13 dic 2005

2003 UB313


 

2003 UB313 estas la en 2005 malkovrita 10a planedo de nia sunsistemo. Oni ĝin jam observis en la jaro 2003, sed nun venis konfirmo ke efektive temas pri planedo. La malkovrintoj estas Mike BROWN, Chad TRUJILLO kaj David RABINOWITZ.

La provizore nomita nova planedo 2003 UB313 havas diametron de 3000 km, iomete pli granda ol Plutono kaj troviĝas je distanco de 97 foje la distanco inter la tero kaj la suno.

Malkovro

Je la 21a de oktobro 2003 per la teleskopo de Samuel-Oschin oni jam prenis fotojn de UB313, sed oni nur malkovris ke la astro moviĝis kiam 15 monatojn poste je la 8a de januaro 2005 re-ekzamenis la fotojn. La malkovron oni anoncis al la gazetaro je la 29a de julio 2005.

Karakterizoj

La nova planedo turniĝas en orbito kun dekliva angulo de 45 gradoj ĉirkaŭ la suno. Tio estas la ĉefa kaŭzo kial oni nur nun malkovris la planedon; ĝis nun malmultaj personoj tie serĉis.

Planeda statuso

2003 UB313 same kiel Quaoar, Varuna kaj ankaŭ Plutono estas Kuiperzona objekto. Plutonon oni ĉiam konsideris kiel planedo, la ceterajn ne. La malkovro de 2003 UB313 klarigegas la bezonon je difino de planedo. Multaj sciencistoj opinias ke Plutono ne estas planedo aŭ, se Plutono tamen estas planedo, ke ankaŭ multaj aliaj objektoj nomiĝu tiel.

11 dic 2005

NEPTUNO




* Nomo: Neptuno (Sol VIII)
* Diametro: 49.528 km
* Liberiga rapido: km/s
* Pezo: 102,47 . 1024 kg (17,15 da Tero)
* Loko: la 8-a planedo, 4 504,30 milionoj km for de la Suno (30,06 AU).
* Tago: 57,78 ks (16h 3m)
* Jaro: 5 200,3 Ms (164,79 Ter-jaroj)
* Gravito: 11,6 m/s2 (1,18 da Ter-gravito)
* Temperaturo: 48 K
* Atmosfero: 74% hidrogeno, 25% heliumo, 1% metano
* Koloro: blua
* Lunoj: 13 (5 sennomaj): Najado, Talaso, Despino, Galateo, Lariso, Proteo, Tritono, Nereido, S/2002 N 1, S/2002 N 2, S/2002 N 3, Psamato, S/2002 N 4
* Eltrovinto: Adams en 1846, sed ĝia ekzisto kaj eĉ loko estis antaŭkalkulita de matematikistoj el la movo de Urano.
* Naskiĝtago: antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.



Astrologia Simbolo de Neptuno

PLUTONO


  • Nomo: Plutono (Sol IX)
  • Alteco: 2,34 Mm
  • Maso: 1,32 . 1022kg (0,0022 de la Tero)
  • Loko: la 9-a planedo, 5,91352 . 1012m for de la Suno (39,44 A).
  • Tago: 552,1 ks (6t 9h 22min)
  • Jaro: 7,8163 Gs (247,69 terjaroj)
  • Gravito: 0,49 m/s2 (0,05 de la tergravito)
  • Temperaturo: 37 K
  • Atmosfero: metano kaj nitrogeno
  • Koloro: nekonata
  • Satelitoj: 3 (2 sennomaj): Ĥarono, S/2005 P 2, S/2005 P 1
  • Eltrovinto: Clyde TOMBAUGH, en la jaro 1930
  • Naskiĝtago: antaŭ 4,6 . 109 jaroj.

Plutono estas nuntempe la plej malproksima planedo konata, sed probable ekzistas almenaŭ unu alia: la movo de Neptuno ne estas tute klarigebla per la movo de la planedoj konataj. Ĉar Plutono iafoje estas pli proksime de la Suno, ol Neptuno, ĝi eble iam estis luno de Neptuno. (Plutono estis pli proksima de la Suno, ol Neptuno, ekde la 7-a de februaro 1979 ĝis la 11-a de februaro 1999. Ĝi nun restos la naŭa planedo ĝis la jarcento 23-a).

Plutono havas atmosferon de maldensa metano kaj nitrogeno, kaj, sur la grundo, metana glacio. Kiel Tero kaj Marso, Plutono havas sezonojn (vintro kaj vintrego!) kaj polusajn glaciojn.

Ĉu estas Plutono vera planedo? Ĝi estas tre malgranda: Merkuro estas dudekoble pli granda, laŭ maso, kaj eĉ Luno estas kvinoble pli granda. Sep lunoj (Luno, Ioo, Eŭropo (luno), Ganimedo, Kalistoo, Titano (luno) kaj Tritono) estas pli grandaj ol Plutono. Aldone, Plutono similas al la lunoj de Neptuno, kaj eble iam estis ties vera luno. Aliflanke, Plutono povas esti nur la plej granda asteroido de malproksima asteroidaro, la Asteroida Kujper-zono (inter 30 A kaj 100 A), estante frato de la asteroido Ĥirono kaj Hidalgo. Aldone, la orbito de Plutono estas tre nekutima por planedoj: ĝi vagas ekster la ekliptiko, for de la strio de Zodiako, kaj eĉ transiras la orbiton de Neptuno.

Du novaj satelitoj eble estis malkovri en 2005.

Astrologia Simbolo de Plutono
Pligrandigu
Astrologia Simbolo de Plutono

URANO

     


    Urano

    La akso de Urano klinas 97.9 gradoj el la poluso de sia orbito. Urano havas 17 lunojn kaj maldikan ringon.

    La atmosfero konsistas el hidrogeno kaj heliumo. La koro de la planedo estas roko, sed inter la roko kaj la atmosfero estas tavolo de akvoglacio kaj amonio.

    Pligrandigu
    Astrologia Simbolo de Urano
    Astrologia Simbolo de Urano

    3 dic 2005

    Kankro

    Kankro latine Cancer estas stelfiguro de la Zodiako

     


     


    Astronomio

    ĉefaj steloj kaj ĉielaj objektoj:

    Ne estas en tiu stelfiguro rimarkinde videblaj steloj, plej brilaj estas magnitude 3 aŭ pli.

    • la plej brila estas asellus borealis distanca 220 l.j. precize lokita sur la Ekliptiko
    • cetere videblas nudokule kiam ĉielo bone nigras la stelamaso M 44, distanca 515 l.j.

    Astrologio

    Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « kankraj »

    • virinoj :
    Korpo kaj sano

    Ili surhavas mienon el mildo, trajtoj, kiuj plurestas longtempe infanaspektaj, “cervina okulo » konstante iel “ĉaspersekutita”, aŭ gandaj okuloj, kiuj “manĝas la vizaĝon”, ŝi estas pli kortuŝa ol bela. Ŝi precipe havas multe da ĉarmo, beletan freŝan haŭtkoloron, rideton tre junan eĉ ĝis dum maljuneco. Trovatas du ĉefaj tipojn da ili : la « infana-virino », kaj la « nutreca patrino », sed foje la du renkontiĝas samtempe ĉe la sama virino. Ŝi havas emon malbonfartiĝi ekde kiam ŝi havas zorgojn aŭ angorojn, somatikeco (akiro de malsanoj ŝajne korpaj sed kaŭzitaj pro psikostato) oftas. La "kankraj" emas ricevi pezajn krurojn kaj reteni patologie akvon en la histoj. Al ili ofte “doloras ĉie”, spertas abruptajn kramfojn. Ili havas nervosistemon fragilan, emocieman naturon, ilia saneco dependas de ilia feliĉo. Ofte ili trovas sian ekvilibron en patrineco, kaj amegas infanojn. Ili facile ekploras, malamas maljunecon, tiun de aliuloj, kaj sian propran eĉ pli, eĉ iĝintaj mem maljunaj ili plu kritikas la maljunulinojn !

    Kiel ŝi reagas ?

    La „kankra“ virino multe revas. Infano ŝi ŝategas maski sin. Ŝi ege emas mensogi, aplombe, per bezono maskvesti la veron. Ŝiaj juĝokapablo ĝenerale estas falsita per sia subjektiveco. Ankaŭ ĉi tie patrineco povas igi ŝin malsama persono : pli respondeca, kun abruptaj ekflgroj da ordonemo, kaj pli da mensforto, ŝi ofte interesiĝas plu nur pri sia idaro. Maltrankvileco igas ŝin elspezi monon, aĉetante sian tujan revaĵon por konsoli sin, eĉ se ŝia buĝeto ne prudente permesus tion. « Fikseco » je la infanaĝo estas ege forta, ĝis plej alta aĝo. Foje oni trovas ŝin maljuna fraŭlino, neniam dicidinte forlasi siajn gepatrojn ; tiam ŝi enfosigos ilnn kaj malsanniĝos, ne elportante nek iliaj mortoj, nek sian solecon. Ŝi estas ege sociema, nehontema, kaj sensinĝena, ridema, petolema.

    Je kio ŝi taŭgas ?

    Trovatas ŝi en ĉiuj la profesioj « patrinecaj » : bebovartistinoj, psikilogoj por infanoj, rekapabligistino, flegistino, ktp. Ŝi ofte ricevas kvazaŭ miraklajn rezultojn dank’ al la kontaktema virto, kiun ŝi havas kun junuloj. Ŝi povas sukcesi ankaŭ en profesioj kaj agadoj rilataj al doma ornamo, meblaro. Dotita de fantazpovo kaj poezisento, ŝi verkas porinfanajn fabelojn. Ŝi havas senton pri koloro, desegnarto kaj pentrado allogas ŝin. Ŝi faras bonajn fotojn. Ŝi estas ofte aktorino aprezita pro ties ĉarmo kaj kvvazaŭ natureco.

    Kiel ŝi amas ?

    Ŝi estas foje iom neŭroze « infano-virino », kio lasas ŝin malkontenta, kio daŭre malekvilibras ŝin. La ekvilibra kankra virino strebos edziniĝon kaj infanojn, se ŝi devas iam elekti inter sia profesia kariero kaj siaj infanoj, ŝi elektos la infanojn. Ŝi ofte dediĉas al tiuj ĉi malutile al sia edzo, kiu povas tiam iĝi ĵaluza je la infanoj.

    • viroj:
    Korpo kaj sano

    La korpo emas esti remburita, la karno pala. Mieno iom nematura. Li estas iel la « nostalgia poeto », kun la malkarnaj lipoj la okulo kvazaŭ revema, rigardanta preter la videblaj formoj. La unua malsano de la kankrulo estas ties hipoĥondrio, li konstate timas esti malsana, kaj fantaziigas al si malsanojn, kies li fine spertas simptomojn. Li timas morton kaj doloron, plezuriĝas priskribadante siajn malordojn, kuracigas sin per tri kuracistoj samtempe, senĉese fonante por partigi al ili siajn ektimojn. Kiam li sentas sin malbone, li instaliĝas en regresa stato: tio povas esprimiĝi per troa dormemo, drinkemo, aĉetado de kukoj aŭ per malplenigi sian fridujon dumnokte, au travagi la urbon de trinkejo al trinkejo. Male al la trodormema kankrulo, estas ankaŭ tiu noktvagula, kiu ade trovas pretekstojn por prokrasti enlitiĝon, konjekteble subkonscia formo de lia timo kontraŭ morto. Ofte li suferas alergiajn malsanojn, urtikario, psoriazo. Li estas tre emociema kaj impresiĝema.

    Kiel li reagas ?

    L « kankra » estas estaĵo ĉarma, sentema kaj revema, sed ĉefe li estas nelacigebla atentkaptiga rakontisto. Des pli ke li posedas bonegan memoron, sed ankaŭ imagpovon ! Sed lia plej valora doto estas tiu pri intimeco. Ĉe li oni tuj sentas bone, sensinĝena, en fido. Li estas la plej alloga amiko. Eble ĉar li havas la naturecon kaj spontanecon de infaneco. Kaj ankaŭ tiu animfreŝeco, kiu gardas lin kontraŭ ĉia maljuniĝo. Liaj reagoj estas elstare sujektivaj, li forte sentas tion, kion li spertas, kaj tio malhelpas lin elkateniĝi el sia emocia vidpunkto. Li logtempe plurestas «dika bebeto », ĉiam strebante al iu patrino. Lia komforto, dorlotita kaj protektita vivo, kiu favoras lian pasivan flankon ŝajnas al li nepraj. Fakte tiu falsa maldiligentulo laboras pli ol oni kredas, sed neniam li aspektas klopodi. Diletanto, ĉiontuŝulo, brila, kun multflanka inteligento, li interesiĝas pri mil temoj, en kiuj li malmulte enprofundiĝas, sed sentas.

    Je kio li taŭgas ?

    Ĉio fantazia konvenas al li : kino, poezio, ĉefe romana verkado, ankaŭ pentrado (prefere “naiva” aŭ superrealisma). Li ankaŭ havas bonegan kontakton kun amasoj, kun virinoj, kun infanoj. Li do povas prosperi en alpublika profesio, ligita al klientaro, Aŭ pri modo, dekoracio. Lia gusto al komforto kaj doma vivo igas lin bona instalanto. Li havas instinkton pri la oportuna gaĝeto, kaj scias tiom bone gin aĉeti kiel ĝin vendi. Danĝero en lia profesia vivo: miraĝo. La emo rigardi siajn dezirojn kiel realaĵojn. Se li mensogas al aliuloj, estas ĉar li unue mensogas al si. Ĉio ĉiam estas tuj farota, li antaŭvidas mirindajn planojn, riĉeco staras ĉe la pordo , kontaktoj estas prenitaj, kaj li elspezas la monon, kiun li ne jam enspezis ….kaj neniam enspezos. Ankaŭ en la teoria penso li reagas tiel ; se li estas socialisto, la revolucio estas ĉiam por morgaŭ, eĉ la regresojn li diras ke estas akrigo de la klasbatalo kiu proksimigas venkon !

    Kiel li amas ?

    Se li ne havas emojn samseksemaj (foje) li allogitas al virinoj, ofte pli junaj, al kiuj li estos ia patra figuro. Ili cetere ligiĝos facile al tiu spertula kaj nelacigebla amoranto. Diratas, ke li preferas kvanton al kvaliton, sed ankaŭ estas ĉar li plaĉas al la virinoj, kaj komprenas ilin plej bone, li tiom virineca mem. Li divenas ilin sentas ŝiajn dezirojn, kuntiras ŝin kun li en fantasian kaj mirindecan mondon. Sed li ne ĉiam facilas, malfidela, kaj eĉ pli maltrankvila, li povas fari kolerojn aŭ amajn ĉantaĝojn kaj plezuriĝi en kompleksaj sado-masoĉaj situacioj. Aliaj, pli stabilaj povas fariĝi bonajn kvietajn edzojn de afabla j virinoj, kiuj akceptos liaj etajn maniojn, plimalpli estos la reganto en la familio, kaj faros al li infanojn, kiuj li edukos perfekte, kun kiuj li scipovos ludi kaj kompreni. Male al la alia liaj pantofloj estos lia nura aventurŝipo

    Saturno

    La planedo Saturno
    Pligrandigu
    La planedo Saturno

    Saturno estas la sesa planedo de la suno. Ĝi estas gazgiganto, kaj la dua plej granda planedo en la sunsistemo post Jupitero. Saturno havas grandajn ringojn konsistante da glaciaj eroj kun iom da rokrubo. Ĝi nomigitas kiel la dio romia Saturno. Ĝia simbolo estas stiligata figuro de la falĉileto de Saturno. (Unukode:♄)

    La Ĉina, Korea, kaj Japana kulturoj nomiĝas la planedon Terstelo, kiel la kvin elementoj.

    Jupitero

    Jupitero estas la kvina kaj la plej granda planedo, estante granda bulo de hidrogeno. Iasence, ĝi estas malluma, malsukcesa steleto, ne havante la krizan mason por bruliĝi (Jupitero nur havas unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero donas pli da hejto ol ĝi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la hejto devenas de gravita premo, ne de atoma kunpremado, kiel en la Suno.

    De niaj bildoj de Jupitero, ni nur povas vidi la suprajn nubojn, ne la

    firman supraĵon. Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ, kiel oni subiras al la centro de la planedo, nubo fariĝas densa nebulo, fariĝas maro (de metala hidrogeno), fariĝas koto, fariĝas roko. La roka parto de Jupitero estas 10-15-oble pli granda ol la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.

    Astrologia simbolo de Jupitero
    Pligrandigu
    Astrologia simbolo de Jupitero

    La zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. La ruĝaj nuboj estas la pli altaj, la bluaj nuboj la pli malaltaj (de la nuboj videblaj).

    La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini antaŭ tri jarcentoj. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.

    Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.

    Jupitero havas almenaŭ 58 lunojn, plejparte nomitaj la amat(in)oj de Jupitero. La kvar plej grandaj lunoj -- la galilejaj satelitoj Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalistoo -- estis malkovritaj de Galilejo kiam li celis sian teleskopon al la nokta ĉielo. La malkovro ruinigis la kosmosistemon de Ptolemeo -- kaj ankaŭ la karieron de Galilejo mem.

    Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis en Jupiteron. La efikoj de la kolizio estis videbla du jaroj poste. Krateroj de similaj kolizioj estas videblaj sur la supraĵoj de Ganimedo kaj Kalistoo.

    Ĉi tiu plej granda planedo de la sunsistemo taŭge prenis sian nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.

    La Zodiakaj Signoj

         Certe vi multe aŭdis pri konstelacioj kaj signoj de la zodiako sed vi sciis, ke ili ne estas la samaj komprenante, ke la zodiaka rado e...