15 ago 2007

KIO ESTAS ASTROLOGIO?

Astrologio estas la scienco, kiu enketas pri la agado de la bluaj korpoj super la animitaj kaj neanimitaj aĵoj, kaj la reago el tiuj ĉi al tia influo. Astrologio aperas inter la unuaj homaj lernadoj. Ĝi estas la patrino de astronomio; dum multaj jaroj, ambaŭ estis nur unu sama scienco. Nuntempe, astronomio estas scienco pri distancoj, grandoj, masoj, movoj, rapidecoj, lokiĝoj ktp, surbaze de observadoj faritaj per iloj kiel la teleskopio. Astronomio povas do esti nomata "objektiva scienco", dum astrologio devas esti nomata "subjektiva scienco". Tiel, starigo de naskiĝ-karto estas, fakte, astronomia proceduro; la interpretado aŭ priskribo de la naskiĝ-karto estas astrologia proceduro.
Astrologio ankaŭ traktas kun la anguloj inter la planedoj kaj la observado de iliaj efektoj sur la homaro. La signoj estas maniero dividi la ĉielo; la Domoj ankaŭ, malgaru tio ke ili baziĝas en la naskiĝloko. La signo povas esti konsiderita kiel agad-kampo; la Domo estas la loko kie okazas la agon, kaj la planedo estas la ekagad- povo aŭ forto.
Astrologio instruas nin pri la ekzisto de harmonio kaj simetrio en la universo, kaj ke ĉiuj ni estas parto de unu ĉio. Tiel, oni devas klopodi kompreni astrologion kiel filozofio, kiun helpas klarigi la vivon, kaj ne kiel prediktiva arto aŭ scienco. La celo de astrologio ne estas kulpigi la planedojn pro tio, kio okazas al ni, sed male, lerni pri ni per la planedaj indikoj. Kiam ni vidas nin klare, ni povas malkovri nocajn ecojn en ni mem, kaj tiel niaj vivoj povas igi pli plenaj, pli produktivaj kaj cel-plenplena.

2 comentarios:

Alfacruz dijo...

Tio ne estas korekta.
Astrologio ne estas scienco ĉar ne uzas la scienca metodo.

Héctor Campos dijo...

Ho, vi traktas temon tre vaste diskutata kaj disputata: kio estas scienco kaj kio ne.
Astrologio baziĝas ĉefe nur sur la leĝoj de problablecoj, kiuj laŭ sperto de pli ol 2.000 jaroj ĉiam okazas same.
Do, ĉu necesas la scienca metodo tiam?

La Zodiakaj Signoj

     Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...