30-04-2011

Pri la vorto konjunkcio kaj aliaj astrologiaj terminoj

Nia bela lingvo estas tiel rafinita, ke ĝi disponeblas bone je abunda nombro da ebleco por multaj esprimmanieroj. Ekzemple, la vorto konjunkcio: ĝi havas en la esperanta lingvo unu signifon prigramatikan kaj unu signifon primatematikan. Do, parolante pri astrologio/astronomio, se ni uzas la vorton konjunkcio, ĝi nur pravas je sia ĝenerala signifo pri "kunigo". En la ĉielo, kiam du planedoj aŭ korpoj de nia sunsistemo kuniĝas, tiam okazas astrologia/astronomia konjunkcio. Tio estas, la du planedoj aŭ korpoj ŝajnas kuniĝi aŭ ligiĝi pli-malpli en la sama loko de la ĉielo. Nu! Pli-malpli signifas tie ĉi la jeno: kuniĝo de ne pli ol ok gradoj!

Mi skribas kune astrologion kaj astronomion pro tio, ke la koncepto pri konjunkcio estas ne nur koncepto priastrologia, sed ankaŭ priastronomia. Multfoje astrologio kaj astronomio ankaŭ kuniĝas koncepte. Kiam tio ĉi okazas, oni povas bone uzi la vorton stelscienco, kiu ne distingas inter astrologio kaj astronomio. Do, jen tri vortoj en nia bela lingvo Esperanto, kiuj havas rajton ekzisti kaj kiuj iel pravas, ĉiu laŭ sia propra nuanco. Kompreneble, anstataŭ konjunkcio oni povas diri kuniĝon aŭ ligiĝon, vortoj tiuj, kiuj bone klarigas la kernon de la afero. Kaj kiel okazas planedaj konjunkcioj, tiel ankaŭ okazas malkonjunkcioj. Planedoj aŭ sunsistemaj korpoj plej malproksimaj inter si (tio estas, ĉirkaŭ 180 gradoj da disiĝo en la ĉielo), estas planedoj aŭ korpoj je malkonjunkcio. Oni ja povas uzi la vorton opozicio, sed tiu vorto havas fortan sencon pripolitikan en la esperanta lingvo, escepte se ni uzas ĝin kun la ĝenerala signifo kontraŭstaro. Ĉar malkonjunkcio estas ekzakte kontraŭstaro de du objektoj aŭ korpoj. Do, malkonjunkcio, "opozicio" kaj kontraŭstaro estas pli-malpli sinonimoj en la astrologia terminaro.

Klaraj difinoj de la vortoj estas bone por la scienco. Sed ankaŭ tia vortoproviza riĉeco de nia lingvo estas bone por la scienco. Jen alia maljusta kritiko al la astrologio: la signifo de la vorto planedo... En stelscienca terminologio, la vorto planedo temas ankaŭ pri la Suno kaj la Luno. Astronomia difino de planedo estas la jena: "astro ne memlumanta, rondiranta ĉirkaŭ stelo kaj balaanta la ĉirkaŭaĵon de sia orbito". Laŭ tiu ĉi difino, nek Suno nek Luno estas planedoj, ĉar unu el ili (la Suno) estas memlumanta kaj ne rondiranta ĉirkaŭ stelo, kaj la alia (la Luno) ne rondiras ĉirkaŭ stelo, sed ĉirkaŭ planedo (nia Tero). Kelkaj astronomiistoj ankoraŭ ne komprenas (aŭ ne volas akcepti), ke la vorto planedo en astrologio konservas sian arĥaikan signifon devenanta de la greka kaj de la latina lingvoj. La origina signifo de la vorto planedo estas "vaganto, transiranto", tio estas, astra korpo tiu, kiu vagas, kiu transiras. Stelscienco distingis nur du klasojn de astraj korpoj: 1) la tiel nomitaj fiksaj steloj (korpoj ekster nia sunsistemo), kaj 2) la vagantaj lumoj (la planedoj de nia sunsistemo kune kun la Suno kaj la Luno). Laŭ tiu ĉi malnova signifo, kaj nia Suno kaj nia Luno estas ankaŭ planedoj. Tia stelscienca difino daŭre ekzistas en astrologio, kvankam ne en astronomio.

Oni ne devas lasi tiun ĉi terminaran diferencon surprizi onin. Ĝi ekzistas ankaŭ multe en aliaj sciencoj. Ekzemple, en fiziko la sciencistoj daŭre uzas la vorton atomo, kvankam tiu ĉi vorto havis (ĝis ne tre mallonga tempo) la signifon "materia ero ne disigebla". Se ekzistus vorto ekvivalenta en nia lingvo al la vorto atomo, ĝi estus io kiel "seneraĵo" aŭ "senpartaĵo" aŭ "nedisigeblaĵo". Sed atomoj ja estas "disigeblaĵoj" aŭ "parto-havaj aĵoj" aŭ "ero-havaj aĵoj". Malgraŭ la origina signifo de la vorto atomo, kiu jam ne havas sencon, sciencistoj daŭre uzas ĝin. Malgraŭ la nova signifo de la vorto planedo, astrologio daŭre uzas la malnovan...

Resume:

Astrologia aŭ astronomia konjunkcio: ŝajna kuniĝo aŭ proksimiĝo de du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ekde nul gradoj ĝis ok gradoj da disigo inter si.

Astrologia aŭ astronomia opozicio: kontraŭstaro aŭ malkonjunkcio inter du aŭ pli planedoj aŭ astraj korpoj en la ĉielo, kun ĉirkaŭe de cent okdek gradoj da disigo inter si.

Planedo: laŭ astrologia terminologio, ĉiuj el la astronomiaj planedoj de la sunsistemo plus Suno kaj Luno. Laŭ astronomia terminologio: en nia sunsistemo nur Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono (nuntempe nomita nanplanedo aŭ planedeto).

Stelscienco: pratempa konosistemo, kiu kunigis astronomiajn sciojn kaj astrologiajn teoriojn kaj praktikojn. Ankaŭ la koncepta kunigo de astrologiaj kaj astronomiaj scioj.

Astrologio: konosistemo devenanta de pratempa stelscienco kaj daŭre havanta teorie kaj koncepte konekton kun la pratempa stelscienco. Astrologio estas de kelkaj sciencistoj taksita kiel ŝajnscienco.

Astronomio: moderna konosistemo scienca ankaŭ devenanta de pratempa stelscienco, sed ne havanta nuntempe teoriajn konektojn kun ĝi. Astronomio distingiĝas nuntempe disde astrologio.

1 comentario:

Ramo dijo...

La signifon de la vorto opozicio mi reviziis en Nova PIV kaj trovis, ke ĝi havas ankaŭ la astrologian sencon. Aldone, ĝi estas tre precize difinita tie:

"Pozicio de du astroj, kies rekta ascensio diferencas je 180º."

Do, bonege!