24 ago 2011

La Astra Mapo, Tria Parto.

La Ĉielmezo, la Ascendinta signo kaj Descendinta signo

Dumtage oni povas facile kompreni la ŝajnan movon de la ĉielo pere de la movo de la Suno. La dek du Zodiakaj Signoj ŝajnas moviĝi ankaŭ kun la Suno. Se vi loĝas, ekzemple, ĉe la ekvatoro de la Tero, la Suno aperos je oriento pli-malpli je la sesa horo matene:


En tiu ĉi bildo la Suno staras ĉe la signo Kaprikorno. Do, temas pri iu tago komence de januaro. Se iu persono naskiĝis je tiu ĉi horo, tiam la Suno estos ĉe la Ascendejo de la persono. Tiu persono estas Kaprikornulo kun Ascendinta Signo Kaprikorno kaj Descendinta Signo Kankro (vidu la Descendejo).


En tiu ĉi bildo la Suno staras ankaŭ ĉe la signo Kaprikorno, sed je la dek dua horo de la tago (la tagmezo en la Tera ekvatoro) la Suno jam ne estas ĉe la Ascendejo: Ĝi estas ĝuste meze de la vojo inter la Ascendejo kaj la Descendejo. Tiun ĉi punkton, kiu estas tute orta rilate al la horizonto, oni nomas Medium Coeli: la Mezo de la Ĉielo aŭ Ĉielmezo. Se tiu ĉi estas la astra mapo de iu persono, tiam tiu ĉi persono estas Kaprikornulo (la Suno staras en Kaprikorno), sed lia/ŝia Ascendinta Signo estas Virŝafo kaj lia/ŝia Descendinta Signo estas Pesilo.


Se la persono naskiĝis ĉirkaŭ la sesa horo posttagmeze (en la ekvatoro de la Tero), tiam la Suno aperos en lia/ŝia astra mapo ĉirkaŭe de la Descendejo. Se temas pri iu komenca tago de januaro, tiu ĉi signo estos Kaprikorno. Tiu ĉi persono estas do Kaprikornulo kun Ascendinta Signo Kankro kaj Descendinta Signo Kaprikorno. Tiuj tri signoj estas ja tre gravaj por la persono. Kiel vi jam vidis, oni nomas ilin:

1. La Suna Signo (la signo tiu, kie la Suno kuŝas dum la naskiĝo de la persono).
2. La Ascendinta Signo (la signo tiu, kiu estas ĉe la Ascendejo dum la naskiĝo).
3. La Descendinta Signo (la signo tiu, kiu estas ĉe la Descendejo dum la naskiĝo).

Laŭ la bildo unua, la persono estus Kaprikornulo (Suna Signo Kaprikorno). Lia/ŝia Ascendinta Signo estas ankaŭ Kaprikorno kaj lia/ŝia Descendinta Signo estas Kankro.

Laŭ la bildo dua, la persono estus Kaprikornulo (Suna Signo) kun Ascendinta Signo Virŝafo kaj Descendinta Signo Pesilo.

Laŭ la bildo tria, la persono estus Kaprikornulo (Suna Signo) kun Ascendinta Signo Kankro kaj Descendinta Signo (ankaŭ) Kaprikorno.

La Astra Mapo, Dua Parto.

Zodiakaj signoj kaj planedoj

En la antaŭa artikoleto estis eksplikita kio estas la Ascendejo kaj la Descendejo de la astra mapo. Estis asertite, ke la planedoj, la Suno kaj la Luno, leviĝas disde la Ascendejo kaj subiras tra la Descendejo. Ne nur tiuj astroj ŝajnas fari tiun trairadon. La dek du Zodiakaj Signoj ŝajnas ankaŭ leviĝi kaj subiri, trairantaj la ĉielon.


Se vi loĝas en kamparo aŭ se vi havas la eblon eliri la urbon (kie oni ne povas vidi la stelojn kaŭze de la urba lumo) por rigardadi la ĉielon, vi povos vidi kiel malrapide la stelaroj leviĝas disde oriento, dum la kontraŭaj stelaroj subiras malaperante tra okcidento, ĝuste tiel, kiel la planedoj mem faras. Ĉiu Zodiaka Signo bezonas du horojn por trairi tra la Ascendejo: 12 Zodiakaj Signoj oble 2 horoj = 24 horoj de la Tera diurno. Ĉiu signo havas 30 gradojn tiel, ke la 12 Zodiakaj Signoj kompletas la 360 gradojn de la ĉiela cirklo.

La astra mapo do celas reprezenti du astrajn fenomenojn: la dek du Zodiakajn Signojn kaj la sidlokon de la planedojn. Por atingi tiun celon la astra mapo havas du cirklojn: unu ekstera cirklo por montri la Zodiakajn Signojn kaj unu interna cirklo por montri la sidlokojn de la planedoj je iu momento specifa.


La Astra Mapo, Unua Parto.

La Ascendejo kaj la Descendejo

Por lerni “legi” ĉion, kion la astra mapo de iu persono enhavas, ni komencu per la imago, ke la horizonta linio dividanta la cirklon en du ekzaktaj duonoj estas fakte ia reprezento de la Tera horizonto. Ĉiu astra mapo havas tiun ĉi linion, aŭ almenaŭ ĝin devas havi:


La maldekstran ekstremon de tiu linio oni nomas la Ascendejo (ASC). Tiu ĉi punkto estas oriento: la loko de la sunleviĝo. Kontraŭ ĝi, je la dekstra ekstremo de la horizonto, oni trovas okcidenton: la loko de la sunsubiro. Oni nomas tiun ĉi punkton en la astra mapo la Descendejo (DES). Tiuj oriento kaj okcidento estas rilataj al la loko tie, kie la persono naskiĝis: ne temas pri la politikaj Oriento (Azio) kaj Okcidento (Ameriko, Eŭropo). Do, la ruĝa cirkleto je la centro de la astra mapo reprezentas la naskiĝlokon de la persono: ĝi povas esti fakte iu punkto ajn de la tersurfaco! Tial la Ascendejo kaj la Descendejo de la astra mapo estas ekzakte la oriento kaj okcidento de iu propra naskiĝloko.

Kial oni nomas tiujn ĉi punktojn Ascendejo kaj Descendejo? Ĉar tra nia oriento ĉiuj planedoj (kaj la Suno kaj la Luno) ŝajnas leviĝi ĝis la plej supra parto de la ĉielo, kaj poste descendi ĝis okcidento. Tra okcidento (la Descendejo), tiuj astroj ŝajnas malaperi malsupren de la horizonto. Tiaj movoj okazas dum la tuta diurno: kaj tago kaj nokto. Kompreneble dum la tago oni ne povas vidi la planedojn, ĉar la sunlumo ne ebligas tion. Sed dum la nokto oni ja povas vidi la planedojn tre malrapide leviĝi disde la Ascendejo kaj subiri en la Descendejon. Tiuj du astraj punktoj estas ja tre gravaj en la astra mapo.

11 jun 2011

Steloj ĉe mia urbo

Hieraŭ estis foresto de la elektra servo en mia urbo kaj mi profitis la okazaĵon por vidi stelojn. Ĉar la mallumo ne kovris la tutan urbon, la ĉielo havis ankoraŭ iom da urba lumo. Do, nur la plej brilaj steloj videblis.



Se mi staras en la posta ĝardeno de mia loĝejo, mi vidas pli malpli la jenon (je 7:40 vespere): la Grandan Ursinon kaj la Malgrandan Ursinon, Drakon (dekstre de la Malgranda Ursino), Borealan Kronon (dekstre kaj supre de Drako). Ankaŭ videblis brila blua stelo, kiun mi unue pensis estis planedo. Mi kredas, ke tiu ĉi blua stelo estas Alpha Lyrae, sed mi ne certas pri tio.


Turnante min al la posta flanko de la ĝardeno, mi vidas la jenon: Skorpion, Lupon (dekstre de Skorpio), Centaŭron (dekstre de Lupo, mi ne desegnis ĝin tie ĉi, ĉar mi ne scias kiel ankoraŭ...), Sudan Krucon (ĉe la dekstraj arboj), Korvon (sube de la Luno), Pesilon (supre de Skorpio), kaj brilan stelon, kiu mi pensas estas Spiko (Stelo de Virgulino). Post la paso de la minutoj, oni povas vidi Arkpafanton leviĝantan sube de Skorpio.

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...