- SUNO: elektra, energia, potenca, aktiva, esenca, fajra, forta, konstruema kaj modere fekunda.
- LUNO: magneta, ŝanĝema, plastika, limfa, romantika, emocia kaj fruktodona.
- MERKURO: neŭtra, aktiva, nerva, adaptebla kaj modere fekunda.
- VENUSO: Magneta, paca, mola, hardita, amema, modera, amuza, pasiva, afabla kaj fruktodona.
- MARSO: elektra, energia, aktiva, detrua, dinamika, vigla kaj senfrukta.
- JUPITERO: elektra, ekspansiema, viviga, hardita, esenca, sanga, societema kaj fruktodona.
- SATURNO: magneta, bremsanta, kontrolita, konstanta, kvieta, postulema, solidiga kaj senfrukta.
- URANO: neŭtrala, nekalkulebla, ekscentra, originala, malstabila, intuicia kaj modere fruktodona.
- NEPTUNO: magnetika, ĥaosa, estetika, neŭrotika, falĉa, ofendiĝema kaj modere fruktodona.
- PLUTONO: elektra, troa, profunda, aŭtotransformanta, potenca kaj fruktodona.
13 nov 2019
Esenca Naturo de la Planedoj
12 nov 2019
Plej Gravaj Planedaj Klasifikoj
- Superaj kaj malsuperaj planedoj: La superaj planedoj estas tiuj kiuj havas orbitojn pli vastaj ol tiu de la Tero. Ili estas Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono. Malsuperaj planedoj havas orbitojn pli interne ol la tiu de la Tero, ili estas do Merkuro kaj Venuso.
- Inaj kaj Malinaj planedoj: Oni diras ke la planedoj estas inaj aŭ malinaj laŭ la mitologia dio aŭ diino. Malinaj planedoj estas Suno, Merkuro, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno, kaj Plutono.Inaj planedoj, estas Luno kaj Venuso.
- Elektraj aŭ Pozitivaj; Magnetaj aŭ negativaj kaj variablaj aŭ neŭtraj: La elektraj planedoj havas kiel econ de ekstera, ekstroversa kaj ampleksiga aktiveco, dissendas kio estas eco de Suno, Marso, Jupitero kaj Plutono. Magnetaj planedoj havas ecojn pri akceptemo kaj altiro, kaptas, kaj tio estas eco de Luno, Venuso, Saturno kaj Neptuno. Variablaj planedoj havas malsamajn ecojn laŭ la signo en kiu ĝi troviĝas kaj la rilatojn kun la aliaj planedoj. Do, ili povas esti kaj aktivaj kaj akceptemaj. Se ni devus elekti inter pozitivaj kaj negativaj, ĉi tiuj planedoj estas pli elektraj ol magnetaj. Ili estas Merkuro kaj Urano.
- Utilaj aŭ Harmoniaj kaj Malutilaj aŭ Malharmoniaj: Utilaj aŭ Harmoniaj Planedoj La dua koncepto ( harmonia - malharmonia) estas pli taŭga, ĉar ili povas esti neharmoniaj pro aliaj faktoj de la horoskopo, sed precipe kaj pro natura esenco, ili estas kongruaj aŭ ekvilibriga forto. Ili donas utilajn ecojn al memo kaj provizas agrablajn aŭ feliĉajn spertojn. Maĵora Harmonia estas Jupitero, kaj Harmonia Minora estas Venuso. Suno eblas konsideri kiel inklina al harmonio. Malutilaj aŭ Malharmoniaj ili povas fariĝi harmoniaj se ili havas bonan pozicion en la horoskopo, sed esence ili havas energion, kiu povas generi malekvilibrojn aŭ malfacilajn spertojn kun iom da facileco, kaj ankaŭ doni malfacilan psikologian karakteron. Maĵora Malharmonia estas Saturno; Minora Malharmonia estas Marso. La Luno povas esti konsiderata inklina esti malharmonia.
- Ekstremaj: ili estas la supraj tri oktavoj, foje konsiderataj de iuj aŭtoroj kiel malharmoniaj planedoj, kio ne ĝusta. Kio okazas, estas ke ĝia influo, pro sia tre forta vibrado, ĉiam iras de unu flanko de sia atribua skalo al la alia. Ĉi tio estas pro ĝia malfacileco kontrolebla, ĉar oni povus diri, ke la homo en sia nuna stato lernas administri ĉi tiujn energiojn: intuo kaj revolucio (Urano), mistikismo kaj evasio (Neptuno), interna energio kaj sekseco (Plutono). Kio kutimas, estas ke en spirite evoluinta homo ĉi tiuj steloj pruvas siajn trajtojn aŭ, almenaŭ, la homo iom post iom regas la eblajn komplikaĵojn, kiujn ĉi tiuj planedoj povas generi. En nematura estaĵo tiuj steloj estas pli verŝajne fonto de signifaj malekvilibroj.
- Fertilaj aŭ Fruktodonaj: lokitaj en iuj horoskopaj pozicioj donas tendencon al fekundeco, koncerne infanojn. Luno, Venuso, Jupitero kaj Plutono. Modere Fruktodonaj estas Suno, Merkuro, Urano kaj Neptuno. Senfruktaj, en pozicioj rilataj al ĝi ili donas inklinon al senfrukteco aŭ malfacileco en gravedeco. Ili estas Marso kaj Saturno.
- Artaj: Suno, Luno, Venuso kaj Neptuno.
- Sportaj:Suno, Marso kaj Jupitero.
- Intelektaj: Merkuro, Saturno kaj Urano.
- Religiaj:Luno kaj Neptuno.
- Gajaj: Suno, Venuso kaj Jupitero.
- De Fizika Laboro: Suno, Marso, Saturno kaj Plutono.
- Malgajaj: Luno, Saturno, Neptuno kaj Plutono.
9 mar 2015
La Suno, La Luno kaj la Planedoj
- La Suno reprezentas vian propran esencon, deziron, individuecon, vitalecon, kaj povuman deziron. Pli ol aliaj planedoj, ĝi reprezentas tiun, kiu vi estas. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas viron.
- La Luno reprezentas viajn emociojn, subkonscion, instinktojn, kutimojn kaj memoron. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas virinon.
- Merkuro simbolas vian komunikad-stilon, vian razonad-kapablecon, kaj la la manieron kiel vi pensas.
- Venuso reprezentas tiujn partojn el via vivo, kiuj rilatas al amo, atrakcio, beleco, posedaĵoj, kaj arto.
- Marso estas la planedo pri deziro kaj agreso. Ĝi reprezentas vian fizikan energion, batalemon, entreprenemon, kaj kuraĝon.
- Jupitero estas la planedo pri ekspancio kaj bona fortuno. Ĝi reprezentas kreskiĝon, prosperecon, abundecon, saĝecon, sindonemon, kaj la altajn pensojn. Kie Jupitero troviĝas en via horoskopo, diros kie vi estas bonŝanca.
- Saturno reprezentas limiĝon, restriktiĝo, zorgemon, organizadon, malmolecon, kaj disĉiplinon. Ĝi rakontas pri kie vi devas alfronti viajn timojn kaj ankaŭ kie vi estas ambiciema.
- Kirono malgranda planedo malkovrita en 1977, ĝi reprezentas la pasintajn vundojn kaj la futurajn saniĝojn. Astrologoj, ne ĉiuj kiuj uzas Kironon, ofte rilatas ĝin kun tuteca kuracado.
- Urano reprezentas originalecon, sendepediĝon, rebeliĝon, kreivecon, la enrigardon, kaj ĉion neatendeblan.
- Neptuno reprezentas spiritecon, sonĝojn, psiĥajn kapablecojn, intuicion, disiĝon, kompaton, memoferon, trompon, kaj iluzion.
- Plutono reprezentas eliminadon, detruadon, regeneradon, renoviĝon, kaj transformiĝo.
8 mar 2015
La Ecoj de la Zodiakaj Signoj
ECOJ DE LA SIGNOJ
|
Elementoj: Dividante la zodiakon per kvar
Fajro: kunportas vitalecon, ekzitiĝon, kaj intensecon. La fajraj signoj estas Safo, Leono kaj Arkpafanto.Fajro donas varmon aŭ bruligas, donas plezuron aŭ kaŭzas malkomforton, brulas kaj konsumas.
Ĉefaj trajtoj: La signoj de fajro estas entuziasmaj, gajaj, viglaj, memfidaj, ardaj, aktivaj, pasiaj, intensaj je emocioj, amikoj de la bona vivo kaj sportoj. Aventuremaj, ili ne timas danĝeron aŭ eksponon; nek donas multan gravecon al doloro aŭ sufero. Ili haltas mallonge ĝui siajn atingojn, ĉar unufoje ili sukcesas ion, ili tuj starigas novan celon.
Difektoj: Tro da fajro povas esti danĝera; la pasio inklinas al ekscesoj kaj neatenditaj reagoj, aroganteco, troa fiereco kaj maltoleremo. Manko de ĉi tiu elemento en horoskopo indikas, ke la homo malhavas entuziasmon kaj vivecon kaj havas materiismajn tendencojn. Ili povas esti deprimaj aŭ pesimismaj homoj. Fajro kombinas bone kun Aero, ĉar ĝi vivigas kaj ŝaltas ĝin. Anstataŭe ĝi iras malbone kun la Akvo ĉar ĝi malŝaltas ĝin, kaj kun Tero ĉar ĝi sufokas ĝin.
Tero: donas stabilecon, komunan senson, kaj kapablecon por ke la aferoj estu farataj. La teraj signoj estas Taŭro, Virgo kaj Kaprikorno. Tero provizas subtenon, stabilecon kaj sekurecon.
Ĉefaj trajtoj: Homoj, en kiuj ĉi tiu elemento superregas, estas solidaj, sekuraj, praktikaj, lertaj kaj kutime laboras malmole. Simplaj kaj posedantaj grandan komunan sencon, ili estas inteligentaj kaj cerbaj, zorgemaj, singardaj, malvarmaj, malfidaj kaj kalkulemaj. Tre respondecaj, persistaj kaj konstantaj, ili povas fariĝi hezitemaj antaŭ homoj tre deciditaj aŭ de forta karaktero.
Difektoj: Eksceso de Tero inklinas al la manko de idealismo kaj mallarĝa pensmaniero. Ili estas homoj tro materialismaj, kiuj kredas nur en faktoj, en palpebla kaj konkreta realo. Ili zorgas tro multe pri rutino kaj ordo. La manko de ĉi tiu elemento indikas, ke la homo ne kapablas atingi palpeblajn kaj utilajn rezultojn. Ĝi igas la individuon nepravigebla, nerespondeca, lasas aferojn duonfaritaj, malstabila, malorganizita kaj malkonstanta. Tero kombinas bone kun Akvo, ĉar ĝi malvarmigas ĝin; Anstataŭe ĝi iras malbone kun Fajro ĉar ĝi brulas ĝin, kaj kun Aero ĉar ĝi sekigas ĝin.
Aero: vigligas la intelekton kaj pligrandigas sociiĝemon. Ĝi servas por spiri kaj estas la ilo per kiu la sono vojaĝas. La aeraj signoj estas Ĝemeloj, Pesiloj kaj Akvisto.
Ĉefaj Trajtoj: Homoj kun tiu ĉi elemento kiel superreganto, donas multe da graveco al komunikado, kiel ajn ĝi okazu. Ili emas ĉiam rezoni, studi kaj enketi. Ili estas inteligentaj, pli bone rafinita kaj pensemaj, idealistaj kaj avidaj por ekkoni la veron. Ili estas bonaj partneroj kaj ekvilibritaj, ili emas kunlabori kun aliuloj. Ili bezonas scii pli ol senti aŭ agadi.
Difektoj: Ili emas havi malmulte da profundeco en sentoj;ili povas esti disaj, supraĵaj, nervozaj, sendankaj, nekonstantaj, influemaj, nefidindaj kaj nepraktikaj.
Ĉefaj Trajtoj: Homoj el tiuj signoj estas tre sentemaj, intuiciaj, inspiritaj, komprenemaj, protektemaj, hejmemaj, revemaj, varmakoraj, romantikaj, imagivaj, sindonemaj, magnetaj, adapteblaj kaj rezervitaj. Emoncie, ili estas profundaj, tre singardaj kaj antaŭvidaj, kaj ege malŝatas superregajn aŭ bruemajn homojn.
Difektoj: La ekscesoj de akvo en horoskopo produktas timidecon, suspektemon, malfidon je si mem kaj je aliaj. Ili povas esti tre influemaj, sentemaj kaj malstabilaj homoj, kun profundaj tendencoj retiriĝi aŭ kaŝi sentojn.
Kvarupleco: Dividante la Zodiakon per tri
- Ĉefaj Trajtoj: Kardinalaj homoj atingas rezultojn per sia penado, energio kaj iniciato. Ili estas entreprenemaj, aktivaj, havas la kapablon atingi aferojn, gvidi aliajn kaj progresi. Ili scias kiel batali por vivo kaj fari sian vojon tra sia propra penado. Ĉi tiu kvalito estos esprimata diversmaniere de ĉiu signo laŭ la responda elemento: Ŝafo faros ĝin en energia, entuziasma kaj decidita maniero (Fajro); Kankro aplikos sian intuician fakultaton aŭ ĝiajn emociojn (Akvo); Pesilo estos pli entreprenema per sia intelekta aŭ mensa agado (Aero) kaj Kaprikorno manifestos sian entrepreneman kapablon per siaj praktikaj klopodoj (Tero).
- Difektoj:
- Ĉefaj Trajtoj:
- Difektoj:
- Ĉefaj Trajtoj:
- Difektoj:
Polarizeco: Dividante la Zodiakon per du
- Pozitivaj signoj (yang) estas pli elokventaj, objektivaj, direktaj kaj asertemaj.
- Negativaj signoj ( yin) estas pli malparolemaj, subjektivaj kaj ricevemaj.
30 abr 2011
Pri la vorto konjunkcio kaj aliaj astrologiaj terminoj
Resume:
Astrologia aŭ astronomia konjunkcio: ŝajna kuniĝo aŭ proksimiĝo de du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ekde nul gradoj ĝis ok gradoj da disigo inter si.
Astrologia aŭ astronomia opozicio: kontraŭstaro aŭ malkonjunkcio inter du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ĉirkaŭe de cent okdek gradoj da disigo inter si.
Planedo: laŭ astrologia terminologio, ĉiuj el la astronomiaj planedoj de la sunsistemo plus Suno kaj Luno. Laŭ astronomia terminologio: en nia sunsistemo nur Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono (nuntempe nomita nanplanedo aŭ planedeto).
Stelscienco: pratempa konosistemo, kiu kunigis astronomiajn sciojn kaj astrologiajn teoriojn kaj praktikojn. Ankaŭ la koncepta kunigo de astrologiaj kaj astronomiaj scioj.
Astrologio: konosistemo devenanta de pratempa stelscienco kaj daŭre havanta teorie kaj koncepte konekton kun la pratempa stelscienco. Astrologio estas de kelkaj sciencistoj taksita kiel ŝajnscienco.
Astronomio: moderna konosistemo scienca ankaŭ devenanta de pratempa stelscienco, sed ne havanta nuntempe teoriajn konektojn kun ĝi. Astronomio distingiĝas nuntempe disde astrologio.
24 oct 2007
LA NATURA RADO ( ASTRA DIAGRAMO, MAPO, TEMO AŬ ĈARTO)
Desegnu unu grandan cirklon; poste dividu ĝin en 12 partojn po 30 gradojn ĉiu el ili, laŭ la desegnaĵo kiun ni donas ĉi sube.
La lineo horizontala en la orienta punkto (kutime ĉe via maldesktra flanko), kiu dividas la 12-a Domo disde la 1-a Domo, oni nomas "ascendanto" ( ankaŭ ascendejo aŭ supreniranto)) kaj montras la verton de la 1-a Domo. Desegnu la glifon de Arieso, tie kie la horizontala lineo tuŝas la cirklon. Ĝuste la kontraŭa punkto en tiu ĉi horizontala lineo oni kutime nomas "descentanto" (ankaŭ descendejo), kaj disiĝas la 6a domo disde la 7a domo.
Poste, malsupreniru 30°, en la kontraŭhorloĝa direkto; kaj tie faru streketon super la cirklon. Tie estas la divid-punkto inter la 1-a kaj 2-a Domoj. Desegnu ĉi tie la glifon de Taŭro. Faru same kaj skribu la glifojn de ĉiuj aliaj signoj, finigante per la glifo de fiŝoj.
LA ASTROLOGIA ALFABETO
Oni ankaŭ nomas ilin glifojn .
Jen ili: http://eo.wikipedia.org/wiki/Zodiako
1 oct 2007
KIO ESTAS HOROSKOPO?
15 ago 2007
KIO ESTAS LA SIGNOJ?
Tiel, la signoj estas kalkulitaj komencante ekde tio, kio la astrologoj nomiĝas eniron en Virŝafo, aŭ la punkto kie la Suno atingas la 0° de Virŝafo. Tiu punkto nun estas lokita en la konstelacio de Fiŝoj.
Se vi trovas iun kiu scias pri astronomio aŭ pri siderala astrologio, klopodos ridindigi vin kaj malfidi je vi kaj viaj ideoj pri astrologio. Ambaŭ pravas pri siaj opinioj, ĉar parolas pri la sama afero, kaj vi jam estas avertita ke nuntempe Virŝafo komencas en la konstelacio de Fiŝoj kaj ne en tiu de Virŝafo mem.
KIEL ONI DIVIDAS ASTROLOGION?
- NATURA AŬ FIZIKA : temas pri la influo de la planedoj sur la maroj, la klimato, la atmosfero kaj la sezonoj.
- MONDUMA AŬ JUSTICA: temas pri astrologio de la nacioj, ŝtatoj, pri ilia ekonomio kaj la politikaj cikloj.
- NASKIĜA AŬ GENETIKA: estas astrologio pri la individuoj kaj la studado de iliaj naskiĝmapoj.
- HORARA: temas pri la studado de iu difinita demando, kiu okazas en difinitaj loko kaj momento
KIO ESTAS ASTROLOGIO?
Astrologio ankaŭ traktas kun la anguloj inter la planedoj kaj la observado de iliaj efektoj sur la homaro. La signoj estas maniero dividi la ĉielo; la Domoj ankaŭ, malgaru tio ke ili baziĝas en la naskiĝloko. La signo povas esti konsiderita kiel agad-kampo; la Domo estas la loko kie okazas la agon, kaj la planedo estas la ekagad- povo aŭ forto.
Astrologio instruas nin pri la ekzisto de harmonio kaj simetrio en la universo, kaj ke ĉiuj ni estas parto de unu ĉio. Tiel, oni devas klopodi kompreni astrologion kiel filozofio, kiun helpas klarigi la vivon, kaj ne kiel prediktiva arto aŭ scienco. La celo de astrologio ne estas kulpigi la planedojn pro tio, kio okazas al ni, sed male, lerni pri ni per la planedaj indikoj. Kiam ni vidas nin klare, ni povas malkovri nocajn ecojn en ni mem, kaj tiel niaj vivoj povas igi pli plenaj, pli produktivaj kaj cel-plenplena.
17 abr 2007
KIAL STUDADI ASTROLOGION?
- ĜI ESTAS SIMBOLA LINGVO: Pli ol arto, astrologio estas lingvo. Ĝi donas simbolajn ŝlosilojn por distingi kaj esprimi nuancojn en la menso de la popolo. Ĝi povas esti eksterordinare riveliga kiam oni sukcesas kompreni sin mem kaj aliulojn. Laŭ la lumo de astrologia ĉarto, pluraj agoj kaj motivigaj fortoj en la popolo subite prenas malsaman dimension- kaj la astrologia interpretado donas la signifojn-.
- MEM MALKOVRO: Astrologio estas povuma ilo por mem malkovrado. Granda parto de la esenca studado en astrologio estas studi la propran ĉarton, en preskaŭ ĉiaj eblaj modoj, klasdesegnaĵoj, ktp. Ĉiu nova maniero por desegni la ĉarton, estas alia spegulo, ŝancon por reflekti specialan eron de si mem. Baldaŭ vi elkovros ke tiujn bazajn elrigardojn pri vi mem, rapide ŝanĝos kaj nova lumo permesos al vi malkovri la kialojn de viaj agoj kaj elektoj en la pasintenco. Novaj ŝlosiloj kaj facetoj estos rivelitaj kaj permesos al vi ekkomenci transformigan laboron de via esto.
- STUDADO DE SIMBOLISMO : Astrologio estas eble la plej ampleksa sistemo starigita pri simbola pensado. Tial, ĝi estas vera vojo por eniri en la studado de simbolismo, kiu poste povas esti aplikata al ĉiuj kampoj, ekde plantoj ĝis sonĝoj, tra medicino kaj kemiaj disvolviĝo.
23 ago 2006
LA PLANEDOJ TRA LA UNUA DOMO
LUNO :Emociaj pli-malplioj
MERKURO :Sociaj komunikadoj kaj aktivecoj
VENUSO :Beleco kaj pligrandiĝo de persona ĉarmo
MARSO :Agresemaj impulsoj
JUPITERO: Ebla pligrandiĝo de pezo
SATURNO: Lacemo kaj manko da viveco
URANO :Nervozismo kaj troa aktiveco
NEPTUNO: Emo al reviĝo
PLUTONO : Drastaj personaj ŝanĝoj
27 mar 2006
JUPITERO EN ASTROLOGIO
Fiziologie ĝi rilatas la hepato, la arteria sango, la grasoj, la flarsenso, la posta lobulo de la pituitaria glando, kiu regas kreskiĝo. Ĝi povas pligrandigi dikecon en la matureco.
Jupitero domicilias ĉe Arkpafanto.
La Zodiakaj Signoj
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...
-
Oni ne sukcesis subteksti la videon, kaj la traduko al Esperanto de youtube ne estas bona, do oni metis la tekston de la video ĉi malsupren,...
-
Ni komencis grandan laboron por unuecigi la vortumadon en la retejo pro tio, ke diversaj artikoloj uzas malsamaj vortoj por la sama afero....