3 dic 2011

Nuntempaj konjunkcioj: Suno kaj Merkuro, Venuso kaj Plutono.

Nun okazas en Karakaso, ĉefurbo de Venezuelo, la Pinto de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibaj Ŝtatoj, hispanlingve CELAC (Comunidad de Estados Latinoamericanos y Caribeños). Tiu organizaĵo kunigas 33 amerikajn landojn, plimulte hispanlingvajn, kaj celas esti ia alternativo al OAŜ (Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj), kiu inkluzivigas la ceterajn landojn de Ameriko, nome Usono kaj Kanado. Kio okazas en la ĉielo dum ĉi pinto? Mi ne volas skribi detalan priskribon sed nur marki ĉefajn konsiderojn. Kvankam nuntempe Merkuro retroiradas (kaj tio tradicie signas tempon por ne subskribis kontraktojn aŭ traktatojn), okazas ĵus nun konjunkcio inter Merkuro kaj Suno. Laŭ mia opinio, tia konjunkcio (ĉiam meze de la retroirado de Merkuro) nuligas ĉiun negativan influon ajn, kiu aperus komence kaj fine de la retroirado de tiu planedo. Ĉi konjunkcio Merkuro-Suno okazas sur la zodiaka signo Arkpafanto, la celo-trafanto de l´ Zodiako: tio havas tre klaran signifon astrologie. Aldone, la konjunkcio okazas precize sur la Norda Nodo Luna, la zodiaka lumturo, la punkto de la ĉielo, kiu ĵetas lumon pri la celoj kaj bezonoj de la aferoj de nia mondo nuntempe. Ĉu ĉio ĉi nur hazardo?

Alia grava konjunkcio okazas ankaŭ nuntempe: Venuso kaj Plutono troviĝas komence de la signo Kaprikorno, hodiaŭ nur kun tri gradoj inter la du planedoj. Kaprikorno estas la stariganto de la plej sukcesaj entreprenoj, ekzemple la Eŭropa Unio. Sed Plutono defias la povojn, la fortojn de ĉiu ajn kaj ĉio ajn. Plutono regas la riĉecojn, eligas ilin por meti ilin en aliaj spacoj. Pro tio la plej grandaj monaj/financaj entreprenoj de la mondo --astrologie parolante-- estas suferantaj krizojn nuntempe, kaŭze de la malrapida trairado de Plutono sur Kaprikorno. Tamen Venuso aldonas malsaman energion al tio. Eble la terura kaj belega Reĝo de la Subtero donas al si nuntempe iom da venusa diboĉo kaj libereco... Kia estos la rezulto? Nun la tempo klarigos tion. Memoru, ke Plutono kaj Venuso konjunkciantaj spegulas la antikvan miton pri la Hadesa Reĝo (en astrologio: Plutono) kaj Afrodito (en astrologio: Venuso), kiuj estis dum kelka tempo amantoj.

Iom sube de la Suno en tiu ĉi bildo oni vidas la konjunkcion Venuso-Plutono. Venuso staras sur la stelaro Arkpafanto kaj ie maldekstre oni vidas Plutonon (kaj ĝian orbiton pere de la ruĝa linio). Tiu spaco estas nunerae la astrologia signo Kaprikorno.

La konjunkcio Suno-Merkuro okazas nun ie inter la fizikaj stelaroj Skorpio kaj Ofiuko, en la astrologia signo Arkpafanto. La Norda Nodo Luna ne estas objekto nek astro: ĝi estas nevidebla punkto (kvankam ĝi estas ankaŭ astronomia afero, la programo Stellarium ne inkluzivas ĝin). En la bildo, la ruĝa linio estas la orbito de Merkuro, kaj tiu lasta staras centre de la ruĝa kruceto, ĝuste sube de la Suno. Tiu ĉi konjunkcio Suno-Merkuro okazas tre ofte, ĉar Merkuro havas etan orbiton. La planedo konjunkcias la Sunon ĉiam tiam, kiam trairas antaŭe de ĝi kaj malantaŭe de ĝi.

1 sept 2011

Stellarium: komputila programo por rigardi la ĉielon

La ĉielo estas unu por ĉiuj ni, teranoj, sed ekzistas ankaŭ multaj ĉieloj. Do, multaj bildoj de la ĉielo, ĉar ĝi elmontriĝas malsame en ĉiu parto de la Tero. Ni, modernuloj, jam perdis tiun ĉi spertecon pri la ĉielkonoj. Ni jam ne memoras, ke la stelaroj en nordaj landoj ne estas la samaj de la sudaj landoj; ke la Suno leviĝas je malsamaj anguloj dum la jaro kaj depende de la vidloko; ke ekzistas en la ĉielo ia gravega "bendo" (la astronomia-astrologia Zodiako), kie la planedoj, la Suno kaj la Luno (antaŭe nomitaj "la vagantoj") travojaĝas ĉiujare, ktp. Kaj por tiuj homoj, kiuj volas repreni tiujn ĉi konojn, ekestas alia problemo: niaj urboj estas invadataj de la elektra lumo, kiun ni mem estigis, kaj tia urba lumo malpermesas al ni vidi la stelojn.

Sed ni havas akcepteblan solvon: Stellarium estas senpaga programo, kiun vi povas elŝuti kaj instali en via komputilo. Pere de ĝi oni havas bonegan reprezenton de la ĉieloj. La bildoj estas ja realismaj. Kaj vi povas elekti la urbon, de kie vi rigardos la ĉielon! Surprizis min, ke mia propra urbo (Maturín) estas en la datenbazo de la programo! Stellarium havas multajn agordojn kaj ilojn. Kaj por mi, ili estas tre bone pensitaj. Ekzemple, vi povas "ŝalti" kaj "malŝalti" --tio estas, (mal)videbligi-- la reprezenton de la teran horitonton, la bluan helan lumon de nia atmosfero, la orbitojn de la planedoj, la liniajn figurojn kaj la artajn desegnojn de la stelaroj, rigardi la ĉielon je iu specifa dato, akceli la movojn de la planedoj, ktp. Por mi, kiu havas egan intereson pri la ĉielo kaj la steloj, Stellarium estas mojose pleja! Kaj ĝi disponeblas en Esperanto!


Vi povas elŝuti ĝin de la jena ligilo:


Kaj jen kelkaj bildoj de la programo (klaku sur la bildojn por pligrandigi ilin):

Jen rigardo de la ĉielo, poste de malŝalto de la reprezento de la Tera horizonto. La ruĝaj linioj estas la orbitoj de la planedoj. Vi povas elekti vian propran urbon kiel punkto de rigardo.

Oni povas ŝalti kaj malŝalti multajn eblojn pri rigardo. Ekzemple la bildojn de la stelaroj oni povas igi videblaj aŭ nevideblaj. Vi povas ankaŭ elekti inter plurajn tradiciojn pri la stelaroj, ne nur la okcidentajn.

En antaŭaj artikoloj ni eksplikis iom pri la Unua Punkto de Arieso (tio estas, la grado nul de Virŝafo, kiu estas la punkto komencanta la Zodiakajn Signojn. Vidu en tiu ĉi bildo la bluan kaj la ruĝan liniojn: la blua estas la ĉiela ekvatoro kaj la ruĝa estas la ekliptiko. Tie, kie ili kuniĝas, estas la Unua Punkto de Arieso (ĝuste apud la eta fiŝo de la stelaro Fiŝoj).

La ĉiela ekvatoro kaj la ekliptiko tiel, kiel mi povis rigardi ilin hieraŭ de mia propra urbo en Stellarium.

28 ago 2011

Astra mapo, Kvina Parto: Relativaj pozicioj de la planedoj

La astra mapo montras la relativajn ŝajnajn poziciojn de la planedoj de nia sunsistemo. Rigardante de nia naskiĝloko sur la Tero, laŭ la astrologio, ne gravas la ekzaktaj relativaj pozicioj de la planedoj, ĉar la astrologiaj influoj de la planedoj ne estas fizikaj fortoj: ili ne dependas de la fizika proksimeco aŭ malproksimeco de iu planedo. Por ni, ĉar estante etaj estaĵoj sur la Tero, nur gravas la punkto tiu, kie la planedo kuŝas sur la ekliptiko aŭ sur la Zodiaka bendo. Tiaj relativaj pozicioj estas montrataj en la astra mapo, pere de la gradoj de la Zodiakaj Signoj.

La astra mapo montras la poziciojn de la planedoj tiel, kiel ili estis tiam, kiam iu persono naskiĝis. Do tiusence la astra mapo estas la astra naskiĝakto (aŭ naskiĝcertigilo aŭ atestilo) de la persono. Tamen la astra mapo ankaŭ povas esti la astra naskiĝakto de iu okazaĵo, entrepreno, firmao, regno, aĵo, ktp. Per la sekvanta bildo oni povas vidi ekzemple la relativajn poziciojn de la planedoj dum la Atenco de Sarajevo (28-a junio 1914), okazaĵo komencinta la Unuan Mondmiliton:


Tiu ĉi bildo ne estas astra mapo: ĝi estas ia mapo de la sunsistemo dum la menciita dato, por ke vi povu vidi la relativajn poziciojn de la planedoj. Atentu, ke la realaj distancoj inter la planedoj ne estas montrataj tie ĉi, pro tio, ke la ena sunsistemo iĝus nevidebla en la bildo. La flava punkto ĉe la centro estas la Suno. La nebula griza linio inter la orbitoj de Jupitero kaj Marso estas la kampo de asteroidoj. La Zodiaka bendo montriĝas ekstere de la orbito de Plutono, por ke oni vidu pli-malpli la 30-gradajn segmentojn de la Zodiakaj Signoj.

Pri tiu ĉi astra mapo, la pozicio de la Luno estas ankoraŭ konfirmota.

Tiu ĉi bildo ja estas astra mapo pri la Atenco de Sarajevo. La Tero troviĝas ĉiam ĉe la centro de la astra mapo, ĉar la Tero estas la naskiĝloko de ni ĉiuj kaj ankaŭ la “okazloko” de ĉiu homa afero esplorata de astrologio. La centro de la astra mapo estas kvazaŭ la malplena linio de la naskiĝakto tie, kie devas esti la nomo kaj naskiĝloko de la naskinto. Kaj ĉiu astra mapo (almenaŭ ĉiuj teranaj astraj mapoj) havas la Teron kiel naskiĝlokon. Se la Suno estus ĉe la centro de la astra mapo, ĝi estus kvazaŭ la naskiĝakto de la Suno, kaj tia kono ne eblas por ni.

Ĉiu planedo estas montrita tie, kie ĝi ŝajnis esti (rigarde de la Tero) dum la esplorita okazaĵo. Je la 28-a junio 1914, la Suno estis je la 6º de la Signo Kankro. Do, ne de la Stelaro Kankro, sed de la Zodiaka Signo Kankro (legu la antaŭajn artikolojn). Merkuro estis je la 28º de Kankro. Venuso estis je la 10º de Leono. Marso estis je la Unua grado de Virgulino. Jupitero estis je la 22º de Akvisto. Saturno estis je la 23º de Ĝemeloj. Urano estis je la 11º de Akvisto. Neptuno estis je la 27º de Kankro. Plutono estis je la grado nul de Kankro (ĝuste inter Ĝemeloj kaj Kankro). Kaj la Luno estis je la 6º de Virgulino. Tiuj ĉi ne estas la tuto de la eroj tiuj, kiujn povas montri la astra mapo. La astra mapo ankaŭ devas montri la aspektojn tiujn, kiujn la planedoj estigas inter si. Ni lernos tion per sekvantaj artikoloj. 

26 ago 2011

Mapo de la Sunsistemo

Por kompreni bone tion, kio estas la Zodiakaj Stelaroj kaj kio estas la Zodiakaj Signoj, jen mapo de la sunsistemo, kiu montras ambaŭ aferojn. Oni vidas tie ĉi la sunsistemon de supre, kvazaŭ la ekliptiko formus pladon kaj kvazaŭ ni estus rigardantaj tiun ĉi pladon de supre. En la bildo la ruĝlinia cirkleto estas la sunsistemo. La nebulaj flavetaj formoj ĉe la fono de la bildo reprezentas nian galaksion, la Lakta Vojo. Atentu, ke la sunsistemo estas turnita sur la ekvatora ebeno de la galaksio tiel, kiel rado estas pli-malpli orta rilate al la planko. Pro tio, la “suda poluso” de nia sunsistemo direktiĝas al la centro de la galaksio, dum la “norda poluso” direktiĝas eksteren de la galaksio. La punktigita linio, kiu signas maldekstren, markas pli-malpli la movo-direkton de la sunsistemo, kiu ŝajnas translokiĝi al la stelo Vego.

La stelaroj Perseo kaj Oriono ne estas en la Zodiaka bendo. Sed, ekzemple, por trovi la unuan, oni rigardu inter Taŭro kaj Virŝafo, kaj direktu la rigardon iomete al la Ĉiela Poluso.

Ĉirkaŭe de la sunsistemo oni vidas la dek du segmentojn 30-gradajn de la Zodiakaj Signoj. Kiel estis klarigita per antaŭaj artikoloj en tiu ĉi blogo, la Zodiakaj Signoj estas nur segmentoj imagitaj, kiuj dividas la ekliptikon de nia sunsistemo en dek du egalaj segmentoj. Tiuj segmentoj nomiĝas laŭ antikvaj stelaroj: Virŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, Kankro, Leono, Virgulino, Pesilo, Skorpio, Arkpafanto, Kaprikorno, Akvisto kaj Fiŝoj. Tiuj estas la dek du nomoj de la dek du segmentoj, kiuj formiĝas la Zodiakaj Signoj astrologiaj.

La dek du stelaroj, kiuj donas siajn nomojn al la dek du Zodiakaj Signoj, estas montritaj en la bildo per grasaj ruĝaj linioj. Tiuj stelaroj ne troviĝas ekzakte en la sama loko de la Zodiakaj Signoj, kaŭze de la fenomeno nomita precesio de la ekvinoksoj. Ekzemple: la Unua Punkto de Arieso (tio estas, la grado nul de Virŝafo), kiu markas la komenciĝon de printempo kaj de la astrologian jaron, troviĝas ie sur la stelaro Fiŝoj. La precesio de la ekvinoksoj faros, ke tiu ĉi Unua Punkto de Arieso retroiru ĝis la stelaro Akvisto. En la bildo oni povas vidi ankaŭ tri nezodiakajn stelarojn. Unu el eli, Ofjuko, lokiĝas (preskaŭ tute sur la ekliptiko) inter Skorpio kaj Arkpafanto.

La Astra Mapo, Kvara Parto.

La malsamecon inter Zodiakaj Stelaroj kaj Zodiakaj Signoj estis klarigita en la antaŭa artikoleto. Nun vi scias, ke la Zodiakaj Signoj estas egallarĝaj segmentoj de 30 gradoj, kiuj dividas la Zodiakan bendon en dek du partojn. Tiuj ĉi segmentoj estas montrataj en la astra mapo.

Klaku sur la bildo por pligrandigi ĝin.

Dum la Tero moviĝas ĉirkaŭ la Suno, ŝajnas al ni, ke la Suno staras fronte de unu el la 30-gradaj segmentoj de la Zodiakaj Signoj. La tempodaŭro de tiu ĉi staro estas la zodiaka monato. Ekzemple: en la bildo, je punkto A, ni havas la 23-an de oktobro. Rigardante de la Tero, la Suno ŝajnas trairi de Pesilo al Skorpio. Tio ĉi estas la komenciĝo de la astrologia monato de Skorpio (ne de la fizika stelaro, sed de la Zodiaka Signo). Iom post iom la Tero moviĝas antaŭen, kaj tiam ni havas punkton B: la 22-a de novembro. Je tiu ĉi punkto la Suno jam trairis la tutan longon de la segmento Skorpio, kaj nun eniras la sekvantan segmenton, Arkpafanto. Tiel la Suno trairas ĉiu segmento de la Zodiako je tempodaŭro po pli-malpli unu monato. Kiam iu persono naskiĝas inter la 23-a oktobro kaj la 22-a novembro, la Suno estas sur la segmento Skorpio, sekve la Suna Signo de tiu persono estas Skorpio.

Zodiakaj Signoj kaj Zodiakaj Stelaroj

En la antaŭa artikoleto oni lernis kiel la planedoj rondiras ĉirkaŭ la Suno. Rigardante de la eno de nia sunsistemo, oni vidas areon en la spaco, kie (de la Tero) ŝajnas moviĝi la planedoj kaj la Suno kaj la Luno. Tiu ĉi mallarĝa bendo en la ĉielo estas la ekliptiko. La plej grandaj korpoj de nia sunsistemo (Suno, Luno, planedoj) NENIAM moviĝas ekster de tia ĉiela bendo, kiu ne havas pli ol 14 gradojn da larĝo. Se oni pligrandigas iomete tiun ĉi bendo, oni havos pli larĝa areo, kie la Zodiakaj Stelaroj troviĝas. Do, la Suno, la Luno kaj la planedoj ŝajnas trairi sur tiuj ĉi Zodiakaj Stelaroj, kiuj kutime estas nur dek du. Tiuj stelaroj ŝanĝigas siajn formojn tra jarmiloj kaj povas aperi en la zodiaka bendo iun novan stelaron. Ekzemple, Ofjuko aperis inter Arkpafanto kaj Skorpio. Sed oni devas klarigi, ke la fizikaj Zodiakaj Stelaroj ne estas ekzakte la Zodiakaj Signoj. Tiuj ĉi estas du malsamaj aferoj.

Bildo 1-a. Kluku sur la bildo por pligrandigi ĝin.
En Bildo 1-a ni vidas la sunsistemon. Ekster la orbito de Plutono formiĝas (ŝajne) la Zodiaka bendo. Sur tiu ĉi bendo oni povas vidi ĉiujn Zodiakajn Stelarojn, eĉ tiujn, kiuj kutime ne estas oficiale rekonitaj, ekzemple Ofjuko. Kelkaj el tiuj fizikaj zodiakaj stelaroj estas pli grandaj ol la aliaj. La Zodiakaj Signoj estas alia afero: ili estas segmentoj egallongaj je 30 gradoj sur la sama Zodiaka bendo, kie la fizikaj stelaroj troviĝas. La 30-gradaj segmentoj astrologiaj havas la nomojn, kiujn ni jam konas: Virŝafo, Taŭro, Ĝemeloj, kaj cetere. Tamen la Zodiaka Stelaro Virŝafo ne troviĝas ekzakte en la 30-grada segmento astrologia, kiun ni nomas Virŝafo. Iam estinte la stelaro Virŝafo ja estis en tiu 30-grada segmento, sed, kaŭze de la precesio de la ekvinoksoj, la Unua Punkto de Arieso (Virŝafo) translokiĝas tre malrapide, paŝante sur la Zodiakaj Stelaroj. Nuntempe la grado nul (aŭ Unua Punkto de Arieso) de la astrologia Virŝafo troviĝas sur la stelaro Fiŝoj. Kelkaj jardekoj estonte tiu ĉi punkto eniros Akviston, inaŭguronta la Eraon de Akvisto. Pro tiu malsameco inter la Zodiakaj Stelaroj kaj la Zodiakaj Signoj (kiuj ĉiam estas nur dek du), Ofjuko ne indas iĝi Zodiaka Signo. Kaj kaŭze de la precesio de la ekvinoksoj, la fizikaj Zodiakaj Stelaroj ne egalas al la astrologiaj.

La Sunsistemo kaj la planedaj simboloj astrologiaj

La sunsistemo estas la astra sistemo tiu, kiu estas la "sidloko" de la Tero. La planedoj havas siajn orbitojn ene de la sunsistemo pli-malpli tiel, kiel elektronoj havas orbitojn ene de la atomo. Se oni vidas la sunsistemon kiel gigantan atomon, tiam la kerno de tia atomo estas la Suno. La Suno staras en la centro de la sunsistemo kaj la planedoj kaj aliaj astraj korpoj orbitas ĉirkaŭ ĝi. La sunsistemo havas multe da korpoj ene, sed la planedoj estas la plej grandaj, post la Suno. La sunsistemo havas nur unu stelon: nia Suno. La plimulto de tiuj astraj korpoj orbitas pli-malpli en unu ronda "tavolo", kiun oni nomas ekliptikon.

Bildo 1-a: Planedoj kaj iliaj astrologiaj simboloj.

Do, se ni vidas la rondan orbitan tavolon de la sunsistemo de supre, kvazaŭ ĝi estus plado, ni trovas plej ekstere la orbiton de Plutono, kiu estas la planedo orbitanta plej malprokesime de la Suno. La orbito de Plutono estas la plej ekstercentra de la sunsistemo (aparte de la orbitoj de asteroidoj kaj kometoj). Vidu en la bildo kiel la orbito de Plutono invadas la orbiton de Neptuno tiel, ke dum kelkaj jaroj Plutono estas pli proksima al la Suno ol Neptuno mem. Pli proksime al la Suno ol Neptuno estas Urano, kaj pli proksime ol Urano estas Saturno, kaj pli enen troviĝas Jupitero. La cetero de la planedoj estas tiel proksimaj al la Suno, ke oni ne povas vidi ilin klare en Bildo 1a. De la orbito de planedo Marso ĝis la Suno formiĝas cirkleto, kiun oni nomas ena sunsistemo aŭ interna sunsistemo.

Bildo 2-a.

Inter la orbito de Jupitero kaj la orbito de Marso rondiras granda nombro da etaj astraj korpoj: la asteroidoj. Vidu en Bildo 2-a la grizan kurvon: oni nomas tion la kampo de asteroidoj. Pli proksime al la Suno troviĝas Marso kaj enen nia kara Tero (kun la Luno), pli enen Venuso kaj plej enen Merkuro. Ĉe la centro de la sunsistemo staras la Suno. La astra mapo reprezentas la poziciojn de la planedoj je iu certa momento sed rigarde de la Tero, kiu estas la naskiĝplanedo de la persono, kies astran mapon oni esploras. Do pro tio ĉi estas, ke la Suno ne staras en la centro de la astra mapo. La astra mapo ankaŭ ne reprezentas la fizikajn distancojn inter la planedoj, ĉar tia distanco ne havas tiom da graveco en astrologio.

24 ago 2011

La Astra Mapo, Tria Parto.

La Ĉielmezo, la Ascendinta signo kaj Descendinta signo

Dumtage oni povas facile kompreni la ŝajnan movon de la ĉielo pere de la movo de la Suno. La dek du Zodiakaj Signoj ŝajnas moviĝi ankaŭ kun la Suno. Se vi loĝas, ekzemple, ĉe la ekvatoro de la Tero, la Suno aperos je oriento pli-malpli je la sesa horo matene:


En tiu ĉi bildo la Suno staras ĉe la signo Kaprikorno. Do, temas pri iu tago komence de januaro. Se iu persono naskiĝis je tiu ĉi horo, tiam la Suno estos ĉe la Ascendejo de la persono. Tiu persono estas Kaprikornulo kun Ascendinta Signo Kaprikorno kaj Descendinta Signo Kankro (vidu la Descendejo).


En tiu ĉi bildo la Suno staras ankaŭ ĉe la signo Kaprikorno, sed je la dek dua horo de la tago (la tagmezo en la Tera ekvatoro) la Suno jam ne estas ĉe la Ascendejo: Ĝi estas ĝuste meze de la vojo inter la Ascendejo kaj la Descendejo. Tiun ĉi punkton, kiu estas tute orta rilate al la horizonto, oni nomas Medium Coeli: la Mezo de la Ĉielo aŭ Ĉielmezo. Se tiu ĉi estas la astra mapo de iu persono, tiam tiu ĉi persono estas Kaprikornulo (la Suno staras en Kaprikorno), sed lia/ŝia Ascendinta Signo estas Virŝafo kaj lia/ŝia Descendinta Signo estas Pesilo.


Se la persono naskiĝis ĉirkaŭ la sesa horo posttagmeze (en la ekvatoro de la Tero), tiam la Suno aperos en lia/ŝia astra mapo ĉirkaŭe de la Descendejo. Se temas pri iu komenca tago de januaro, tiu ĉi signo estos Kaprikorno. Tiu ĉi persono estas do Kaprikornulo kun Ascendinta Signo Kankro kaj Descendinta Signo Kaprikorno. Tiuj tri signoj estas ja tre gravaj por la persono. Kiel vi jam vidis, oni nomas ilin:

1. La Suna Signo (la signo tiu, kie la Suno kuŝas dum la naskiĝo de la persono).
2. La Ascendinta Signo (la signo tiu, kiu estas ĉe la Ascendejo dum la naskiĝo).
3. La Descendinta Signo (la signo tiu, kiu estas ĉe la Descendejo dum la naskiĝo).

Laŭ la bildo unua, la persono estus Kaprikornulo (Suna Signo Kaprikorno). Lia/ŝia Ascendinta Signo estas ankaŭ Kaprikorno kaj lia/ŝia Descendinta Signo estas Kankro.

Laŭ la bildo dua, la persono estus Kaprikornulo (Suna Signo) kun Ascendinta Signo Virŝafo kaj Descendinta Signo Pesilo.

Laŭ la bildo tria, la persono estus Kaprikornulo (Suna Signo) kun Ascendinta Signo Kankro kaj Descendinta Signo (ankaŭ) Kaprikorno.

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...