01-08-2012

La signo de la lingvo internacia: Leono!


La astra karto de aĵoj kaj okazaĵoj

La unua kaj plej precipa ilo en astrologio estas la astra karto. Ĝi estas speco de mapo de la ĉielo, speco de “filmero” de la ĉielo, haltigita ĵus je la momento tiam, kiam iu aŭ io naskiĝis. Jes, iu aŭ io. Aĵoj ankaŭ havas siajn proprajn astran karton, kondiĉe ke oni sciu ekzakte la daton de la “nasko” de tiuj aĵoj. Registaroj, regnoj, organizaĵoj, traktatoj, entreprenoj, firmaoj, libroj, produktoj (certa tipo de aŭtomobilo, aŭ ia ilo ajn), ĉiuj ĉi aĵoj povas havi siajn proprajn astrajn kartojn. Kaj ankaŭ lingvoj! La problemoj pri la etnaj lingvoj estas, ke neniu scias kun certeco kiam ili “naskiĝis”, kaj plej verŝajne tia naskiĝo daŭris fakte multajn jarcentojn.

La astra karto de la Unua Universala Kongreso de Esperanto. La astra karto estas kvazaŭ kartografio de la ĉielo dum iu traktata momento aŭ dato kaj super iu specifa loko de la Tero.
Planlingvoj ne havas tiun problemon. Sed kio estas la “nasko” de planlingvo? Estis en astrologio antaŭe, jam de longege, du ĉefaj skoloj pri la grafikado de la astra karto. Estis la astrologio pri la koncipo de la estaĵo, kaj estis la astrologio pri la nasko de estaĵo. Laŭ la astrologio pri la koncipo, oni devas grafiki la astran karton laŭ la dato de la koncipo de la ulo, nome la dato de la gravedigo, parolante pri homoj. Male, en la astrologio pri la nasko oni grafikas la astran karton laŭ la dato de la nasko de la persono. Estas do pli-malpli naŭ monatoj da intertempo inter tiuj du astraj kartoj, la koncipa kaj la naska. Kun la tempo, la astrologio pri la koncipo iĝis eksmoda, ĝis la rezulto, ke nuntempe ekzistas preskaŭ nure la astrologio pri la nasko. En astrologio pri la nasko, la astrologiisto konsideras la naskon la plej grava momento de la individuo, ĉar nur je tiu momento iu ulo individuiĝas.

Temante pri aĵoj aŭ okazaĵoj la afero komplikiĝas, ĉar, kiam ekzakte iu aĵo “individuiĝas”? Kiam ekzakte estas la “nasko” de iu okazaĵo? La respondo dependas de la pritraktata aĵo aŭ okazaĵo en si. Se ni konstruis domon, la momento kiam ĝi estis jam pretigita por loĝado, tiu estas la dato de “nasko” de tiu domo. Kaj pli precize, laŭ aliaj astrologiistoj: la naskodato de la domo estas tiu, kiam ĝi finfine estis loĝata unuafoje, ĉar tiam ĝi vere komencis plenumi sian funkcion. Se temas pri alia tipo de konstruaĵo, ekzemple kontruaĵo el laborejoj, la naskodato estas tiu, kiam la tuta konstruaĵo estis publike inaŭgurita. Plej ofte inaŭgurado de io estas la naskodato konsiderota por estigi la respondan astran karton. Laŭ la astrologio pri naskodato, iu kongreso estas "naskita" tiam, kiam oni inaŭguris ĝin. Iu registaro "naskiĝas" tiam, kiam la eksiĝanta prezidanto transdonas sian postenon al la nove elektita prezidanto. Se iu teritorio estas kolonio de lando aŭ regno, kaj tiu kolonio faras publikan deklaracion de sendependeco, tiu estas la naskodato de la nova sendependa lando, ĉar tiam la kolonio iĝas “regnido”, individuiĝante de sia “patroregno”.

Filmero de la ĉielo je la 9a de aŭgusto 1905 super Francujo.
La astra karto supren montras grafike tion, kion ni vidas en tiu

ĉi filmero. La ruĝaj linioj estas la orbitoj de la planedoj.
Mi konsideras, ke la naskodato de nia lingvo estas la momento, kiam la Unua Libro estis publikigita. Ni scias, ke nia lingvo ekzistis antaŭe de 1887 kiel privata eksperimenta projekto de Zamenhof. Tiuj jaroj estas kvazaŭ la gradeviĝo de Zamenhof por nia lingvo. Zamenhof estis la gravedigita “patrino” de nia lingvo dum tiuj jaroj, ĝis la tago, kiam la lingvo “eniĝis la mondon”, apartiĝante simbole de sia “patr(in)o”. Mi konsideras, ke la publikigado de la Unua Libro estas tiu momento eniĝi la mondon. Je tiu momento, Esperanto jam ĉesis kuŝi sole en la sino de Zamenhof, kaj fariĝis “individuaĵo”. Paradokse, nia lingvo iĝis “individuaĵo” pere de sia fakta kolektiviĝado. Sed tia estas la naturo de ĉia lingvo ajn, kaj tio ne ŝanĝas la astrologian interpreton pri la naskodato de la lingvo kiel aĵo. Alia interesa rimarko estas, ke lingvo ne nur estas aĵo sed ankaŭ okazaĵo. Ĉiam, kiam oni parolas ĝin, skribas ĝin, interkomunikadas per ĝi, okazas io, kio fakte estas la esto mem de la lingvo.

Krome de la duobla naturo de la lingvo (aĵo kaj okazaĵo) kaj de la paradoksa karaktero de ties “individuiĝo” per sia propra publikiĝo, ni povas konsideri la publikigadon de la Unua Libro kiel la astrologia naskodato por grafiki la astran karton de nia lingvo. Tiu naskodata momento estis la 26-an tagon de julio 1887. Laŭ tiu dato, Esperanto estas signo Leono. Nia lingvo estas do Leonulo!

Sub la fajro de la patro kaj de la filo

Astrologie ekzistas tre forta akordo inter Zamenhof kaj Esperanto, ĉar ambaŭ estas estoj el fajraj signoj. Vi povas diri, ke oni ne endas esti geniulo por vidi akordecon inter la planlingvisto kaj la kreaĵo. Prave. Sed astrologie mi ne parolas pri la komprenebla supraĵa akordeco inter iu kreinto kaj la kreitaĵo. Mi parolas astrologie pri ia interna profunda akordeco, harmonio. Ĉu ne estas vere, ke ne ĉiam ekzistas harmonio inter iu kreinto kaj la kreitaĵo? En la astraj kartoj de Volapuko kaj de Johann Martin Schleyer, mi trovis tiklajn kontraŭsencojn pri la elementoj. Schleyer estis Kankro kaj havas Plutonon ĉe Virŝafo. Volapuko estas Virŝafo kaj havas la Lunon ekzekte en la sama punkto de Kankro, kie kuŝas la Suno de Schleyer. Estas do kvadraturo (aspekto pri 90 gradoj) inter la plej ĉefaj astroj de la kreinto kaj de la kreitaĵo. Tie ekzistis do konflikto, malharmonio inter “patro” kaj “filo”, ne nur pro tio, ke Schleyer estis el akvo (Kankro) kaj Volapuko el fajro (Virŝafo), sed ankaŭ pro la kvadraturo, kiun ili havas inter tre gravaj astroj: Suno, Luno, Saturno kaj Plutono. La Luno en Kankro de Volapuko estas bona pozicio, ĉar ĝi povus doni flekseblecon kaj ebligi evoluojn kaj transformojn, kio estas necesa en ĉiu homa lingvo. Sed la Suno de la "patro" ĝuste sur la Luno de la "filo" en Kankro eksplikas la troan "enamiĝon" de Schleyer por sia planlingvo, kio malpermesis ĉian ŝanĝon en la kreitaĵo. Aldone la Plutono (planedo reganta la ŝanĝojn kaj la transformojn) de Schleyer kuŝas ekzakte sur la Suno kaj Saturno de Volapuko en Virŝafo. Tio estas tre malfacila, problema konjunkcio! Konjunkcio inter Suno kaj Saturno supozas fortajn problemojn por la kreskado de la iu esto, ĉar Saturno esence emas limigi ĉion, kio volas kreskiĝi, pligrandiĝi... Plutono tie signifas, ke Volapuko ŝanĝis la vivon de Schleyer, sed li sukcesis ŝanĝi nenion en sia kreitaĵo, kvazaŭ tiu lasta volus esti ĉiam senŝanĝa, ĉiam la sama. Tio estas plie klarigita de la kvadraturo inter la Suno-Saturno kaj la Luno en la astra karto de Volapuko

La astra karto de Johann Martin Schleyer kaj la emblemo de Volapuko. Estas interesa la uzo de la kaduceo, kio estas tradicia simbolo de planedo Merkuro (kaj de Hermeso), kiu regas la komercon.
La konfliktoj pro la malsameco de la elementoj estas io, kion ni trovas ĉiutage inter homoj: patro de fajra signo plej eble havos baraktojn kun filo de tera signo; kaj persono de akva signo havos plej eble neharmonian kunvivadon kun persono de aera signo. Tio okazas, laŭ astrologio, pro tio, ke Aero kaj Akvo malas inter si, dum Fajro kaj Tero malas inter si. Aero kaj Fajro ja bone funkcias kune, sed kun kelkaj kompromisoj. Same pri Fajro kaj Akvo. Sed tiaj du lastaj kombinoj estas tre delikataj. Ili dependas de la rezisto de tre bezonataj kontaktoj. Ĝenerale vi plej eble havos harmonian interagon kun persono de via sama signa elemento. Tio validas ankaŭ pri aĵoj kaj okazaĵoj.

Zamenhof estas signo Arkpafanto. Tiu signo kaj Leono estas fajraj signoj. La patro de Esperanto estis do fajrsigna same kiel sia kreitaĵo, nia lingvo! Sed la tri fajraj signoj (Virŝafo, Leono, kaj Arkpafanto) temas pri tri malsamaj specoj da fajroj. Virŝafo estas ĉefpunkta signo de fajro. Ĝi reprezentas la plej vivantan fajron, la plej povohavan, la fajron tiun, kiu komencas ĉion. Virŝafo reprezentas tutan komencon kaj plenan miismon. (Volapuko estas Virŝafa. Jen la miisma fajro, kiu ne volas fari kompromisojn kun la medio. Pro tio, laŭ astrologio, Virŝafuloj ofte estas egoismaj.) Male, Arkpafanto estas ŝanĝema signo de fajro, iom malpli movanta fajro, iom malpli povohava. Ĝi reprezentas la lastan fajron, la fajron tiun, kiu finas ion. Se Virŝafo estas la sunleviĝo de la fajro (Volapuko komencis ĉi tiun aventuron!), Arkpafanto estas la sunsubiro. Pro tio Arkpafantuloj emas farti iom malsanemaj el ĉiuj fajraj signoj. Virŝafulo agas kvazaŭ li bezonas neniel la helpon de la aliaj, kvazaŭ li povas kontraŭ ĉiu kontraŭstarado, eĉ se tio temu pri memtrompo, pri mempercepta fantazio. Arkpafantulo jam ne havas tiom da energio kaj povo: li agas kun la plena konscio, ke li bezonas la helpon de la aliaj, ke li sola ne povas kontraŭ la baroj. Tiel agis Zamenhof. Laŭ astrologio, se Zamenhof estintus Virŝafulo, li antaŭenirigintus nian lingvon tute sendepende de la helpoj de aliaj homoj, tute senkonsiderante la kontraŭstaradojn, la kondiĉarojn kaj la barojn, se tio estintus eble, kompreneble.

La astra karto de la Unua Libro montras ulon simplan, sen multaj problemaj aspektoj inter la planedoj (la ruĝaj linioj). Suno, Merkuro kaj la Luna Norda Nodo kuŝas sur Leono. Luno kaj Jupitero sur Pesilo, kaj Venuso sur Virgulino. La planedoj apudiĝas ĉe unu parto de la ĉielo: tiel estas la kartoj de tiuj, kiuj emas esti individuismaj kaj kiuj akiras multajn spertojn kun la tempo. Neniu opozicio inter la planedoj. La distribuo de la planedoj en la astra karto de Zamenhof montras ulon malsimplan, multaspektan, kiu malŝatas rutinon. Suno kaj Merkuro de Zamenhof en Arkpafanto. Luno en Virgulino. La Luna Norda Nodo estas en Akvisto. Estas nur du opozicioj. En Zamenhof kaj en la Unua Libro, planedo Merkuro, kiu regas la lingvojn kaj la paroladon, aperas retroiranta kaj ankaŭ en konjunkcio kun la Suno. Tiuj du trajtoj de la planedo Merkuro estas oftaj en verkistoj kaj en intelektuloj.
Leono reprezentas tipon de fajro inter la Unua (Virŝafo, la Ĉefpunkta fajro) kaj la Lasta (Arkpafanto, la Ŝanĝema fajro). Se la fajro de Virŝafo estas la esperplena fajro de la sunleviĝo, kaj la fajro de Arkpafanto estas la iom lacigita helpobezona fajro de la sunsubiro, tiam la fajro de Leono estas la plej brila kaj ekvilibra fajro de la tagmezo. Leono estas fiksa signo. Ĉiuj tiuj tri signoj emas esti kreivaj, sed la tipo de fajro, kiujn ili reprezentas, montras la tipon de kreitaĵoj, kiujn ili produktas. Pro tio, ke Arkpafanto rigardas la mondon laŭ la lacigita, movomanka kaj povomanka sunsubira fajro, ĝi jam volas krei novan mondon. Ĝi jam vidas la mondon kiel ion finan. Ĝi malakceptas malnovajn strukturojn. Ĉiu fajra signo parolas iel iam pri libereco kaj espero, sed la vidpunkto de Arkpafanto estas la vidpunkto de tiu, kiu vivas meze de la mallibereco kaj de la malespero. Arkpafanto havas ĉiam ene de si ian intuicion, ian pezan impreson pri finiĝo, pri lasteco. Pro tio, ĝi decidas esti la libereco kaj la espero, kiujn ĝi jam ne trovas ĉirkaŭ si mem. Kaj pro tio la emblemo de Arkpafanto estas la centaŭro Kirono, la Majstro, kiu povas senprobleme sanigi la aliajn sed kiu ne kapablas sanigi sin mem. Kirono estis la ununura saĝa kuracisto, kiu ne povis sanigi sin mem, kaj pro tio ĵetadis siajn sagojn el fajro por ŝanĝi, sanigi kaj liberigi la mondon. Tiel estas la simbolo Arkpafanto!

Leono reprezentas tamen staton antaŭan al tiu de Arkpafanto. Leono portas sian fajron kiel la plejan lumon, kiel la Tagmezon, kiel la plej grandan fajron. La kreitaĵo de Zamenhof estas astrologie ekzemplero de tia fajro. Estas interese, ke Esperanto postvivis multajn reformojn, male ol aliaj lingvoj. Astrologie oni povas aserti, ke tio eblis, ĉar la fajro de Leono estas fiksa: ĝi ne volas moviĝi al la sunsubiro, ĝi ne volas malpliigi sian forton kaj lumon, ĝi volas ĉiam brili meze de la ĉielo. Tiu fajro de Leono ja celas ŝanĝi la mondon (kiel ni vidas en la vivoj de multaj politikistoj kaj politikaj estroj) sed ĝi neniel permesas arbitrajn ŝanĝojn sur si mem. Mi opinias, ke se Esperanto estintus Arkpafanta kiel sia iniciatinto, tiam plej eble la reformoj okazintus sen neado, ĉar la fajro de Arkpafanto estas mola, cedema, ŝanĝema. Ĉu ne estas vero, ke Zamenhof mem, Arkpafantulo, cedis foje al la kritikoj kaj proponoj pri reformoj por la lingvo? Estis la unua komunumo de esperantoparolantoj tiuj, kiuj decidis ne reformi aŭ ŝanĝi la lingvon. Sed la Leona fajro mem, la fiksa fajro, estas malmola, obstina, rezistema. Kaj tiel, jes ja, estas nia lingvo!

La dua astra karto de nia lingvo

Estas alia momento je kiu Esperanto rejesis sian “individuiĝon” disde la kreinto, la iniciatinto. Tiu momento estas la Unua Universala Kongreso de Esperanto je 1905. en tiu kongreso, la libro Fundamento de Esperanto estis donita kaj certigita kiel la “konstitucion” de nia lingvo. Temante pri regnoj, oni povas grafiki la astran karton laŭ la dato de la efektivigo de la konstitucio de la traktata regno. Nia lingvo havis kvazaŭ du naskodatojn: la publikigo de la Unua Libro kaj la publikigo de la Fundamento de Esperanto, kio koincidis kun la Unua Universala Kongreso. La dato de la Fundamento de Esperanto estigas la duan astran karton por nia lingvo. Kaj tiu dua dato konfirmas, ke Esperanto estas fakte Leona!

Kvankam Volapuko estas Virŝafa lingvo, ĝi havas iom da malekvilibro pri la elementoj: duobla kvanto da punktoj en Tero kaj nur du punktoj en Aero. La Unua Libro ankaŭ havas certan malekvilibron: duobla kvanto da punktoj en la elemento Aero. Sed tio ja bonas por lingvo, ĉar la elemento Aero faciligas la komunikadon en ĉia nivelo de la homa vivo. Tamen, la Fundamento aldonas la finan ekvilibron al nia lingvo: en ĝi la kvar elementoj estas preskaŭ samkvantaj. La simpleco en la astra karto de la Unua Libro spegulas la simplecon de la projekto de Zamenhof je la jaro 1887. Bonŝance, la astra karto de la Fundamento/Unua UK aldonas la multflankecon, la malsimplecon, kiu mankas en la Unua LibroMi skribas "bonŝance", ĉar lingvo internacia ne indas esti tre malsimpla nek tre simpla. 
Estas malverŝajne kredi, ke la organizintoj de la Unua UK klopodis fari ĝin la 9an de aŭgusto por ke nia lingvo estu Leona, aŭ ke Zamenhof mem pretigis la Fundamenton por tia astrologia celo. Tiu temo estas ege interesa. Kiam oni esploras la astrajn kartojn de regnoj oni trovas, ke tre ofte la pluraj konstituintaj naskodatoj de iu regno ŝajnas konfirmi iun specifan astran signon. Tio estas kvazaŭ la regno mem, aŭ la personoj estigantaj ĝin, tute nekonscie aranĝus la plej gravajn datojn de la regno, por ke la regno apartenu al iu specifa astrologia signo. Ne ekzistas scienca nek astrologia klarigo pri tiu fenomeno. Tio okazis ankaŭ pri nia lingvo. Estas kvazaŭ ĝi iel “volus” konfirmi, pere de la dato de la publikigo de la Fundamento de Esperanto kaj de la Unua UK, ke ĝi apartenas al la signo Leono.

Tio donis ideon al mi jam de longe. Mi ankoraŭ legas foje pri kelkaj esperantistoj kaj neesperantistoj, kiuj plendas pri la simboloj kaj emblemoj de nia lingvo. Se oni demandus al mi, mi senhezite proponus novajn simbolojn laŭ la astrologia signo Leono. Mi proponus ekzemple flagon flavan anstataŭ la tradicie verda. Flavo kaj ruĝo estas la koloro de la signo Leono. Kaj plej bone estus, ke la flago estu ora! La leono mem povus esti emblemo aŭ simbolo ene de la flago. Oni povus daŭre uzi la kvinpintan stelon sed oran aŭ flavan. Flavo estas koloro pli viva, pli energia ol verdo. Kaj leono estas simbolo pli forta, pli firma, ol ekzemple la malrapida timema heliko, kiun mi trovis ie... Se Esperanto povus paroli, mi preskaŭ povus aŭdi ĝin krii: “Ne heliko! Ĝi estas tre malmojosa simbolo por mi!”

Kiel estas kaj estu Leonulo?

Tio dependas de aliaj konsideroj. Unu astra karto montras interplekton de pluraj elementoj kaj energioj, kiuj formas inter si unu tutaĵon tre kompleksan. La signo, kie kuŝas la Suno, la Suna signo (Leono por Esperanto) estas ja la plej grava. Sed la aliaj signoj, kiuj entenas la aliajn planedojn, estas ankaŭ atentindaj. La Luna signo de la Unua Libro estas Pesilo, dum la Luna signo de la Fundamento estas (surprizo!) Arkpafanto. Pesilo kiel Luna signo signifas, ke estante Leona, nia lingvo reagas (kaj indas reagi) al la eksteraj eventoj kun ekvilibro, justeco kaj diplomatio. Tio diras nenion novan al ni, sed tio ja eksplikas astrologie kial nia lingvo sukcesis pli ol iu alia planlingvo ajn. (La Luna signo de Volapuko estas Kankro, signo malpli mensa, neglektanta la logikon, kaj tre neantaŭvidebla.) Pesilo kiel Luna signo igas Esperanton moviĝi kun zorgo kaj pripensado en la mondo. Pesilo ne nur emas esti justa kaj bonedukiteca: ĝi ankaŭ emas al la artoj kaj amas la belecon en ĉiuj formoj eblaj. Arkpafanto kiel Luna signo signifas, ke estante Leona, nia lingvo ankaŭ havas tian flekseblecon, kiun mankas en la Leona fiksa obstina fajro. Tiu Arkpafanta ŝanĝema fajro eksplikas kiel nia lingvo povis kaj daŭre povas evolui kaj adapti sin al la ĉiam ŝanĝantaj cirkonstancoj de la mondo kaj ankaŭ kial la ligo inter Zamenhof kaj sia lingvo neniam rompiĝas, malgraŭ la fakto, ke li tute fordonis ĝin kiel donacon al la homaro. La Luno reprezentas la kapablon reagi kaj la sentan meĥanismon de la esto. Nia lingvo do devas reagi laŭ la Pesilaj kaj Arkpafantaj manieroj. La Arkpafanta Luno de la Fundamento signifas, ke nia lingvo neniam ĉesos havi sian idealan flankon, sian “internan ideon”, kvankam la Pesila Luno de la Unua Libro povus fari, ke oni ja parolu pri absoluta neŭtraleco aŭ senemocia pragmateco.

Merkuro kaj la Luna Norda Nodo kuŝas en la astra karto de la Unua Libro sur la signo Leono. Merkuro tie diras, ke la komunikada kaj mensa manieroj aŭ kutimoj de nia lingvo devas ankaŭ preni la trajtojn de la signo Leono. Tio signifas plej ĝenerale komunikado de alta energio kaj tre altaj intelektaj enhavoj en la korpo mem de la lingvo. Mi pensas, ke tion jam nia lingvo realigas. La Luna Norda Nodo reprezentas la celon mem de la lingvo: jen denove la trajtojn de la signo Leono. La Fundamento havas Merkuron kaj la Lunan Nordan Nodon sur la signo Virgulino. Zamenhof havas sian Lunon sur la tria grado de Virgulino, kaj tio estigas konjunkcion inter la Luno de Zamenhof kaj la Luna Norda Nodo de la Fundamento! Jen alia mirinda “koincido”. Virgulino estas do la alia grava signo por nia lingvo. Ĝi estas la Luna signo de Zamenhof, la Venusa signo de la Unua Libro kaj la signo en la astra karto de la Fundamento, sur kiu kuŝas Merkuro kaj la Luna Norda Nodo. Tio donas, en la astrologia strukturo de nia lingvo, grandan gravecon al Merkuro, kaj tio ja estas bona afero, ĉar Merkuro regas la lingvojn, la paroladojn kaj la komunikadojn en nia mondo. Kiam Esperanto ne kondutas Leone (Luna Norda Nodo de la Unua Libro), tiam ĝi endas konduti Virguline (Luna Norda Nodo de la Fundamento kaj Unua UK). Virgulino diras al ni: atentu ĉiam la propran bonfarton, ne manĝĉion, kio ŝajnas manĝebla, kaj ĉiam, ĉiame, gardu certan staton de mema pureco. Pro tio nia lingva komunumo malakceptas "malpurajn" ulojn kaj "malpurajn" elementojn.  

Merkuro regas la kapablon interkomuniki, la paroladon, la skribadon, kaj la mesaĝosendadon. La fakto, ke la Luna Norda Nodo de la Fundamento kaj ties Merkuro estu en Virgulino, kaj ke la Venuso de la Unua Libro estu ankaŭ en Virgulino, estas perfekta, ĉar tio eksplikas kial nia lingvo sendube funkcias bone por tio, pro kio ĝi estis kreita: la temoj de Merkuro supren menciitaj. Astrologie mi povas aserti, ke la antaŭo estis ebla pro tio, ke la Luna signo de la kreinto de la lingvo estis Virgulino. Ni trovas ja tre ofte tiujn multajn signifoplenajn ligojn inter la kreinto de io kaj tio kreita. Se tiuj signifoplenaj ligoj ne ekzistas, tiam la rilato inter la kreinto kaj la kreitaĵo neniiĝas. Merkuro ankaŭ regas la merkaton kaj la komercon. Tiu estas parto de la destino de nia lingvo, kiu ankoraŭ estas neglektata: la uzo de Esperanto en la merkata kaj komerca mondo. La alia flanko de Merkuro, la literaturan kaj intelektan flankon, jam estas sufiĉe provita: nun mankas provi la alian flankon, la lingvo kiel monero, kiel transportanto de mono inter la nacioj. Vi denove povas pensi, ke oni ne bezonas esti geniulo por havi tiun lastan ideon. Ke Esperanto povas ja disvastiĝi amase se oni uzas ĝin rilate al mono kaj komerco, estas tute komprenebla ideo... Sed ke tio estu en la astraj kartoj de la lingvo mem estas sendube animskua signifa “koincido”, ĉu ne?

No hay comentarios.: