Mostrando las entradas con la etiqueta horospoko. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta horospoko. Mostrar todas las entradas

4 ene 2022

Kio estas astrologio?

Oni ne sukcesis subteksti la videon, kaj la traduko al Esperanto de youtube ne estas bona, do oni metis la tekston de la video ĉi malsupren, por ke vi povu kompreni la enhavon.


 

Ni kutimas vidi la horoskopojn en revuoj sed kiom veras en ĝi? Kia diferenco estas inter horoskopoj kaj astrologio? [Muziko] 

Astrologio estas la plej malnova scienco uzata dum jarcentoj de monarkoj por gajni vivojn kaj malhelpi la estontecon de tutaj nacioj.  Sed ĉu vi scias kial ni diras, ke ni estas Ŝafo, Taŭro, Ĝemeloj aŭ Kankro? Estas tre simpla: de la Tero ni vidas, ke la suno priskribas vojon aŭ imagan linion, kion ni nomas "ekliptiko"-n. Se ni dividas la ekliptikon tiam per egalaj sekcioj ni ricevas Ŝafon,  Taŭron, Ĝemelojn,  Kankron, Leonon, Virgon,  Pesilon,  Skorpion, kaj Sagitarion, Kaprikornon, Akvarion, Fiŝojn, 

Kiam la suno plenigas ĉi tiun ciklon,  pasis ĝuste 365,25 tagoj por tio, kion ni nomas "jaron aŭ sunan ciklon". Tio memorigas al ni horloĝon kies ĉefa mano estas la suno; horloĝo kiu markas la realon al kiu ni konformas.

Sed kial estas personoj de la sama signo kiuj estas tiel malsamaj inter si? Por klarigi tion necesas scii kiel vere funkcias astrologio. Rezultas, ke la suno ne estas la sola ĉiela korpo kiu kuras tra la ekliptiko. Ekzistas multaj aliaj kaj ĉiu havas sian funkcion, ĝian orbiton kaj ĝian ritmon. Ĉi tiu estas la ĉefa diferenco inter horoskopo kaj astrologio: dum la horoskopo konsideras nur la pozicion de la suno, astrologio enkalkulas ĉiuj ĉielaj korpoj de nia sunsistemo. La pozicio de tiuj planedoj en la momento de via naskiĝo, estas unika kaj neripetebla kaj povas traduki al naskiĝĉarto aŭ mapo, kiun la astrologo interpretos kaj analizos poste.

Ne estas facile legi ĉion ĉi ĉar ĝi enhavas centojn da variabloj kiuj spuras vian fizikan, biologian kaj psikologian profilon tre detale. Ĝi ankaŭ antaŭvidas eventojn en la kurson de via vivo.

Ĉu vi kuraĝas koni vian destinon? Ĉu vi kuraĝas malkovri vin mem? [Muziko]

13 oct 2012

Astrologio kaj la sciencistoj


La vero estas, ke mi ne parolas multe, vizaĝo al vizaĝo, pri astrologio. La temo interesas min kaj ĝin mi studas kaj pri ĝi mi skribas, sed mi ne klopodas konvinki aliajn homojn akcepti astrologion kiel veron absolutan (ĉar mi mem komprenas, ke ĝi ĝenerale ne prezentiĝas kiel vero absoluta). Sed fojfoje, en rondoj aŭ amikaj renkontiĝoj la temo aperas en la interparoloj kaj foje iu faras demandojn al mi, se li scias pri mia intereso pri astrologio. Se la persono "ne kredas" je astrologio, normale liaj komentoj estos mokemaj aŭ rigore skeptikaj. Tiam mi klarigas, ke astrologio, almenaŭ por mi, ne estas religio: ĝi ne estas revelaciita vero, kiu pretendas esti fiksa kaj 100-procente memrealigita en la vivo de la homoj. Oni ne devas kredi je astrologio, oni ne bezonas kredi je astrologio. Se ĝi iel funkcias, tio estas tute sendependa de ia kredo fare de la homoj. 

Astrologio estas konosistemo, unu el multaj. Scienco estas moderna konosistemo, sed ankaŭ ekzistas aliaj konosistemoj pli malnovaj kaj malpli materiismaj ol la scienco: la numerologio, la taroko, la kiromancio, la kamparana terkulturado, la gastronomio, ktp. Kelkaj el ĉi tiuj konosistemoj ŝajnas sciencaj, aliaj estas klare artoj, aliaj ŝajnas esti kombinaĵo el arto kaj scienco. Ili estas diversaj kaj liberformaj en siaj internaj koherecoj, male ol nia moderna scienco, kiu estas plej struktura kaj plej sistema ene de sia propra denaska materiismo. 

La afero estas, ke nia tempo iĝis sklava rilate la modernan sciencon, kvazaŭ tiu estus la ununura valida maniero konstrui sciarojn pri ia afero aŭ fenomeno aŭ realaĵo. Kompreneble la fanatikaj defendantoj de la moderna scienco ofte ne polemikas pri la valoro de praaj konosistemoj kiel gastronomio aŭ terkulturado, sed aliaj konosistemoj estas ege kritikataj kaj atakataj, precipe astrologio, numerologio, taroko, kiromancio, kaj similaj. Kial? Ĉar ĉi tiuj konosistemoj ŝajnas konkuri kontraŭ la moderna scienco je unu specifa celo: antaŭvidi fenomenojn, antaŭpriskribi fenomenojn. Tia antaŭpriskribado implicas grandegan socian povon en nia meĥanikigita socio. Kaj la sciencistoj estiel aro da organizitaj homoj, volas tiun grandegan povon por si! Kaj, kio estas la plej kutima universala formo de tiu povo? Mono! Mi legis ekzemple la plej bruan kritikon al astrologio fare de sciencisto en Anglujo kaj mi trovas, ke tiu sciencisto kritikas ĉefe la kvanton da mono, kiom la astrologi-ŝatantoj emas pagi! Lia dosiero konkludas, ke astrologio estas ŝajnscienca kaj ke ĝi vere "ne funkcias", sed oni havas la impreson, leginte tian dokumenton, ke lia vera ĉagreno ne estas la ignorado de ia scienca vero. Lia vera ĉagreno estis la facila maniero per kiu iu fama astrologiisto en Anglujo sukcesis enspezi facile grandegan kvanton da mono.

La "scienca" verko baziĝas klare sur evidentaj simpligoj, troigoj kaj ĝeneraligoj. La "astrologio" taksata de tiu sciencisto ne estas la profesia, la rafinita kaj kompleksa astrologio (ekzemple de Dane Rudhyar aŭ de Julia kaj Derek Parker). Plej ruze, la sciencistoj kritikaj al astrologio analizas kaj taksas la version "pop" de la astrologio, tiun misan svagan astrologion profitatan de revuoj kaj televido. Kaj ankaŭ plej ruze la sciencistoj argumentas, ke astrologio devas esti simpla por esti vera aŭ scienca. Ĉu ne disponeblas pli kontraŭscienca argumento ol tiu ĉi lasta? Mi ne asertis ankoraŭ, ke astrologio estas iu scienco, sed... Ĉu biologio, fiziko, kosmologio, genetiko, geologio, ktp, estas simplaj?

Laŭ mia sperto, astrologio estas ege pli malsimpla ol la sciencistoj opinias aŭ volas kredigi. Horoskopoj ekzemple en revuoj, ĵurnaloj aŭ magazinoj, pretendas priskribi samtempe milionojn da homoj, kiuj havas nur unu komunan punkton en siaj astraj kartoj: la Suna signo. Tamen, unu astra karto enhavas multe pli ol nur la Suna signo. Horoskopoj plej trafe devas esti unuopaj, ne multopaj. Mia horoskopo estas nur mia. Ĝi ne helpas priskribi aliajn homojn. Pro tio la horoskopoj en periodaĵoj estas tre svagaj kaj tre maltrafaj. Horoskopoj en magazinoj kaj televidprogramoj diras nenion utilan al mi. Alia tre ofta eraro estas kredi, ke unu homo havas nur unu astrologian signon. Iu persono estas kombinaĵo de pluraj astrologiaj signoj, laŭ specifa proporcioj kaj procentaĵoj. La tri ĉefaj astrologiaj signoj de iu persono estas la Suna signo, la Luna signo, kaj la Ascendanta signo. Tio estigas grandan aron da kombinoj. La dek du astrologiaj signoj estas nur la krudmaterialo, la "ingrediencoj", de pli kompleksa individua kombinaĵo. Por ataki astrologion, la sciencistoj simpligas troe la aferon kaj verkas supozeble sciencajn studojn ekde misa simpligita versio de la astrologio. Eĉ se ni prenas nur la du gravajn signojn de la persono (ignorante la posiciojn de la planedoj, kio ankaŭ gravas), la Sunan kaj la Lunan, tio estigas 144 homajn tipojn! La tipo Virŝafo-Virŝafo (1-1), la tipo Virŝafo-Taŭro (1-2), la tipo Virŝafo-Ĝemeloj (1-3), ktp.

En mia hispanlingva blogo mi publikigas multe pri astrologio. Ne kiel rimedo por konvinki aŭ varbi "kredantojn", sed kiel prezentado de la astrologiaj teorioj kaj kiel oni povas science trakti tiujn teoriojn. Kompreneble mi ne estas sciencisto, sed tre ofte, fakte tro ofte, la skeptikaj argumentoj kontraŭ astrologio estas tiom mallogikaj kaj tiom kontraŭsciencaj, ke mi ne povas ilin ne ridindigi kaj analizi. Tio intelekte amuzas min! Mi notis, ke preskaŭ la duono de miaj artikoloj pri astrologio en mia hispanlingva retnotejo konsistas fakte el analizoj de la logikaj trompoj kutimaj en la skeptikaj "raciaj" "sciencaj" argumentoj kontraŭ la astrologio. Tio certe atestas malbone pri la astrologi-malŝatantoj kaj pri ilia malplaĉo, kiu plej ofte rilatas neniel al la nebiasa serĉado de la scienca vero.

1 oct 2007

KIO ESTAS HOROSKOPO?

La vorto horoskopo signifas "hormontrilo". Ĝi estas mapo aŭ diagramo de la ĉielo starigita kun la celo determini la potencojn kaj karakterojn de iu persono naskita en certa dato kaj loko sur la planedo Tero. Tiu ĉi diagramo estas ankaŭ nomita naskiĝ-dato, radika maponaskiĝ-ĉarto. Por ellabori precizan horoskopon, estas bezonata havigi la ĝustan naskiĝdaton kaj -horon kaj la latitudo kaj longitudo de la naskiĝloko. Oni devas memori, ekde la komenco, ke oni ne devas starigi horoskopon sen ĝustaj datumoj bazitaj sur oficialaj registroj. La patrina atesto, kiu diras ke ŝia filo naskiĝis je tiu al tiu alia horo povas esti nekorekta. Precizigi la korektan horon estas urĝa, ĉar male tio povas kaŭzi erarojn kaj igi la horoskopon duba kaj misfamigi astrologion

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...