoj, kun virinoj, kun infanoj. Li do povas prosperi en alpublika profesio, ligita al klientaro, Aŭ pri modo, dekoracio. Lia gusto al komforto kaj doma vivo igas lin bona instalanto. Li havas instinkton pri la oportuna gaĝeto, kaj scias tiom bone gin aĉeti kiel ĝin vendi. Danĝero en lia profesia vivo: miraĝo. La emo rigardi siajn dezirojn kiel realaĵojn. Se li mensogas al aliuloj, estas ĉar li unue mensogas al si. Ĉio ĉiam estas tuj farota, li antaŭvidas mirindajn planojn, riĉeco staras ĉe la pordo , kontaktoj estas prenitaj, kaj li elspezas la monon, kiun li ne jam enspezis ….kaj neniam enspezos. Ankaŭ en la teoria penso li reagas tiel ; se li estas socialisto, la revolucio estas ĉiam por morgaŭ, eĉ la regresojn li diras ke estas akrigo de la klasbatalo kiu proksimigas venkon !
-
- Kiel li amas ?
Se li ne havas emojn samseksemaj (foje) li allogitas al virinoj, ofte pli junaj, al kiuj li estos ia patra figuro. Ili cetere ligiĝos facile al tiu spertula kaj nelacigebla amoranto. Diratas, ke li preferas kvanton al kvaliton, sed ankaŭ estas ĉar li plaĉas al la virinoj, kaj komprenas ilin plej bone, li tiom virineca mem. Li divenas ilin sentas ŝiajn dezirojn, kuntiras ŝin kun li en fantasian kaj mirindecan mondon. Sed li ne ĉiam facilas, malfidela, kaj eĉ pli maltrankvila, li povas fari kolerojn aŭ amajn ĉantaĝojn kaj plezuriĝi en kompleksaj sado-masoĉaj situacioj. Aliaj, pli stabilaj povas fariĝi bonajn kvietajn edzojn de afabla j virinoj, kiuj akceptos liaj etajn maniojn, plimalpli estos la reganto en la familio, kaj faros al li infanojn, kiuj li edukos perfekte, kun kiuj li scipovos ludi kaj kompreni. Male al la alia liaj pantofloj estos lia nura aventurŝipo
La Zodiakaj Signoj
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Oni ne sukcesis subteksti la videon, kaj la traduko al Esperanto de youtube ne estas bona, do oni metis la tekston de la video ĉi malsupren,...
-
Ni komencis grandan laboron por unuecigi la vortumadon en la retejo pro tio, ke diversaj artikoloj uzas malsamaj vortoj por la sama afero....