17 abr 2007

KIAL STUDADI ASTROLOGION?

Jen tikla demando, ĉar homoj ofte pensas ke astrologio estas nek scienco, nek ion lernenda. Do, ĉi tie ni donas kelkajn kialojn, laŭ kiu vi povas eklerni ĝin:

  • ĜI ESTAS SIMBOLA LINGVO: Pli ol arto, astrologio estas lingvo. Ĝi donas simbolajn ŝlosilojn por distingi kaj esprimi nuancojn en la menso de la popolo. Ĝi povas esti eksterordinare riveliga kiam oni sukcesas kompreni sin mem kaj aliulojn. Laŭ la lumo de astrologia ĉarto, pluraj agoj kaj motivigaj fortoj en la popolo subite prenas malsaman dimension- kaj la astrologia interpretado donas la signifojn-.
  • MEM MALKOVRO: Astrologio estas povuma ilo por mem malkovrado. Granda parto de la esenca studado en astrologio estas studi la propran ĉarton, en preskaŭ ĉiaj eblaj modoj, klasdesegnaĵoj, ktp. Ĉiu nova maniero por desegni la ĉarton, estas alia spegulo, ŝancon por reflekti specialan eron de si mem. Baldaŭ vi elkovros ke tiujn bazajn elrigardojn pri vi mem, rapide ŝanĝos kaj nova lumo permesos al vi malkovri la kialojn de viaj agoj kaj elektoj en la pasintenco. Novaj ŝlosiloj kaj facetoj estos rivelitaj kaj permesos al vi ekkomenci transformigan laboron de via esto.
  • STUDADO DE SIMBOLISMO : Astrologio estas eble la plej ampleksa sistemo starigita pri simbola pensado. Tial, ĝi estas vera vojo por eniri en la studado de simbolismo, kiu poste povas esti aplikata al ĉiuj kampoj, ekde plantoj ĝis sonĝoj, tra medicino kaj kemiaj disvolviĝo.

23 ago 2006

LA PLANEDOJ TRA LA UNUA DOMO

SUNO : Viveco kaj sano
LUNO :Emociaj pli-malplioj
MERKURO :Sociaj komunikadoj kaj aktivecoj
VENUSO :Beleco kaj pligrandiĝo de persona ĉarmo
MARSO :Agresemaj impulsoj
JUPITERO: Ebla pligrandiĝo de pezo
SATURNO: Lacemo kaj manko da viveco
URANO :Nervozismo kaj troa aktiveco
NEPTUNO: Emo al reviĝo
PLUTONO : Drastaj personaj ŝanĝoj

27 mar 2006

JUPITERO EN ASTROLOGIO

Jupitero reprezentas optimismon, entuziamiĝon, sindonemon, protektadon, bonvolecon, altruismon, ekspansion, sategon, profesiulojn kaj superan menson; krome, longaj vojaĝojn, kontaktojn kun eksterlando kaj interesiĝo pri kulturo. La juĝistoj troviĝas sub protektado de Jupitero. Ĝi estas la fido, la konfido, la espero kaj la ŝancoj.
Fiziologie ĝi rilatas la hepato, la arteria sango, la grasoj, la flarsenso, la posta lobulo de la pituitaria glando, kiu regas kreskiĝo. Ĝi povas pligrandigi dikecon en la matureco.
Jupitero domicilias ĉe Arkpafanto.

12 mar 2006

MARSO EN ASTROLOGIO

Marso reprezentas la fizikan energion, la forton, la movadon, la kuraĝon, la dinamismon, la senpaciencon, la sincerecon, la militon, la pasion, la deziron, la varmon, la junajn virojn, la konkurencan spiriton, la agresemon, la malbonan karakteron, la estraremon, la aventuron, la riskon, la perforton kaj, kelkfoje, la senprudencon. Estas nia maniero konduti sin, fari aferojn.
Ĝi rilatas al la viraj seksaj glandoj, la urogenitala aparato, la suprarena sistemo, la sango, la ruĝaj globetoj, la kapo, la nazo kaj la muskola sistemo.
Ĝi regas aŭ domicilas en Arieso.

VENUSO EN ASTROLOGIO

Venuso estas la planedo pri amo, pri sintemo, pri harmonio, pri beleco, pri la justeco kaj bilanco. Ĉio, kio rilatas al estetiko kaj bongusto troviĝas sub inlfuo de Venuso; ankaŭ arto, la edzino, la junaj homoj, adornoj, ornamentaĵoj, logiĝo, voluptemo, ĉarmo, kaj precipe ineco. La juveloj kaj luksoj, la komodeco, la ripozo, la plezuroj kaj la bezonon ami kaj esti amata apartenas al venusa influo. Ĝi reprezentas la voluptema amo (Taŭro) kaj la platona amo (Pesilo).
Venuso montras la plaĉojn rilate al modo, persona imago, beleco kaj arto; krome kiel estas la ideo pri amo, kia estos la plej eltirema partner(in)o, la fianĉiĝaj rilatoj aŭ la distraj kaj manĝaj plaĉoj. Estas do ĉio kio plaĉas al mi.
Fiziologike Venuso rilatas al vejnosa circukado, lumba regiono, renoj, gorĝo, kolo, ovarioj,pankreto, tiroida glando, la ekstera parto de la inaj seks-organoj, la tuŝosenso kaj paratiroidoj.
Venuso regas aŭ domicilas en Taŭro kaj Pesilo.

4 mar 2006

MERKURO EN ASTROLOGIO

Merkuro estas la planedo pri ĉiaspeca komunikiĝo, de la buŝa parolo ĝis la interplanedaj vojaĝoj; ĉio kio rilatas al instruado de konitaĵoj aŭ ideoj aŭ iri el unu loko al alian per iu meĥanika rimedo, estas regata de Merkuro. Ĉiaj racia kaj selektema procezoj troviĝas sub la premo de tiu ĉi planedo.
Tiel, ĉiu homo bezonas komuniki siajn pensojn kaj starpunktojn.
Fizike, Merkuro rilatas kun la spira sistemo, la sens-organoj, la nervoza sistemo, la glandulo tiroido, la mensaj kapabloj, la spiro, la ŝultroj, la brakoj, la manoj, la kunordigo de la movad-sistemo, la pulmoj kaj cerbo. Krome, ĝi regas ankaŭ ĉio kio rilatas al inteligenteco, movileco, adaptiĝo, la racio, la memesprimado, la percepto, la junaj homoj, la verkistoj, la komunikistoj, la instruistoj kaj vojaĝantoj.
Kun Merkuro troviĝas la personoj ŝanĝemaj, entreprenemaj, emaj ĉion scii sed superflue; ankaŭ ĝi donas elokventeco kaj facileco je parolo. Ĝi estas la plej adaptiĝema kaj movila el la astroj.
Ĝia domicilo troviĝas en Ĝemeloj kaj Virgulino.

LA LUNO EN ASTROLOGIO

La luno ludas kiel spegulo de la emocia parto de la homa estaĵo; ĝenerale la ŝanĝiĝoj en la humoro de la personoj estas "kontrolita" de la luno. Tiel, ĝi reprezentas la ĉiutagan vivon, la tagan trairon, la kutimojn, la hejma rifuĝo. Ili estas niaj plej bazaj bezonaĵoj, kiel nutri sin, kaj ili nutras en la plej vasta senco de la vorto.
Fizike ĝi rilatas al stomako, al la digesta tubo, la digestaj procezoj, la brusto, la linfa sistemo, la lakrimala sistemo, pankreato, ovarioj, la utero, la menstruo kaj la simpata nervoza sistemo.
Ĝi tre intime rilatas kun la instinkto, la emocioj, la memoro, la protektado, ĉio kio hejmas, la domŝatego, la rolo kiel patro aŭ patrino, la familiaj sentoj, la patriotismo, la nutrado, la fruktodono kaj la patrino. Krome, ĝi konektiĝas kun la mondo de la sonĝoj, la nekonscio, ĉio kio estas fantazio, la kapablojn imagan kaj poetan. Sed ankaŭ ĝi asocias kun mallaboremo, la ripozo, la timemo. La luno regas la pretigadon, komercadon kaj ellaboradon de nutraĵoj.
La Luno domicilas en Kankro.

LA SUNO EN ASTROLOGIO

La suno montras kiel la persono volas montri sin antaŭ la aliaj personoj, kiuj estas siaj motivigoj por klopodi iĝi integra persono kaj kiel fari sentigi sian presencon antaŭ la aliaj personoj; t. e., ĝi montras la grandajn celojn en la vivo, la internan esencon kaj la plej valoran parton de la persono.
Ĝi estas asociigia kun la koro, la dorso, la frunto, la dekstra okulo, la vertebra kolumo, kaj la arteroj kaj vejnoj kiuj akvumas la homan korpon. Malfacilaj aspektadoj je tiu ĉi planedo faras ke la persono estu ema je suferi en tiuj ĉi organoj: koro kaj cirkula sistemo.
Ĝi ankaŭ rilatas al la viveco, digneco, la vireca principo, la memfido, la memestimo, la boneco, la viro kaj la patro.
Ĝia domicilo estas Leono.

13 dic 2005

2003 UB313


 

2003 UB313 estas la en 2005 malkovrita 10a planedo de nia sunsistemo. Oni ĝin jam observis en la jaro 2003, sed nun venis konfirmo ke efektive temas pri planedo. La malkovrintoj estas Mike BROWN, Chad TRUJILLO kaj David RABINOWITZ.

La provizore nomita nova planedo 2003 UB313 havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono kaj troviĝas je distanco de 97 foje la distanco inter la tero kaj la suno.

Malkovro

Je la 21a de oktobro 2003 per la teleskopo de Samuel-Oschin oni jam prenis fotojn de UB313, sed oni nur malkovris ke la astro moviĝis kiam 15 monatojn poste je la 8a de januaro 2005 re-ekzamenis la fotojn. La malkovron oni anoncis al la gazetaro je la 29a de julio 2005.

Karakterizoj

La nova planedo turniĝas en orbito kun dekliva angulo de 45 gradoj ĉirkaŭ la suno. Tio estas la ĉefa kaŭzo kial oni nur nun malkovris la planedon; ĝis nun malmultaj personoj tie serĉis.

Planeda statuso

2003 UB313 same kiel Quaoar, Varuna kaj ankaŭ Plutono estas Kuiperzona objekto. Plutonon oni ĉiam konsideris kiel planedo, la ceterajn ne. La malkovro de 2003 UB313 klarigegas la bezonon je difino de planedo. Multaj sciencistoj opinias ke Plutono ne estas planedo aŭ, se Plutono tamen estas planedo, ke ankaŭ multaj aliaj objektoj nomiĝu tiel.

11 dic 2005

NEPTUNO




* Nomo: Neptuno (Sol VIII)
* Diametro: 49.528 km
* Liberiga rapido: km/s
* Pezo: 102,47 . 1024 kg (17,15 da Tero)
* Loko: la 8-a planedo, 4 504,30 milionoj km for de la Suno (30,06 AU).
* Tago: 57,78 ks (16h 3m)
* Jaro: 5 200,3 Ms (164,79 Ter-jaroj)
* Gravito: 11,6 m/s2 (1,18 da Ter-gravito)
* Temperaturo: 48 K
* Atmosfero: 74% hidrogeno, 25% heliumo, 1% metano
* Koloro: blua
* Lunoj: 13 (5 sennomaj): Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Tritono, Nereido, S/2002 N 1, S/2002 N 2, S/2002 N 3, Psamato, S/2002 N 4
* Eltrovinto: Adams en 1846, sed ĝia ekzisto kaj eĉ loko estis antaŭkalkulita de matematikistoj el la movo de Urano.
* Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.



Astrologia Simbolo de Neptuno

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...