3 dic 2005

Jupitero

Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.

De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la

firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.

Astrologia simbolo de Jupitero
Pligrandigu
Astrologia simbolo de Jupitero

La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).

La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.

Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.

Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.

Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.

Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.

No hay comentarios.:

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...