24 ago 2011

La Astra Mapo, Unua Parto.

La Ascendejo kaj la Descendejo

Por lerni “legi” ĉion, kion la astra mapo de iu persono enhavas, ni komencu per la imago, ke la horizonta linio dividanta la cirklon en du ekzaktaj duonoj estas fakte ia reprezento de la Tera horizonto. Ĉiu astra mapo havas tiun ĉi linion, aŭ almenaŭ ĝin devas havi:


La maldekstran ekstremon de tiu linio oni nomas la Ascendejo (ASC). Tiu ĉi punkto estas oriento: la loko de la sunleviĝo. Kontraŭ ĝi, je la dekstra ekstremo de la horizonto, oni trovas okcidenton: la loko de la sunsubiro. Oni nomas tiun ĉi punkton en la astra mapo la Descendejo (DES). Tiuj oriento kaj okcidento estas rilataj al la loko tie, kie la persono naskiĝis: ne temas pri la politikaj Oriento (Azio) kaj Okcidento (Ameriko, Eŭropo). Do, la ruĝa cirkleto je la centro de la astra mapo reprezentas la naskiĝlokon de la persono: ĝi povas esti fakte iu punkto ajn de la tersurfaco! Tial la Ascendejo kaj la Descendejo de la astra mapo estas ekzakte la oriento kaj okcidento de iu propra naskiĝloko.

Kial oni nomas tiujn ĉi punktojn Ascendejo kaj Descendejo? Ĉar tra nia oriento ĉiuj planedoj (kaj la Suno kaj la Luno) ŝajnas leviĝi ĝis la plej supra parto de la ĉielo, kaj poste descendi ĝis okcidento. Tra okcidento (la Descendejo), tiuj astroj ŝajnas malaperi malsupren de la horizonto. Tiaj movoj okazas dum la tuta diurno: kaj tago kaj nokto. Kompreneble dum la tago oni ne povas vidi la planedojn, ĉar la sunlumo ne ebligas tion. Sed dum la nokto oni ja povas vidi la planedojn tre malrapide leviĝi disde la Ascendejo kaj subiri en la Descendejon. Tiuj du astraj punktoj estas ja tre gravaj en la astra mapo.

11 jun 2011

Steloj ĉe mia urbo

Hieraŭ estis foresto de la elektra servo en mia urbo kaj mi profitis la okazaĵon por vidi stelojn. Ĉar la mallumo ne kovris la tutan urbon, la ĉielo havis ankoraŭ iom da urba lumo. Do, nur la plej brilaj steloj videblis.



Se mi staras en la posta ĝardeno de mia loĝejo, mi vidas pli malpli la jenon (je 7:40 vespere): la Grandan Ursinon kaj la Malgrandan Ursinon, Drakon (dekstre de la Malgranda Ursino), Borealan Kronon (dekstre kaj supre de Drako). Ankaŭ videblis brila blua stelo, kiun mi unue pensis estis planedo. Mi kredas, ke tiu ĉi blua stelo estas Alpha Lyrae, sed mi ne certas pri tio.


Turnante min al la posta flanko de la ĝardeno, mi vidas la jenon: Skorpion, Lupon (dekstre de Skorpio), Centaŭron (dekstre de Lupo, mi ne desegnis ĝin tie ĉi, ĉar mi ne scias kiel ankoraŭ...), Sudan Krucon (ĉe la dekstraj arboj), Korvon (sube de la Luno), Pesilon (supre de Skorpio), kaj brilan stelon, kiu mi pensas estas Spiko (Stelo de Virgulino). Post la paso de la minutoj, oni povas vidi Arkpafanton leviĝantan sube de Skorpio.

1 may 2011

La kontraŭstaro inter Jupitero kaj Saturno

Tre malrapide disvolviĝas la kontraŭstaro (aŭ astra opozicio) inter Jupitero kaj Saturno. Jupitero eniris la signon Virŝafon je la tago 22a de januaro, antaŭenirante tra tiu signo ĝis tiam, kiam la tagon 4an de junio tiu ĉi granda planedo eliros Virŝafon por eniri Taŭron (la Virbovo). Ĉe la mala parto de la ĉielo, Saturno, antaŭenirante multe pli malrapide ol Jupitero, eniris Pesilon je 2009. Saturno, la verda-flava giganta planedo, estos en Pesilo ĝis la jaro 2012. 

Jupitero kaj Saturno kiel malaj simboloj

Ekde la monato januaro de tiu ĉi jaro ĝis nun, tiuj du gigantaj planedoj moviĝadas malrapide en malaj lokoj de la ĉielo, Jupitero en Virŝafo kaj Saturno en Pesilo. Tia estas interesa kontraŭstaro, ĉar astrologie tiuj ĉi du planedoj estas kvazaŭ malaj simboloj. Jupitero estas simbolo de disvolviĝo, pligrandiĝo, plivastiĝo kaj plietendiĝo, dum Saturno havas energion pri limiĝo, enfermiĝo, malpligrandiĝo, malekspansio. Jupitero helpas ion aŭ iun kreski kaj disvastiĝi. Male Saturno helpas ion aŭ iun ĉesi la kreskon, kvietiĝi, senmoviĝi, enfermiĝi kaj limiĝi. Do certe kontraŭstaro inter tiuj ĉi du planedoj ŝaltas la nature malajn energiojn kiuj ekestas inter ili.

La ricevantoj de la nuna kontraŭstaro: Virŝafo kaj Pesilo

Virŝafo kaj Pesilo, kiel ili tuŝas la aferon? Virŝafo, signo ekspansiisma, ekscitema kaj centrifuga, estas elĵetanta benzinon al la fajro de Jupitero, ŝaltanta la nature optimisman energion jupiteran. Sekve, kaj Virŝafuloj kaj Arkpafantuloj estas havantaj grandan elverŝon da mova energio disvolviĝa el Jupitero. Pesilo, signo paca, agrabla kaj tute ne militema, intensigas la stagneman energion de Saturno (kiu estas iel centripeta simbole), ŝaltante ankoraŭ plie la signifojn pri limoj, enfermoj kaj malekspansioj, denaskajn en tiu ĉi planedo. Do, Saturno estas iganta la Pesilulojn pli stagnemaj, maldecidemaj, hezitaj, eble pli malparolemaj, senmovaj kaj timemaj.

El tiu ĉi kontraŭstaro planeda, Pesilo estas la malvenkanto, ĉar ties natura manko da energio iĝas pli nefirma, pli kriza. Kaprikorno, la regno de Saturno, ne eltiras tre bonan profiton de tiu cirkonstanco: des pli tiam, kiam nun Saturno estas retroiranta. Do, poste de la tago 14a de junio, kiam Saturno rekomencas sian direktan antaŭeniran movon, eble la situacio pliboniĝos iomete. Sed ĝenerale, Pesilo kaj Kaprikorno devas sidi pripensi multe siajn aferojn, plenumi senprokraste la devojn kaj zorgi laboreme la respondecojn. Dum Jupitero antaŭeniras tra Virŝafo malestigante la malkonjunkcion, la aferoj de Pesilo kaj de Kaprikorno pliboniĝos. Por ke tio ĉi okazu, oni bezonas nur kelkajn tagojn pli ĝis hodiaŭ...

Resume:

Virŝafuloj: profitu la energion de Jupitero en via signo. Komencu entreprenojn. Rompu la limojn kaj iru tien, kien vi ĉiam volis iri. Sed NEPRE observu leĝojn (Saturno en Pesilo) kaj plenumu viajn devojn kaj taskojn antaŭ ĉio ajn. Ĉio tio ĉi estos necese ĝis la 4a de junio.

Arkpafantuloj: profitu la fajrecan kaj centrifugan energion, kiun Virŝafo enĵetas al via Regna Planedo (Jupitero). Tian ekspansiisman sintenon daŭrigu sufiĉe ĝis la 4a de julio.

Pesiluloj: Saturno en via signo ne favoras la festeman konduton, nek la nerespondecon, la longdaŭran heziton aŭ la malobservon de leĝojn kaj devojn. Estas tempo por labori, por respondi al viaj defioj. Respektu morojn. Ne rompu horarojn kaj nepre ne prokrastu tion, kio bezonas esti solvita. Eĉ poste de tiam, kiam la kontraŭstaro inter Jupitero kaj Saturno malaperos, Saturno estos en via signo ĝis la jaro 2012. Tio ĉi okazas nur unufoje post tridek jaroj! Do, estas grava kaj serioza tempo por vi.

Kaprikornuloj: Via Regna Planedo (Saturno) en Pesilo postulas prizorgi la serĉon de ekvilibro kaj la analizon de via konduto en la socio. Nepre evitu ekstremojn kaj fanatikecajn sintenojn. Tio ĉi estos necese ĝis la jaro 2012, kiam Saturno eliros Pesilon.

30 abr 2011

Pri la vorto konjunkcio kaj aliaj astrologiaj terminoj

Nia bela lingvo estas tiel rafinita, ke ĝi disponeblas bone je abunda nombro da ebleco por multaj esprimmanieroj. Ekzemple, la vorto konjunkcio: ĝi havas en la esperanta lingvo unu signifon prigramatikan kaj unu signifon primatematikan. Do, parolante pri astrologio/astronomio, se ni uzas la vorton konjunkcio, ĝi nur pravas je sia ĝenerala signifo pri "kunigo". En la ĉielo, kiam du planedoj aŭ korpoj de nia sunsistemo kuniĝas, tiam okazas astrologia/astronomia konjunkcio. Tio estas, la du planedoj aŭ korpoj ŝajnas kuniĝi aŭ ligiĝi pli-malpli en la sama loko de la ĉielo. Nu! Pli-malpli signifas tie ĉi la jeno: kuniĝo de ne pli ol ok gradoj!

Mi skribas kune astrologion kaj astronomion pro tio, ke la koncepto pri konjunkcio estas ne nur koncepto priastrologia, sed ankaŭ priastronomia. Multfoje astrologio kaj astronomio ankaŭ kuniĝas koncepte. Kiam tio ĉi okazas, oni povas bone uzi la vorton stelscienco, kiu ne distingas inter astrologio kaj astronomio. Do, jen tri vortoj en nia bela lingvo Esperanto, kiuj havas rajton ekzisti kaj kiuj iel pravas, ĉiu laŭ sia propra nuanco. Kompreneble, anstataŭ konjunkcio oni povas diri kuniĝon aŭ ligiĝon, vortoj tiuj, kiuj bone klarigas la kernon de la afero. Kaj kiel okazas planedaj konjunkcioj, tiel ankaŭ okazas malkonjunkcioj. Planedoj aŭ sunsistemaj korpoj plej malproksimaj inter si (tio estas, ĉirkaŭ 180 gradoj da disiĝo en la ĉielo), estas planedoj aŭ korpoj je malkonjunkcio. Oni ja povas uzi la vorton opozicio, sed tiu vorto havas fortan sencon pripolitikan en la esperanta lingvo, escepte se ni uzas ĝin kun la ĝenerala signifo kontraŭstaro. Ĉar malkonjunkcio estas ekzakte kontraŭstaro de du objektoj aŭ korpoj. Do, malkonjunkcio, "opozicio" kaj kontraŭstaro estas pli-malpli sinonimoj en la astrologia terminaro.

Klaraj difinoj de la vortoj estas bone por la scienco. Sed ankaŭ tia vortoproviza riĉeco de nia lingvo estas bone por la scienco. Jen alia maljusta kritiko al la astrologio: la signifo de la vorto planedo... En stelscienca terminologio, la vorto planedo temas ankaŭ pri la Suno kaj la Luno. Astronomia difino de planedo estas la jena: "astro ne memlumanta, rondiranta ĉirkaŭ stelo kaj balaanta la ĉirkaŭaĵon de sia orbito". Laŭ tiu ĉi difino, nek Suno nek Luno estas planedoj, ĉar unu el ili (la Suno) estas memlumanta kaj ne rondiranta ĉirkaŭ stelo, kaj la alia (la Luno) ne rondiras ĉirkaŭ stelo, sed ĉirkaŭ planedo (nia Tero). Kelkaj astronomiistoj ankoraŭ ne komprenas (aŭ ne volas akcepti), ke la vorto planedo en astrologio konservas sian arĥaikan signifon devenanta de la greka kaj de la latina lingvoj. La origina signifo de la vorto planedo estas "vaganto, transiranto", tio estas, astra korpo tiu, kiu vagas, kiu transiras. Stelscienco distingis nur du klasojn de astraj korpoj: 1) la tiel nomitaj fiksaj steloj (korpoj ekster nia sunsistemo), kaj 2) la vagantaj lumoj (la planedoj de nia sunsistemo kune kun la Suno kaj la Luno). Laŭ tiu ĉi malnova signifo, kaj nia Suno kaj nia Luno estas ankaŭ planedoj. Tia stelscienca difino daŭre ekzistas en astrologio, kvankam ne en astronomio.

Oni ne devas lasi tiun ĉi terminaran diferencon surprizi onin. Ĝi ekzistas ankaŭ multe en aliaj sciencoj. Ekzemple, en fiziko la sciencistoj daŭre uzas la vorton atomo, kvankam tiu ĉi vorto havis (ĝis ne tre mallonga tempo) la signifon "materia ero ne disigebla". Se ekzistus vorto ekvivalenta en nia lingvo al la vorto atomo, ĝi estus io kiel "seneraĵo" aŭ "senpartaĵo" aŭ "nedisigeblaĵo". Sed atomoj ja estas "disigeblaĵoj" aŭ "parto-havaj aĵoj" aŭ "ero-havaj aĵoj". Malgraŭ la origina signifo de la vorto atomo, kiu jam ne havas sencon, sciencistoj daŭre uzas ĝin. Malgraŭ la nova signifo de la vorto planedo, astrologio daŭre uzas la malnovan...

Resume:

Astrologia aŭ astronomia konjunkcio: ŝajna kuniĝo aŭ proksimiĝo de du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ekde nul gradoj ĝis ok gradoj da disigo inter si.

Astrologia aŭ astronomia opozicio: kontraŭstaro aŭ malkonjunkcio inter du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ĉirkaŭe de cent okdek gradoj da disigo inter si.

Planedo: laŭ astrologia terminologio, ĉiuj el la astronomiaj planedoj de la sunsistemo plus Suno kaj Luno. Laŭ astronomia terminologio: en nia sunsistemo nur Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono (nuntempe nomita nanplanedo aŭ planedeto).

Stelscienco: pratempa konosistemo, kiu kunigis astronomiajn sciojn kaj astrologiajn teoriojn kaj praktikojn. Ankaŭ la koncepta kunigo de astrologiaj kaj astronomiaj scioj.

Astrologio: konosistemo devenanta de pratempa stelscienco kaj daŭre havanta teorie kaj koncepte konekton kun la pratempa stelscienco. Astrologio estas de kelkaj sciencistoj taksita kiel ŝajnscienco.

Astronomio: moderna konosistemo scienca ankaŭ devenanta de pratempa stelscienco, sed ne havanta nuntempe teoriajn konektojn kun ĝi. Astronomio distingiĝas nuntempe disde astrologio.

4 ene 2011

Tiel estos la ĉielo dum la jaro 2011 (Dua Parto).



Tiuj ĉi bildo montras du astrologiajn movojn malsamajn. Unue, ĉe la ekstero de la cirklo oni vidas la malrapidajn triradojn de la plej grandaj planedoj (Jupitero, Saturno, Uranuso kaj Neptuno) de nia sunsistemo plus Plutono. Tiuj planedoj havigas influojn sur grandaj aroj da homoj, ankaŭ sur regnoj, landoj, kontinentoj kaj tiuj influoj daŭras dum monatoj. Plej supren en la bildo estas la simbolo de Plutono. Tiu planedo eniris Kaprikornon multaj monatoj antaŭe kaj restos tie multajn jarojn plu, ĉar ĝia movo estas tre malrapida. Tio signifas, ke ĉiu estaĵo aŭ aĵo, kiu apartenas al tiu signo, havos kelkajn transformojn tiun tempon, ĉar Plutono estas la planedo tiu, kiu alportas “morton kaj renaskiĝon”. Personoj tiuj, kiuj estas Kaprikornuloj aŭ kiuj havas Kaprikornon kiel supreniran signon havos jaron 2011 plenan de transformiĝo, revalorigon de ecoj kaj ĝisostajn ŝanĝojn. Tio ne estas necese malbone aŭ bone. Tio dependos kaj de la konduto kaj de la sinteno dum la jaro. La energio de Plutono povas ankaŭ havi tiutempe efikojn sur la aliaj kardilanaj signoj: Virŝafo, Kankro kaj Pesilo.

Iom maldekstren kaj malsupren en la bildo estas la símbolo de Neptuno komence de Fiŝoj. Tiu planedo eniras Fiŝojn je la 4a de aprilo kaj iros kaj retroiros de tiu tago ĝis la 5a de aŭgusto ĉiam sur la signo Fiŝoj. Neptuno favorigas la kreivon kaj la idealojn efektivigitajn je faktaj aŭ praktikaj celoj tiun tempon. Fiŝuloj kaj tiuj, kiuj havas Fiŝojn kiel supreniran signon povos profiti el la ekspansioj spirita kaj mona, kiujn pretigas la giganta Neptuno sur Fiŝoj. La energio de Neptuno povas ankaŭ tiutempe havi efikojn sur la aliaj ŝanĝeblaj signoj: Ĝemeloj, Virgulino kaj Arkpafanto.

Iom malsupren de la trairado de Neptuno, oni povas vidi la simbolon de Jupitero, sur Virŝafo. Ĝi suriros tien je la 22a de januaro ĝis la 4a de junio, kiam eniras Taŭron por resti tie ĝis la jaro 2012. Jupitero estas ankaŭ planedo alportanta ekspansion, bonsorton kaj fortojn, sed la unuaj tagoj post la 22a de januaro ĝi havos opozicion (malkonjunkcion) kun sia kontraŭa planedo Saturno, kiu kuŝas sur Pesilo ekde 2009 kaj restos tie ĝis 2012. Jupitero alportos bonhumoron kaj bonsorton al la Virŝafuloj tiun jaron, kvankam Saturno pretigos kelkajn reagojn, kiuj signifas devigajn prokrastojn, malfruigojn kaj lacecon precipe por Pesiluloj. La energioj de ambaŭ planedoj, Jupitero kaj Saturno, certe havos ankaŭ efikojn tiutempe sur ĉiu kardinala signo: Virŝafo, Kankro, Pesilo, kaj Kaprikorno. Eble ekestos malfacilajn interrilatojn precipe inter Virŝafuloj, Kaprikornuloj kaj Pesiluloj, car ili havos respektive Jupiteron, Plutonon kaj Saturnon. Kaj tiuj du lastaj planedoj ne estas precize la plej afablaj de la sunsistemo.

Uranuso estos ankaŭ sur la signo Virŝafo (vidu maldekstre de la Jupitera símbolo en la bildo). Ĝi eniras Virŝafon je la 12a de marto kaj trairos tiun signon dum multaj jaroj ĝis 2018. Tamen, dum 2010 kaj ekzakte ekde la 12a de marto, tiu ĉi giganta planedo havos influojn ankaŭ sur Virŝafuloj. Ĝi rompos la rutinon kaj devigos la homojn labori grupe. Ĝi ŝatas esti originale, revoluciema kaj noviga, kvankam iom senorda. Do, Virŝafuloj havos multon da energio por esti lumaj, brilaj kaj tre popularaj dum la unuaj monatoj de la jaro. Profitu tiun energiojn!

Due, ĉe la eno de la cirklo oni vidas la retroirajn movojn de tiu ĉi jaro. Tri retroiraj movoj fare de Merkuro tiel, kiel estas kutime. De la 31a de marto ĝis la 24a de aprilo sur Virŝafo. Poste de la 4a de aŭgusto ĝis la 27a de aŭgusto sur Virgulino kaj Leono. Kaj la lasta, de la 25a de novembro ĝis la 15a de decembro sur Arkpafanto. Atentu tiuj signoj (Virŝafo, Virgulino, Leono kaj Arkpafanto) siajn komunikadojn, vojaĝojn kaj parolojn dum la menciitaj tempodaŭroj. (Legu ankaŭ pri retroira movo de Merkuro tie ĉi: Retroira movo de Merkuro).

La aliaj retroiraj movoj ne estas tre gravaj. Nur rimarkindaj estas la retroiraj movoj de Jupitero (de la 31a de aŭgusto gis la 26a de decembro sur Taŭro) kaj de Saturno (de la 27a de januaro ĝis la 14a de junio sur Pesilo). Do, havu atenton kaj zorgon dum tiuj tagoj la Taŭruloj, Arkpafantuloj, Pesiluloj kaj Kaprikornuloj.

2 ene 2011

Tiel estos la ĉielo dum la jaro 2011 (Unua parto)



Feliĉan Novjaron al ĉiuj!

Tiuj eventoj planedaj ne estas ĉiom el la eventoj okazontaj ĉi-jare. Tiuj ĉi estas nur kelkaj el la pli gravaj. Ene de la cirklo oni vidas kvar ruĝajn striojn. Tiuj estas la kuniradoj aŭ kunamasiĝoj de planedoj dum la jaro 2011. Ekzemple, supren kaj iom maldekstre oni legas “FEB”: tio estas la monato februaro, kiu havos kvar astrologiajn planedojn sur la signo Amforo: la Suno, Merkuro, Marso kaj Neptuno. Tia kunirado de planedoj ebligas multon da okazaĵoj dum tiu tempo, okazaĵoj rilatigotaj precipe al la signo Amforo. Ĝi estos tempo plena je okazaĵoj por Amforuloj (kaj tiuj, kiuj havas Amforon kiel supreniran signon). (1)

Poste (vidu iomete malsupren de la antaŭo) okazos kunirado planeda dum la monato marto sur la signo Virŝafo: la Suno, Merkuro, Jupitero kaj Neptuno trairos kune tiun parton de la ĉielo. Do, ĝi estos tempo plena je okazaĵoj por Virŝafuloj (kaj tiuj, kiuj havas Virŝafon kiel supreniran signon). La sekvantan monaton aprilo daŭros kunirado de la antaŭaj planedoj menciitaj plus la ruĝa planedo Marso ankaŭ sur la signo Virŝafo. Kaj ankaŭ dum la monato majo okazos kunamasiĝo sur Virŝafo: Merkuro, Venuso, Marso, Jupitero kaj Neptuno. Je tiu ĉi monato (majo) tia kunirado de planedoj surtrairos la signon Taŭro sed nur la Suno, Merkuro, Venuso kaj Marso. Tiuj tri monatoj (marto, aprilo kaj majo) iĝos tempo tre okupita kaj tre okazaĵo-hava por la signoj Virŝafo kaj Taŭro (kaj por tiuj, kiuj havas tiujn signojn kiel supreniran signon).

Pli poste en la jaro, je septembro kaj oktobro okazos kunirado sur la signo Pesilo. Tiun fojon estos kune la Suno, Merkuro, Venuso kaj Saturno. Tiu ĉi kunamasiĝo de planedoj naskos okazaĵojn interesajn ĉefe por tiuj homoj, kiuj apartenas al la signo Pesilo (kaj tiuj, kiuj havas Pesilon kiel supreniran signon). La bildo montras ankaŭ kelkajn konjunkciojn kaj opoziciojn (malkonjunkciojn) ĉe la ekstera parto de la cirklo. Ni legu (escepte de kelkaj datoj) unue desupre ĉe la signo Amforo kontraŭhorloĝen:

Je la 4a de januaro: konjunkcio inter Jupitero kaj Uranuso ankaŭ sur Fiŝoj. Atentu Fiŝuloj kaj tiuj, kiuj havas Fiŝon kiel supreniran signon.

Je la 4a tago de februaro okazos konjunkcio inter la Suno (2) kaj Marso sur Amforo. Atentu Amforuloj kaj tiuj, kiuj havas Amforon kiel supreniran signon.

Post je la 17a tago de februaro okazos konjunkcio inter la Suno kaj Neptuno ankau sur Amforo. Atentu denove Amforuloj kaj tiuj, kiuj havas Amforon kiel supreniran signon.

Je la 25a de februaro: konjunkcio inter la Suno kaj Merkuro sur la signo Fiŝoj. Atentu denove Fiŝuloj kaj tiuj, kiuj havas Fiŝon kiel supreniran signon.

La 25an de februaro: Jupitero (sur Virŝafo) kaj Plutono (sur Kaprikorno) havos malbonan aspekton inter ili. Atentu do Virŝafuloj kaj Kaprikornuloj kaj ankaŭ tiuj, kiuj havas Virŝafon aŭ Kaprikornon kiel supreniran signon. Povus okazi malfacilaj kontaktoj inter vi.

Je la 21a de marto: konjunkcio inter la Suno kaj Uranuso sur Virŝafo. Atentu Virŝafuloj pri tiu evento kaj tiuj homoj, kiuj havas Virŝafon kiel supreniran signon.

Okazos ankaŭ la 28an de marto opozicio (malkonjunkcio) inter Jupitero (sur Virŝafo) kaj Saturno (sur Pesilo). Atentu do Virŝafuloj kaj Pesiluloj kaj ankaŭ tiuj homoj, kiuj havas tiujn signojn kiel supreniran signon. Malfacilajn okazaĵojn povus estigi inter vi.

La 6an de aprilo: sur Virŝafo konjunkcio inter la Suno kaj Jupitero. Atentu denove Virŝafuloj.

Tri tagoj poste, je la 9a de aprilo ni havos kunjunkcion inter la Suno kaj Merkuro kankaŭ sur Virŝafo. Atentu, ke tio okazos dum retroira movo de Merkuro. (3) (4)

La 9an de junio: Jupitero (sur Taŭro)  formos pozitivan aspekton kun Neptuno (sur Fiŝoj). Bona tempo por Taŭruloj kaj Fiŝuloj kaj tiuj, kiuj havas Taŭron aŭ Fiŝon kiel supreniran signon.

La 12an de junio: denova konjunkcio inter la Suno kaj Merkuro sur Ĝemeloj. La plej bona tempo por Ĝemeluloj kaj Virgulinuloj kaj tiuj, kiuj havas tiujn signojn kiel supreniran signon.

La 3an de aŭgusto: alia konjunkcio inter la Suno kaj Merkuro sur Leono. Atentu Leonuloj. Atentu, ke tio okazos dum retroira movo de Merkuro.

La 16an de aŭgusto: konjunkcio inter la Suno kaj Venuso ankaŭ sur Leono. Atentu denove la Leonuloj.

La 28an de septembro: konjunkcio Suno-Merkuro sur Pesilo. Atentu Pesiluloj kaj tiuj, kiuj havas Pesilon kiel supreniran signon. Atentu ankaŭ, ke tio okazos dum retroira movo de Merkuro.

La 13an de oktobro: konjunkcio Suno-Saturno sur Pesilo. Atentu Pesiluloj kaj tiuj, kiuj havas Pesilon kiel supreniran signon. Eble vi sentos iom senenergie aŭ iom lacaj.

La 4an de decembro: alia konjunkcio Suno-Merkuro sed sur la signo Arkpafanto. Atentu Arkpafantuloj kaj tiuj, kiuj havas Arkpafanton kiel supreniran signon.

La 29an de decembro: konjunkcio inter la Suno kaj Plutono sur Kaprikorno. Atentu Kaprikornuloj kaj tiuj, kiuj havas Kaprikornon kiel supreniran signon.

--------------------------------------------------------------------
Rimarkoj

1) Pri la supreniraj signoj legu tiun artikoleton: La du ĉefaj zodiakaj signoj de oni
2) Nepre ne provu vidi la konjunkciojn de la Suno kun aliaj planedoj, ĉar: a) Ili estas nevideblaj sen la uzo de specialaj ŝirm-vidiloj kaj b) Sen tiuj iloj, la sunlumo povus facile blindigi vin.
3) Pri la retroira movo de Merkuro legu tiun artikoleton: Retroira movo de Merkuro
4) Pri la retroira movo de la aliaj planedoj mi publikigos en venonta artikoleto.

23 dic 2010

La plej bona tempo de la jaro por fari ion.

Aparte de la ĵusdataj posicioj de la planedoj tiuj, kiuj disponas la energiojn malsame ĉiujare... Kiam estas la plej bona tempo de la jaro por fari ion? Via naskiĝtaga datreveno! Ekzakte ekde du tagojn antaŭe ĝis du tagojn poste! Kial? Do je tiu tempo la Suno, kiu reprezentas vian Povan Fonton kaj vian Spiriton, lokiĝas ekzakte en tiu punkto de la sunsistema spaco, je kiu ĝi estis tiam, kiam vi naskiĝis. Fakte, oni nomas tian okazon "La Suna Reveno", ĉar dum via naskiĝtaga datreveno la Suno "revenas" al tiu punkto.

Tiujn aferojn, kiujn ni konsideras esti la plej gravaj de la jaro kaj la plej necesaj aŭ signifo-havaj, oni devas fari dum tiuj kvar kvin tagoj menciitaj, ĉar tiam oni havas sian energian gradon je la maksimumo! Do, subskribi kontraktojn, edzigi aŭ edzinigi al iu, fari gravan voĵaĝon, komenci entreprenon, startigi partoprenon longtempo-daŭran, fari paroladon publike, kandidati, ktp. Ĉion ĉi oni devas fari ĉirkaŭ la naskiĝtaga datreveno de oni, por havi la pligrandan kvanton da energio celita por nia afero.

Ĉu vi jam scias, kiu estas via suprenira signo? Se ne, legu tion: La du ĉefaj zodiakaj signoj de oni  Kiam la Suno trairas vian supreniran signon, tiam estas ankaŭ tre bona tempo por fari la aferojn antaŭe menciitajn. Ekzemple, mia suprenira signo estas Kaprikorno. Do, aldone al mia naskiĝtaga datreveno por fari tiujn gravaĵojn, mi ankaŭ povas fari ilin dum la monato de Kaprikorno, tio estas: ekde la 21an decembre ĝis la 20an januare. Se vi scias, kiu estas via suprenira signo, vi nun scias, ke la monato de tiu signo estas ankaŭ tre konvena tempo de la jaro por viaj farendaĵoj kaj viaj farindaĵoj. Profitu ĝin!

19 dic 2010

La du ĉefaj zodiakaj signoj de oni

Oni havas du zodiakajn gravajn signojn: nian sunan signon kaj nian supreniran signon. La plej ĉefa signo el tiuj du estas kutime la suna signo. Tia estas la zodiaka signo tiu, kiu estis malantaŭ la Suno tiam, kiam oni naskiĝis. Ekzemple: mi naskiĝis je la 25a de aŭgusto. Je tiu tago la Suno havis malantaŭ si la zodiakan signon Virgulino. Mia suna signo do estas Virgulino. La suna signo estas la signo tiu, kiun oni konas pro la naskiĝtago de oni. Ĝi estas la signo tiu, kiun oni prilegas en la ĵurnalaj aŭ magazinaj horoskopoj.

La suna signo donas plejkutime al la persono siajn elstarajn ecojn aŭ trajtojn: ĝenerale oni havas la ecojn kaj trajtojn de onia suna signo. Tamen, oni havas alian gravan signon zodiakan: la supreniran signon. La suprenira signo estas tiu, kiu estis ĉe oriento tiam, kiam oni naskiĝis. Tio dependas kompreneble de la horo je kiu oni disiĝas disde onia patrina korpo. Ekzemple: kiam mi naskiĝis (tio estas, la tria horo kaj duono posttagmeze), tiam la signo Kaprikorno estis ĉe oriento. Do, Kaprikorno estas astrologie mia suprenira signo. Kial oni nomas ĝin "suprenira" aŭ "supreniranta"? Ĉar horon post horo ĉiu zodiaka signo ŝajnas supreniri ekde oriento, daŭrante tie pli-malpli du horojn ĉiu el ili.

Oni estas astrologie miksaĵo de tiuj du signoj, kaj la suna kaj la suprenira. La suna signo difinas kiel ni estas interne, kiel funkcias nia psiko. Nia animo kaj spirito estas kvazaŭ formitaj de la ecoj de nia suna signo. La suprenira signo difinas kiel ni elmontriĝas kaj al la mondo kaj al la aliaj homoj: ĝi difinas niajn eksterajn trajtojn. Nia personeco, nia "masko" (tio estas nia ekstera identeco) estas kvazaŭ formita de la ecoj de nia suprenira signo. Oni devas lerni trovi ekvilibron inter tiuj du signoj. Oni devas lerni kiel ne doni tro da fortoj al unu el ili kaŭzante malforton al la alia.

18 dic 2010

Retroira movo de Merkuro

Merkuro estas la plej proksima planedo al nia Suno. Ĝi estas planedo malgranda kaj rapidmova. Kiam ĝi moviĝas pasante inter la Suno kaj la Tero, tiam ŝajnas, ke ĝi iras malantaŭen kontraŭe al sia kutima direkto. Tiun malantaŭan movon oni nomas tiel: retroira movo. Pro tio, ke Merkuro estas la plej rapida planedo de la Sunsistemo kaj pro tio, ke ĝi kaj la Tero estas proksimaj, ĝiaj retroiraj movoj estas frekventaj: tri aŭ kvar fojoj ĉiujare. Nuntempe, ni povas vidi en la ĉielo la retroiran movon de Merkuro, kiu komenciĝis la 11an de decembro kaj finiĝos la 31an de decembro.

Astrologie la retroira movo de la planedoj estas signifo-plena. Tradicie tiaj movoj estis rigardataj kiel malbonsortaj: kiam la planedoj retroiras, tiam la astrologiaj influoj transformiĝas al siaj malbonaj efikoj. Ekzemple, astrologie Merkuro estas la planedo pri komunikado, poŝto, kaj informa kaj letera sendado. Se ĝi estas retroiranta, tiam la merkuraj influoj iĝas efike malbonaj sur la aferoj tiuj, kiujn la planedo regas. Nuntempe la astrologiistoj ne konsideras tiel pesimisme la retroiran movon de la planedoj. Tamen ili ja konsilas al la homoj havu zorgemon pri la aferoj traktataj de la planedo retroiranta.

Do, pri Merkuro retroiranta, jen kelkaj el la konsiloj sekvindaj ĝis la 31a de decembro:

*Subskribu neniun dokumenton, kontrakton aŭ similajn devigajn (laŭleĝajn) paperojn. Prokrastu ĉiun subskribon vian ĝis poste de la 1a de januaro.

*Havu la plej grandajn zorgojn pri viaj mesaĝoj, leteroj, informoj sendotaj, kaj simile. Dum la merkura retroira movo estas kutime estigi erarojn pri la sendado de mesaĝoj kaj ankaŭ miskomprenoj abundas.

*Se vi vojaĝas tiutempe, havu kromajn atentojn: estas plejeble, ke la vojoj aŭ la veturiloj difektiĝos. Havu duan planon aŭ planon por eliri el "eblaj danĝeroj".

12 nov 2010

Kelkaj ideoj pri la tri planedaj konjunkcioj okazantaj nuntempe.

Jen kelkaj ideoj skribitaj pri la tri planedaj konjunkcioj priskribitaj en la antaŭ artikolo. Kelkaj el tiuj ĉi aferoj nure povus okazi, aliaj devus okazi (tio estas, la konjunkcioj signas la tempon ĝustan por ili okazi), kvankam tio ne signifos, ke la unuopuloj fakte decidos agi.

*Akcelitaj movoj de la menso.
*Pensoj subitaj, agemaj kaj eble agresemaj.
*Frekventaj trafikakcidentoj.
*Sendo de bombletero. (Vidu informojn pri Jemenujo.)
*Komunikado agresema.
*Movoj lertaj kaj tre precizaj. (La konjunkcio inter Marso kaj Merkuro povintus aktivigi la vulkana eruptado en Suda Azio.)
*Malkaŝo de militistaraj dokumentoj. (Vidu informojn pri WikiLeaks.)
*Tujaj delokigoj de trupoj. (Vidu informojn pri Jemenujo, kaj la afero inter Nikaragvujo kaj Kosta-Rikujo.)
*Verkado aŭ publikigado de libroj aŭ teorioj revoluciemaj. (Vidu informojn pri la pedofilia "manlibro" publikigita ĉe Amazon, du semajnoj antaŭe.)
*Memkonduto nekutime ekscentra de Ŝtatestroj aŭ Regnestroj.
*Aprobo de leĝoj troe ekstremaj aŭ originalaj.
*Pligrandigo de la jurisprudenco al nekredeblaj grundoj.
*Agado vaganta aŭ fantazia de certaj juĝsistemoj aŭ juĝistoj.
*Invado al la spaco de la prezidanta povo aŭ juĝada povo fare de religiaj grupoj. (Vidu informojn pri la moskeo en Hamburgo.)
*Antaŭenira movo fare de certaj teokratiaj ŝtatoj.
*Malkovro de novaj formoj de energio.
*Pliaj okazaĵoj kun publika interesigo ĉe minejoj, naftaj traboradaj putoj, ktp.
*Okazaĵoj pri reĝo aŭ Ŝtatestro aŭ Regnestro ĉe la pinto de monto.
*Novaj formoj de krimeco, de vandalismo, kaj novaj formoj de seksaj perversigoj, drogaj misuzoj, ktp. (Tio rilatas ankaŭ al la skandalo pri la libro publikigita en Amazon kaj al la skandalo pri la komputila ludo en kiu la vizaĝo de Fidel Castro estas uzita kiel celpunkto por pafado.)

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...