Mostrando las entradas con la etiqueta tero. Mostrar todas las entradas
Mostrando las entradas con la etiqueta tero. Mostrar todas las entradas

8 mar 2015

Elementoj: Dividante la zodiakon per kvar

Por priskribi la temperamenton de ĉiu zodiaka signo per la atribuado al ĉiu el ili de unu el la kvar malnovaj elementoj, estas probable la plej fama metodo pri klasifikado. La kvar elementoj estas fajro, tero, aero, kaj akvo.

Fajro: kunportas vitalecon, ekzitiĝon, kaj intensecon. La fajraj signoj estas Safo, Leono kaj Arkpafanto.Fajro donas varmon aŭ bruligas, donas plezuron aŭ kaŭzas malkomforton, brulas kaj konsumas.

Ĉefaj trajtoj: La signoj de fajro estas entuziasmaj, gajaj, viglaj, memfidaj, ardaj, aktivaj, pasiaj, intensaj je emocioj, amikoj de la bona vivo kaj sportoj. Aventuremaj, ili ne timas danĝeron aŭ eksponon; nek donas multan gravecon al doloro aŭ sufero. Ili haltas mallonge ĝui siajn atingojn, ĉar unufoje ili sukcesas ion, ili tuj starigas novan celon.

Difektoj: Tro da fajro povas esti danĝera; la pasio inklinas al ekscesoj kaj neatenditaj reagoj, aroganteco, troa fiereco kaj maltoleremo. Manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas, ke la homo malhavas entuziasmon kaj vivecon kaj havas materiismajn tendencojn. Ili povas esti deprimaj aŭ pesimismaj homoj. Fajro kombinas bone kun Aero, ĉar ĝi vivigas kaj ŝaltas ĝin. Anstataŭe ĝi iras malbone kun la Akvo ĉar ĝi malŝaltas ĝin, kaj kun Tero ĉar ĝi sufokas ĝin.

Tero: donas stabilecon, komunan senson, kaj kapablecon por ke la aferoj estu farataj. La teraj signoj estas Taŭro, Virgo kaj Kaprikorno. Tero provizas subtenon, stabilecon kaj sekurecon. 

Ĉefaj trajtojHomoj, en kiuj ĉi tiu elemento superregas, estas solidaj, sekuraj, praktikaj, lertaj kaj kutime laboras malmole. Simplaj kaj posedantaj grandan komunan sencon, ili estas inteligentaj kaj cerbaj, zorgemaj, singardaj, malvarmaj, malfidaj kaj kalkulemaj. Tre respondecaj, persistaj kaj konstantaj, ili povas fariĝi hezitemaj antaŭ homoj tre deciditaj aŭ de forta karaktero. 

Difektoj: Eksceso de Tero inklinas al la manko de idealismo kaj mallarĝa pensmaniero. Ili estas homoj tro materialismaj, kiuj kredas nur en faktoj, en palpebla kaj konkreta realo. Ili zorgas tro multe pri rutino kaj ordo. La manko de ĉi tiu elemento indikas, ke la homo ne kapablas atingi palpeblajn kaj utilajn rezultojn. Ĝi igas la individuon nepravigebla, nerespondeca, lasas aferojn duonfaritaj, malstabila, malorganizita kaj malkonstanta. Tero kombinas bone kun Akvo, ĉar ĝi malvarmigas ĝin; Anstataŭe ĝi iras malbone kun Fajro ĉar ĝi brulas ĝin, kaj kun Aero ĉar ĝi sekigas ĝin.

Aero: vigligas la intelekton kaj pligrandigas sociiĝemon. Ĝi servas por spiri kaj estas la ilo per kiu la sono vojaĝas. La aeraj signoj estas Ĝemeloj, Pesiloj kaj Akvisto.

Ĉefaj Trajtoj: Homoj kun tiu ĉi elemento kiel superreganto, donas multe da graveco al komunikado, kiel ajn ĝi okazu. Ili emas ĉiam rezoni, studi kaj enketi. Ili estas inteligentaj, pli bone rafinita kaj pensemaj, idealistaj kaj avidaj por ekkoni la veron. Ili estas bonaj partneroj kaj ekvilibritaj, ili emas kunlabori kun aliuloj. Ili bezonas scii pli ol senti aŭ agadi. 

Difektoj: Ili emas havi malmulte da profundeco en sentoj;ili povas esti disaj, supraĵaj, nervozaj, sendankaj, nekonstantaj, influemaj, nefidindaj kaj nepraktikaj.

La manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas malmultan esprimon, grandan malfacilecon por manifestiĝi aŭ komuniki kun aliaj.Indikas, ke la persono estas ekstreme introvertita.Aero kombinas bone kun Fajro, ĉar ĝi sekigas ĝin. Anstataŭe, ĝi fuŝiĝas kun Tero kaj Akvo, ĉar kun ambaŭ, iel, ĝi perdas liberecon.

AkvoLa akvo servas por refreŝigi, lavi kaj helpi kreskon. Ankaŭ por mildigi la batojn de la vivo; kaj plifortigas la emociojn kaj intuicion. La akvaj signoj estas Kankro, Skorpiono kaj Fiŝoj.

Ĉefaj Trajtoj: Homoj el tiuj signoj estas tre sentemaj, intuiciaj, inspiritaj, komprenemaj, protektemaj, hejmemaj, revemaj, varmakoraj, romantikaj, imagivaj, sindonemaj, magnetaj, adapteblaj kaj rezervitaj. Emoncie, ili estas profundaj, tre singardaj kaj antaŭvidaj, kaj ege malŝatas superregajn aŭ bruemajn homojn. 
 
DifektojLa ekscesoj de akvo en horoskopo produktas timidecon, suspektemon, malfidon je si mem kaj je aliaj. Ili povas esti tre influemaj, sentemaj kaj malstabilaj homoj, kun profundaj tendencoj retiriĝi aŭ kaŝi sentojn.                                                               

La manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas, ke la persono inklinas al manko de sentemo kaj supraĵeco.
Akvo iras bone kun la Tero, ĉar ĝi estas absorbita kaj enhavita de ĝi. Aliflanke, ĝi misfunkcias kun Fajro ĉar ĝi igas ĝin boli kaj vaporiĝi kaj kun Aero ĉar ĝi ankaŭ vaporigas ĝin.

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...