La Suno, la Luno kaj la Planedoj rolas individuajn partojn en horoskopo. Iliaj signifoj estas jenaj:
- La Suno reprezentas vian propran esencon, deziron, individuecon, vitalecon, kaj povuman deziron. Pli ol aliaj planedoj, ĝi reprezentas tiun, kiu vi estas. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas viron.
- La Luno reprezentas viajn emociojn, subkonscion, instinktojn, kutimojn kaj memoron. Kaj ĝenerale ankaŭ reprezentas virinon.
- Merkuro simbolas vian komunikad-stilon, vian razonad-kapablecon, kaj la la manieron kiel vi pensas.
- Venuso reprezentas tiujn partojn el via vivo, kiuj rilatas al amo, atrakcio, beleco, posedaĵoj, kaj arto.
- Marso estas la planedo pri deziro kaj agreso. Ĝi reprezentas vian fizikan energion, batalemon, entreprenemon, kaj kuraĝon.
- Jupitero estas la planedo pri ekspancio kaj bona fortuno. Ĝi reprezentas kreskiĝon, prosperecon, abundecon, saĝecon, sindonemon, kaj la altajn pensojn. Kie Jupitero troviĝas en via horoskopo, diros kie vi estas bonŝanca.
- Saturno reprezentas limiĝon, restriktiĝo, zorgemon, organizadon, malmolecon, kaj disĉiplinon. Ĝi rakontas pri kie vi devas alfronti viajn timojn kaj ankaŭ kie vi estas ambiciema.
- Kirono malgranda planedo malkovrita en 1977, ĝi reprezentas la pasintajn vundojn kaj la futurajn saniĝojn. Astrologoj, ne ĉiuj kiuj uzas Kironon, ofte rilatas ĝin kun tuteca kuracado.
- Urano reprezentas originalecon, sendepediĝon, rebeliĝon, kreivecon, la enrigardon, kaj ĉion neatendeblan.
- Neptuno reprezentas spiritecon, sonĝojn, psiĥajn kapablecojn, intuicion, disiĝon, kompaton, memoferon, trompon, kaj iluzion.
- Plutono reprezentas eliminadon, detruadon, regeneradon, renoviĝon, kaj transformiĝo.
No hay comentarios.:
Publicar un comentario