23 dic 2010

La plej bona tempo de la jaro por fari ion.

Aparte de la ĵusdataj posicioj de la planedoj tiuj, kiuj disponas la energiojn malsame ĉiujare... Kiam estas la plej bona tempo de la jaro por fari ion? Via naskiĝtaga datreveno! Ekzakte ekde du tagojn antaŭe ĝis du tagojn poste! Kial? Do je tiu tempo la Suno, kiu reprezentas vian Povan Fonton kaj vian Spiriton, lokiĝas ekzakte en tiu punkto de la sunsistema spaco, je kiu ĝi estis tiam, kiam vi naskiĝis. Fakte, oni nomas tian okazon "La Suna Reveno", ĉar dum via naskiĝtaga datreveno la Suno "revenas" al tiu punkto.

Tiujn aferojn, kiujn ni konsideras esti la plej gravaj de la jaro kaj la plej necesaj aŭ signifo-havaj, oni devas fari dum tiuj kvar kvin tagoj menciitaj, ĉar tiam oni havas sian energian gradon je la maksimumo! Do, subskribi kontraktojn, edzigi aŭ edzinigi al iu, fari gravan voĵaĝon, komenci entreprenon, startigi partoprenon longtempo-daŭran, fari paroladon publike, kandidati, ktp. Ĉion ĉi oni devas fari ĉirkaŭ la naskiĝtaga datreveno de oni, por havi la pligrandan kvanton da energio celita por nia afero.

Ĉu vi jam scias, kiu estas via suprenira signo? Se ne, legu tion: La du ĉefaj zodiakaj signoj de oni  Kiam la Suno trairas vian supreniran signon, tiam estas ankaŭ tre bona tempo por fari la aferojn antaŭe menciitajn. Ekzemple, mia suprenira signo estas Kaprikorno. Do, aldone al mia naskiĝtaga datreveno por fari tiujn gravaĵojn, mi ankaŭ povas fari ilin dum la monato de Kaprikorno, tio estas: ekde la 21an decembre ĝis la 20an januare. Se vi scias, kiu estas via suprenira signo, vi nun scias, ke la monato de tiu signo estas ankaŭ tre konvena tempo de la jaro por viaj farendaĵoj kaj viaj farindaĵoj. Profitu ĝin!

19 dic 2010

La du ĉefaj zodiakaj signoj de oni

Oni havas du zodiakajn gravajn signojn: nian sunan signon kaj nian supreniran signon. La plej ĉefa signo el tiuj du estas kutime la suna signo. Tia estas la zodiaka signo tiu, kiu estis malantaŭ la Suno tiam, kiam oni naskiĝis. Ekzemple: mi naskiĝis je la 25a de aŭgusto. Je tiu tago la Suno havis malantaŭ si la zodiakan signon Virgulino. Mia suna signo do estas Virgulino. La suna signo estas la signo tiu, kiun oni konas pro la naskiĝtago de oni. Ĝi estas la signo tiu, kiun oni prilegas en la ĵurnalaj aŭ magazinaj horoskopoj.

La suna signo donas plejkutime al la persono siajn elstarajn ecojn aŭ trajtojn: ĝenerale oni havas la ecojn kaj trajtojn de onia suna signo. Tamen, oni havas alian gravan signon zodiakan: la supreniran signon. La suprenira signo estas tiu, kiu estis ĉe oriento tiam, kiam oni naskiĝis. Tio dependas kompreneble de la horo je kiu oni disiĝas disde onia patrina korpo. Ekzemple: kiam mi naskiĝis (tio estas, la tria horo kaj duono posttagmeze), tiam la signo Kaprikorno estis ĉe oriento. Do, Kaprikorno estas astrologie mia suprenira signo. Kial oni nomas ĝin "suprenira" aŭ "supreniranta"? Ĉar horon post horo ĉiu zodiaka signo ŝajnas supreniri ekde oriento, daŭrante tie pli-malpli du horojn ĉiu el ili.

Oni estas astrologie miksaĵo de tiuj du signoj, kaj la suna kaj la suprenira. La suna signo difinas kiel ni estas interne, kiel funkcias nia psiko. Nia animo kaj spirito estas kvazaŭ formitaj de la ecoj de nia suna signo. La suprenira signo difinas kiel ni elmontriĝas kaj al la mondo kaj al la aliaj homoj: ĝi difinas niajn eksterajn trajtojn. Nia personeco, nia "masko" (tio estas nia ekstera identeco) estas kvazaŭ formita de la ecoj de nia suprenira signo. Oni devas lerni trovi ekvilibron inter tiuj du signoj. Oni devas lerni kiel ne doni tro da fortoj al unu el ili kaŭzante malforton al la alia.

18 dic 2010

Retroira movo de Merkuro

Merkuro estas la plej proksima planedo al nia Suno. Ĝi estas planedo malgranda kaj rapidmova. Kiam ĝi moviĝas pasante inter la Suno kaj la Tero, tiam ŝajnas, ke ĝi iras malantaŭen kontraŭe al sia kutima direkto. Tiun malantaŭan movon oni nomas tiel: retroira movo. Pro tio, ke Merkuro estas la plej rapida planedo de la Sunsistemo kaj pro tio, ke ĝi kaj la Tero estas proksimaj, ĝiaj retroiraj movoj estas frekventaj: tri aŭ kvar fojoj ĉiujare. Nuntempe, ni povas vidi en la ĉielo la retroiran movon de Merkuro, kiu komenciĝis la 11an de decembro kaj finiĝos la 31an de decembro.

Astrologie la retroira movo de la planedoj estas signifo-plena. Tradicie tiaj movoj estis rigardataj kiel malbonsortaj: kiam la planedoj retroiras, tiam la astrologiaj influoj transformiĝas al siaj malbonaj efikoj. Ekzemple, astrologie Merkuro estas la planedo pri komunikado, poŝto, kaj informa kaj letera sendado. Se ĝi estas retroiranta, tiam la merkuraj influoj iĝas efike malbonaj sur la aferoj tiuj, kiujn la planedo regas. Nuntempe la astrologiistoj ne konsideras tiel pesimisme la retroiran movon de la planedoj. Tamen ili ja konsilas al la homoj havu zorgemon pri la aferoj traktataj de la planedo retroiranta.

Do, pri Merkuro retroiranta, jen kelkaj el la konsiloj sekvindaj ĝis la 31a de decembro:

*Subskribu neniun dokumenton, kontrakton aŭ similajn devigajn (laŭleĝajn) paperojn. Prokrastu ĉiun subskribon vian ĝis poste de la 1a de januaro.

*Havu la plej grandajn zorgojn pri viaj mesaĝoj, leteroj, informoj sendotaj, kaj simile. Dum la merkura retroira movo estas kutime estigi erarojn pri la sendado de mesaĝoj kaj ankaŭ miskomprenoj abundas.

*Se vi vojaĝas tiutempe, havu kromajn atentojn: estas plejeble, ke la vojoj aŭ la veturiloj difektiĝos. Havu duan planon aŭ planon por eliri el "eblaj danĝeroj".

12 nov 2010

Kelkaj ideoj pri la tri planedaj konjunkcioj okazantaj nuntempe.

Jen kelkaj ideoj skribitaj pri la tri planedaj konjunkcioj priskribitaj en la antaŭ artikolo. Kelkaj el tiuj ĉi aferoj nure povus okazi, aliaj devus okazi (tio estas, la konjunkcioj signas la tempon ĝustan por ili okazi), kvankam tio ne signifos, ke la unuopuloj fakte decidos agi.

*Akcelitaj movoj de la menso.
*Pensoj subitaj, agemaj kaj eble agresemaj.
*Frekventaj trafikakcidentoj.
*Sendo de bombletero. (Vidu informojn pri Jemenujo.)
*Komunikado agresema.
*Movoj lertaj kaj tre precizaj. (La konjunkcio inter Marso kaj Merkuro povintus aktivigi la vulkana eruptado en Suda Azio.)
*Malkaŝo de militistaraj dokumentoj. (Vidu informojn pri WikiLeaks.)
*Tujaj delokigoj de trupoj. (Vidu informojn pri Jemenujo, kaj la afero inter Nikaragvujo kaj Kosta-Rikujo.)
*Verkado aŭ publikigado de libroj aŭ teorioj revoluciemaj. (Vidu informojn pri la pedofilia "manlibro" publikigita ĉe Amazon, du semajnoj antaŭe.)
*Memkonduto nekutime ekscentra de Ŝtatestroj aŭ Regnestroj.
*Aprobo de leĝoj troe ekstremaj aŭ originalaj.
*Pligrandigo de la jurisprudenco al nekredeblaj grundoj.
*Agado vaganta aŭ fantazia de certaj juĝsistemoj aŭ juĝistoj.
*Invado al la spaco de la prezidanta povo aŭ juĝada povo fare de religiaj grupoj. (Vidu informojn pri la moskeo en Hamburgo.)
*Antaŭenira movo fare de certaj teokratiaj ŝtatoj.
*Malkovro de novaj formoj de energio.
*Pliaj okazaĵoj kun publika interesigo ĉe minejoj, naftaj traboradaj putoj, ktp.
*Okazaĵoj pri reĝo aŭ Ŝtatestro aŭ Regnestro ĉe la pinto de monto.
*Novaj formoj de krimeco, de vandalismo, kaj novaj formoj de seksaj perversigoj, drogaj misuzoj, ktp. (Tio rilatas ankaŭ al la skandalo pri la libro publikigita en Amazon kaj al la skandalo pri la komputila ludo en kiu la vizaĝo de Fidel Castro estas uzita kiel celpunkto por pafado.)

11 nov 2010

Tri planedaj gravaj eventoj nuntempaj.

Nuntempe elstaras tri konjunkcioj povo-havaj:


Konjunkcio inter Merkuro kaj Marso

Tiu ĉi planeda konjunkcio startis hieraŭ kaj daŭros multe da semajnoj, ĝis tiam, kiam Merkuro komencu sian fifaman retroiran movadon (je la 11a de decembro), movado tiu, kiu malproksimigos ambaŭ planedojn malrapide. La konjunkcio rompiĝos finfine je la 19a de decembro. Tiu ĉi konjunkcio okazos precipe sur la zodiaka signo Arkpafanto (Sagitarius), sed iom ankaŭ sur la unuaj gradoj de Kaprikorno. Pro tio, ĝiaj efikoj estos suferitaj precipe de tiuj signoj, kaj de la zodiaksignoj Virŝafo (Aries), Virgulino (Virgo) kaj Ĝemeloj.

Tiu ĉi evento donos energion al la menso, estigante fulmajn pensojn plenajn de energio. Tiuj personoj, kiuj scios kiel profiti el ĝi, povos facile venki la kontraŭulojn, kaj rezulti venkintoj ĉe sportaj konkuradoj, aŭ ĉe laboradaj kaj lernejaj aferoj. Oni devas atenti pri la disputoj kaj la diskutoj: la energio kaj de Marso kaj de Merkuro enmiksitaj povas realiĝi per certa agresemo parola.

Konjunkcio inter Jupitero kaj Urano

Tiu ĉi planeda konjunkcio estas jam kelkajn semajnojn okazanta, kaj daŭros aktiva ĝis la 11a de februaro venonta. Tiu ĉi planeda evento okazas precipe sur la lastaj gradoj de la zodiaksigno Fiŝoj (Piscis), sed ĝi ankaŭ paŝos sur la unuaj gradoj de la signo Virŝafo, sekve tiuj du zodiaksignoj ricevos pli intense tiu ĉi konjunkcio, kune kun la signoj Arkpafanto kaj Akvumanto (Acuarius).

Tia kunjunkcio faciligas ian optimisman imagon kaj unuekreitan vision pri la estonteco. Tiu ĉi evento favoras amikecajn ligojn kaj filantropiajn agadojn. Estos procedoj pri sendependeco kaj la starigo de ŝanĝoj. Estos bonefika profiti el tia miksaĵo de energioj por la krea laboro kaj la potencigo de la originaleco.


Konjunkcio inter Plutono kaj la Luna Norda Nodo

Tiu ĉi konjunkcio startis sur Kaprikorno kaj etendiĝos kelkajn monatojn ĝis la venonta jaro. Havigos efikon precipe ĉe la personoj de la zodiaksignoj Kaprikorno kaj Skorpio, sed ĝenerale ĝi establigos etoson de konduto por la tuta mondo. La Norda Nodo Luna aktivigos la ambicion kaj la konkuradan spiriton, tipaj el Kaprikorno, donanta al ĝi ian nenormalan povon. La flankoj nure materiaj de la vivo, la mono kaj la politika povo ekzemple, estos la aferoj plej gravaj por atentigi. Dum tia tempodaŭro, la solvo de konfliktoj kaj de ĉiu klaso de problemoj, devos esti efektivigitaj per la agmaniero Kaprikorna: multo da pragmatismo kaj praktika senco, flankenlasante la cerbumaĉadojn filozofajn kaj religiajn. Aliflanke, la Norda Nodo Luna, iranta sur Plutono, povas formiĝi en tragikaĵo kaj drastaĵo. Plutono emas produkti krizojn tiujn, kiuj elrompiĝas perforteme, liberigante grandajn kvantojn da energio kaj da krimaj kondutoj. Tiam, kiam la Norda Nodo ekmalproksimiĝos de Plutono, tia agresema kaj perfortema inklino foriĝos.

25 sept 2010

LA SIGNOJ, LA KONSTELACIOJ, KAJ LA ANTAŬCEDO DE LA EKVINOKSO

Miloj da antaŭ ... jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio,  la konstelacioj kaj la signoj estis tute envivigitaj. Sur la vernala ekvinokso (la unua tago de printempo), la Suno estis “en” la konstelacio de Arieso: Tio estas, se vi povus  vidi la Sunon kaj la stelojn samtempe, vi vidus  la Sunon ĉirkaŭita de la steloj de Arieso. En tiuj feliĉaj tagoj, la signoj kaj la konstelacioj koincidis. Bedaŭrinde, tamen, ĉi tiu jam ne  plu estas la kazo. Sur la vernala ekvinokso hodiaŭ, la Suno montriĝas meze de la  malhelaj steloj de Fiŝo- tute alia efektiva boligilo. 
La kialo de ĉi tiu movo estas tio, ke la Tero  moviĝas sur ĝia akso,  kaj ties spuroj cirklas en la kosmo kiel la supra parto de ludilo. Kiel la aksoj  moviĝas, la konstelacioj ŝajne  retroiras. La kvanto de retroirado super homa vivdaŭro estas eteta, sed super generacioj ĝi rezultas granda. Rezulte, ĉiu ekvinokso okazas iomete pli frue en la zodiako ol tiu, kiu antaŭas. Ĉi tiu procezo estas nomata la antaŭcedo de la ekvinoksoj. Ĝi klarigas kial la vernala ekvinokso, kiu ofte okazis ĉe la konstelacio de Arieso, nun okazas ĉe la konstelacio de Fiŝoj. 
Kiam la ekvinokso iras eĉ pli retroeen ĉe la konstelacio de la Akvisto, la Aĝo de La Akvisto oficiale komencas. Astrologoj malsamas pri kiam tio okazos. Iuj diras, ke ĝi estas okazanta nun. Aliuloj kredas ke tio komencis  jardekoj - aŭ jarcentoj - for. Poste, la ciklo komencos denove. Ĉirkaŭ la jaro 23800, la vernala ekvinokso  revenos al Arieso, kaj astrologoj povos eviti ĉi tiun tutan klarigon. Dume, konstelacioj de la zodiako kaj la signoj de la zodiako ne estas la samo. 
Skeptikuloj, kiuj atakas astrologion - kaj ial, ĉi tiuj singardaj animoj povas esti mirige malamikaj - ofte indikus la ŝanĝ-pozicion de la konstelacioj kaj la antaŭcedon de la ekvinoksoj kiel pruvo, ke astrologio estas falsaĵo. Verdire astrologoj estas bone konsciaj pri ĉi tiu fenomeno. Ili konsideras la konstelaciojn kiel vojmontrilojn kaj iomete pli malgradaĵoj. Kio gravas estas la divido de la ekliptiko. La steloj, kvankam ili estas tie neniel koncernas vian signon

LA EKLIPTIKO

Jen estas la sekvantaj tri plej gravaj faktoj pri la ekliptiko:
La ekliptiko reprezentas la ŝajnan vojon de la Suno ĉirkaŭ la Tero – ŝajna ĉar, efektive, la Suno ne turnadas ĉirkaŭ la Tero el iel ajn modo. Ĝi nur ŝajnas tiel. 
Kiel cirklo, la ekliptiko estas dividita en 360 gradoj – kaj ĉiu grado estas, laŭvice, dividita en 60 minutoj. La unuaj 30 gradoj de la ecliptiko estas Arieso, la sekvontaj 30 gradoj estas Taŭro, kaj tiel plu. 
La steloj kiuj estas disigita kiel polvo laŭ la tutlongeco de la ekliptiko formas la konstelaciojn de la zodiako. 
Jen la konfuza parto: La signoj de la zodiako kaj la konstelacioj kiuj havas iliajn nomojn, ne estas la samo. La signoj estas dividoj de la ekliptiko, ĉiu estas ĝuste unudekduo de la totala longeco - 30 gradoj. La konstelacioj neniel koncernas la signojn.

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...