13-10-2012

Astrologio kaj la sciencistoj


La vero estas, ke mi ne parolas multe, vizaĝo al vizaĝo, pri astrologio. La temo interesas min kaj ĝin mi studas kaj pri ĝi mi skribas, sed mi ne klopodas konvinki aliajn homojn akcepti astrologion kiel veron absolutan (ĉar mi mem komprenas, ke ĝi ĝenerale ne prezentiĝas kiel vero absoluta). Sed fojfoje, en rondoj aŭ amikaj renkontiĝoj la temo aperas en la interparoloj kaj foje iu faras demandojn al mi, se li scias pri mia intereso pri astrologio. Se la persono "ne kredas" je astrologio, normale liaj komentoj estos mokemaj aŭ rigore skeptikaj. Tiam mi klarigas, ke astrologio, almenaŭ por mi, ne estas religio: ĝi ne estas revelaciita vero, kiu pretendas esti fiksa kaj 100-procente memrealigita en la vivo de la homoj. Oni ne devas kredi je astrologio, oni ne bezonas kredi je astrologio. Se ĝi iel funkcias, tio estas tute sendependa de ia kredo fare de la homoj. 

Astrologio estas konosistemo, unu el multaj. Scienco estas moderna konosistemo, sed ankaŭ ekzistas aliaj konosistemoj pli malnovaj kaj malpli materiismaj ol la scienco: la numerologio, la taroko, la kiromancio, la kamparana terkulturado, la gastronomio, ktp. Kelkaj el ĉi tiuj konosistemoj ŝajnas sciencaj, aliaj estas klare artoj, aliaj ŝajnas esti kombinaĵo el arto kaj scienco. Ili estas diversaj kaj liberformaj en siaj internaj koherecoj, male ol nia moderna scienco, kiu estas plej struktura kaj plej sistema ene de sia propra denaska materiismo. 

La afero estas, ke nia tempo iĝis sklava rilate la modernan sciencon, kvazaŭ tiu estus la ununura valida maniero konstrui sciarojn pri ia afero aŭ fenomeno aŭ realaĵo. Kompreneble la fanatikaj defendantoj de la moderna scienco ofte ne polemikas pri la valoro de praaj konosistemoj kiel gastronomio aŭ terkulturado, sed aliaj konosistemoj estas ege kritikataj kaj atakataj, precipe astrologio, numerologio, taroko, kiromancio, kaj similaj. Kial? Ĉar ĉi tiuj konosistemoj ŝajnas konkuri kontraŭ la moderna scienco je unu specifa celo: antaŭvidi fenomenojn, antaŭpriskribi fenomenojn. Tia antaŭpriskribado implicas grandegan socian povon en nia meĥanikigita socio. Kaj la sciencistoj estiel aro da organizitaj homoj, volas tiun grandegan povon por si! Kaj, kio estas la plej kutima universala formo de tiu povo? Mono! Mi legis ekzemple la plej bruan kritikon al astrologio fare de sciencisto en Anglujo kaj mi trovas, ke tiu sciencisto kritikas ĉefe la kvanton da mono, kiom la astrologi-ŝatantoj emas pagi! Lia dosiero konkludas, ke astrologio estas ŝajnscienca kaj ke ĝi vere "ne funkcias", sed oni havas la impreson, leginte tian dokumenton, ke lia vera ĉagreno ne estas la ignorado de ia scienca vero. Lia vera ĉagreno estis la facila maniero per kiu iu fama astrologiisto en Anglujo sukcesis enspezi facile grandegan kvanton da mono.

La "scienca" verko baziĝas klare sur evidentaj simpligoj, troigoj kaj ĝeneraligoj. La "astrologio" taksata de tiu sciencisto ne estas la profesia, la rafinita kaj kompleksa astrologio (ekzemple de Dane Rudhyar aŭ de Julia kaj Derek Parker). Plej ruze, la sciencistoj kritikaj al astrologio analizas kaj taksas la version "pop" de la astrologio, tiun misan svagan astrologion profitatan de revuoj kaj televido. Kaj ankaŭ plej ruze la sciencistoj argumentas, ke astrologio devas esti simpla por esti vera aŭ scienca. Ĉu ne disponeblas pli kontraŭscienca argumento ol tiu ĉi lasta? Mi ne asertis ankoraŭ, ke astrologio estas iu scienco, sed... Ĉu biologio, fiziko, kosmologio, genetiko, geologio, ktp, estas simplaj?

Laŭ mia sperto, astrologio estas ege pli malsimpla ol la sciencistoj opinias aŭ volas kredigi. Horoskopoj ekzemple en revuoj, ĵurnaloj aŭ magazinoj, pretendas priskribi samtempe milionojn da homoj, kiuj havas nur unu komunan punkton en siaj astraj kartoj: la Suna signo. Tamen, unu astra karto enhavas multe pli ol nur la Suna signo. Horoskopoj plej trafe devas esti unuopaj, ne multopaj. Mia horoskopo estas nur mia. Ĝi ne helpas priskribi aliajn homojn. Pro tio la horoskopoj en periodaĵoj estas tre svagaj kaj tre maltrafaj. Horoskopoj en magazinoj kaj televidprogramoj diras nenion utilan al mi. Alia tre ofta eraro estas kredi, ke unu homo havas nur unu astrologian signon. Iu persono estas kombinaĵo de pluraj astrologiaj signoj, laŭ specifa proporcioj kaj procentaĵoj. La tri ĉefaj astrologiaj signoj de iu persono estas la Suna signo, la Luna signo, kaj la Ascendanta signo. Tio estigas grandan aron da kombinoj. La dek du astrologiaj signoj estas nur la krudmaterialo, la "ingrediencoj", de pli kompleksa individua kombinaĵo. Por ataki astrologion, la sciencistoj simpligas troe la aferon kaj verkas supozeble sciencajn studojn ekde misa simpligita versio de la astrologio. Eĉ se ni prenas nur la du gravajn signojn de la persono (ignorante la posiciojn de la planedoj, kio ankaŭ gravas), la Sunan kaj la Lunan, tio estigas 144 homajn tipojn! La tipo Virŝafo-Virŝafo (1-1), la tipo Virŝafo-Taŭro (1-2), la tipo Virŝafo-Ĝemeloj (1-3), ktp.

En mia hispanlingva blogo mi publikigas multe pri astrologio. Ne kiel rimedo por konvinki aŭ varbi "kredantojn", sed kiel prezentado de la astrologiaj teorioj kaj kiel oni povas science trakti tiujn teoriojn. Kompreneble mi ne estas sciencisto, sed tre ofte, fakte tro ofte, la skeptikaj argumentoj kontraŭ astrologio estas tiom mallogikaj kaj tiom kontraŭsciencaj, ke mi ne povas ilin ne ridindigi kaj analizi. Tio intelekte amuzas min! Mi notis, ke preskaŭ la duono de miaj artikoloj pri astrologio en mia hispanlingva retnotejo konsistas fakte el analizoj de la logikaj trompoj kutimaj en la skeptikaj "raciaj" "sciencaj" argumentoj kontraŭ la astrologio. Tio certe atestas malbone pri la astrologi-malŝatantoj kaj pri ilia malplaĉo, kiu plej ofte rilatas neniel al la nebiasa serĉado de la scienca vero.