09-03-2015

La Suno, La Luno kaj la Planedoj

La Suno, la Luno kaj la Planedoj rolas individuajn partojn en horoskopo. Iliaj signifoj estas jenaj:
  • La Suno reprezentas vian propran esencon, deziron, individuecon, vitalecon, kaj povuma deziro.  Pli ol aliaj planedoj, ĝi reprezentas tiun, kiu vi estas. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas viron. 
  • La Luno reprezentas viajn emociojn, subkonscion, instinktojn, kutimojn kaj memoron. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas virinon. 
  • Merkuro simbolas vian komunikad-stilon, vian razonad-kapablecon, kaj la la manieron kiel vi pensas.
  • Venuso reprezentas tiujn partojn el via vivo, kiu rilatas al amo, atrakcio, beleco, posedaĵoj, kaj arto.
  • Marso estas la planedo pri deziro kaj agreso. Ĝi reprezentas vian fizikan energion, batalemon, entreprenemon, kaj kuraĝon. 
  • Jupitero estas la planedo pri ekspancio kaj bona fortuno. Ĝi reprezentas kreskiĝon, prosperecon, abundecon, saĝecon, sindonemon,  kaj la altajn pensojn. Kie Jupitero troviĝas en via horoskopo, diros kie vi estas bonŝanca.
  • Saturno reprezentas limiĝon, restriktiĝo, zorgemon, organizadon, malmolecon, kaj disĉiplinon. Ĝi rakontas pri kie vi devas alfronti viajn timojn - kaj ankaŭ kie vi estas ambiciema.
  • Kirono malgranda planedo malkovrita en 1977, ĝi reprezentas la pasintajan vundojn kaj la futurajn saniĝojn. Astrologoj, ne ĉiuj kiuj uzas Kironon, ofte rilatas ĝin kun tuteca kuracado. 
  • Urano reprezentas originalecon, sendepediĝon, rebeliĝon, kreivecon, la enrigardon, kaj ĉion neatendeblan.
  • Neptuno reprezentas spiritecon, sonĝojn, psiĥajn kapablecojn, intuicion, disiĝon, kompaton, memoferon, trompon, kaj iluzion.
  • Plutono reprezentas eliminadon, detruadon, regeneradon, renoviĝon, kaj transformiĝo. 
Unu maniero por igi pli simpla la aferon, estas doni nur unu vorton - kiel ŝlosilo- por ĉiu planedo. Do jen tiaj ŝlosilaj vortoj:

Ŝlosiloj por la Planedoj
Planedo
Ŝlosilo
Simbolo
Suno
Mem
¸
Luno
Emocioj
»
Merkurio
Komunikado
ð
Venuso
Amo
±
Marso
Agado
¡
Jupitero
Ekspansiĝo
¥
Saturno
Restrikteco
Kirono
Saniĝo
Urano
Revolucio
Neptuno
Imago
Plutono
transformiĝo
ˆ

08-03-2015

La Ecoj de la Zodiakaj Signoj

ECOJ DE LA SIGNOJ
SIGNO
POLARIZECO
MODALECO
ELEMENTO
Arieso
Pozitiva
Ĉefpunkta
Fajro
Taŭro
Negativa
Fiksa
Tero
Ĝemeloj
Pozitiva
Mutaciema
Aero
Kankro
Negativa
Ĉefpunkta
Akvo
Leono
Pozitiva
Fiksa
Fajro
Virgulino
Negativa
Mutaciema
Tero
Pesilo
Pozitiva
Ĉefpunkta
Aero
Skorpiono
Negativa
Fiksa
Akvo
Arkpafanto
Pozitiva
Mutaciema
Fajro
Kaprikorno
Negativa
Ĉefpunkta
Tero
Akvisto
Pozitiva
Fiksa
Aero
Fiŝoj
Negativa
Mutaciema
Akvo





Kiam vi jam bone scias la ordon de la zodiakaj signoj, estas facile doni al ili iliajn korektajn polarizecon, modalecon, kaj elementon, ĉar tiuj klasifikoj ĉiam okazas laŭsekvence. Vidu la kadron ĉisupre. Ĉi tiuj klasifikoj kunportas grandan kvanton de informo. Se vi nur konas la polarizecon, la modalecon, kaj la elementon, vi jam scias multege!
Ekzemple, prenu Kankro. Ĝi estas signo de negativa ĉefpunkta akvo. Ĉi tio diras al vi, ke Kranko emas esti malelokventa kaj ricevema(nagative), kun granda kvanto de iniciatemo ( ĉefpunkta), kaj forta emociemo ( akvo).
Aŭ Leono, kiu loĝas tre proksime de Kankro, sed ĝuas tute malsaman personecon ( kiel estas tre kutime la kaso kun proksimaj signoj ). Leono estas signo de pozitiva fiksa fajro. Ĉi tio signifas, ke la nativoj emas estas elokventaj ( pozitiva), determinitaj (fiksa), kaj plenplena da ekscitiĝo ( fajro).

Elementoj: Dividante la zodiako per kvar

Por priskribi la temperamenton de ĉiu zodiaka signo per la atribuado al ĉiu el ili de unu el la kvar malnovaj elementoj, estas probable la plej fama metodo pri klasifikado. La kvar elementoj estas fajro, tero, aero, kaj akvo.

  • Fajro: kunportas vitalecon, ekzitiĝon, kaj intensecon. La fajraj signoj estas Arieso, Leono kaj Arkpafanto.
  • Tero: donas stabilecon, komunan senson, kaj kapablecon por ke la aferoj estu farataj. La teraj signoj estas Taŭro, Virgulino kaj Kaprikorno.
  • Aero: vigligas la intelekton kaj pligrandigas sociiĝemon. La aeraj signoj estas Ĝemeloj, Skorpiono kaj Akvisto.
  • Akvo: plifortigas la emociojn kaj intuicion. La akvaj signoj estas Kankro, Skorpiono kaj Fiŝoj.

Modaleco: Dividante la Zodiakon per tri

La tri modalecoj priskribas la malsamaj manieroj por sinesprimado, jene:

  • Ĉefpunktaj Signoj: Ili estas entreprenemaj. Ili ekkomencas la ŝanĝojn kaj igas aferojn okazi. La ĉefpunktaj signoj estas : Arieso, Kankro, Pesilo kaj Kaprikorno.
  • Fiksaj Signoj: Ili aranĝas kaj prezervas ŝanĝojn. Ili tre centrigas sin kaj estas ege determinitaj. La fiksaj signoj  estas : Taŭro, Leono, Skorpiono kaj Akvisto. 
  • Mutaciemaj Signoj: Ili estas flekseblaj kaj modifemaj. 
Ene de la zodiaka ciklo, la tri modalecoj venas unu post la alia. Ĉefpunktaj signoj ekkomencas la ŝanĝojn, fiksaj signoj profundigas siajn ecojn kaj eltenas la aktualan situacion kaj la mutaciemaj signoj agordiĝas laŭ la ŝanĝiĝemaj cirkunstancoj. 

Polarizeco: Dividante la Zodiakon per du

Oni povas diveni la polarizecon de ĉiu signo dividante la zodiakon per duono. Komenzante ĉe Arieso ( virŝafo) ses pozitivaj masklaj signoj alterniĝas kun ses negativaj femalaj signoj. Verdire, tiu tre seksisma alvoko iomete ĝenas nuntempe, do oni pli bone uzus la vortojn "yin" kaj "yang" por anstataŭi ilin. Nomu ilin kiel vi volu, sed la signifo estas jena:
  • Pozitivaj signoj (yang) estas pli elokventaj, objektivaj, direktaj kaj asertemaj.
  • Negativaj signoj ( yin) estas pli malparolemaj, subjektivaj kaj ricevemaj.
La zodiako povas ankaŭ esti divita en paroj de opoziciaj signoj. Ili estas: Arieso kaj Pesilo; Taŭro kaj Skorpiono; Ĝemeloj kaj Arkpafanto; Kankro kaj Kaprikorno; Leono kaj Akvisto; kaj Virgulino kaj Fiŝoj.